Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 191 (13 junio 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO 2. HELPU INTERLIGI NIAJN LIBROSERVOJN 3. ALIĜU AL BALDAŬAJ ARANĜOJ 4. LERNU ESPERANTON SOMERE EN SLOVAKIO ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO Dum la venonta komitatkunsido de TEJO (dum IJK en Hanojo, Vjetnamio) elektiĝos nova estraro. Estas la tasko de la elekta komisiono proponi al la komitato kandidataron, kiun ili taksas taŭga por la taskoj; sekve voĉdonos pri ili la Komitato. (Vidu detale ĉe .) Tial oni petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri kunlaboro en la venonta estraro de TEJO kaj volus/as kandidatiĝi, kontakti la elektan komisionon kiel eble plej rapide. Kaze ke vi mem ne emas kandidatiĝi, sed eventuale konas taŭgan kandidaton, bonvolu informi nin pri ŝi/li same rete. Skribu al Irmina Szustak ĉe ikudlata(ĉe)poczta.onet.pl kaj Peter Baláz ĉe esperanto666(ĉe)gmail.com antau la 20-a de junio. ___________________________________________________________________________ 2. HELPU INTERLIGI NIAJN LIBROSERVOJN Junulara Esperantista Franca Organizo havas novan freŝaspektan retejon (vizitu ĝin ĉe ), kaj ĝia libroservo ankaŭ reorganiziĝas por pli bone interŝanĝi kaj vendi siajn varojn. Se via landa aŭ loka asocio havas libroservon, sendu informu pri tio al François Parchemin ĉe francois.parchemin(ĉe)esperanto-jeunes.org. ___________________________________________________________________________ 3. ALIĜU AL BALDAŬAJ ARANĜOJ Dum la venontaj monatoj diversaj E-aranĝoj, -seminarioj, -tendumadoj kaj -kunvenoj kiel IJK, IJS, BEJK, NASK, UK ktp okazos tra la tuta mondo. Plenegaj kalendaroj troviĝas ĉe Monda Kalendaro (), Eventoj () kaj en la ĉefpaĝo de TEJO mem (). Ne estas tro malfrue aliĝi, do pretigu viajn pakaĵojn kaj ne maltrafu vian ŝancon! ___________________________________________________________________________ 4. LERNU ESPERANTON SOMERE EN SLOVAKIO Ĉu vi bone konas la slavajn kulturojn? Inter la 21-a kaj la 27-a de julio en slovaka urbo Pribylina okazos somera lernejo de Esperanto nomata "Slava Esperanta Studado". La ideo okazigi komunan someran aranĝon, kiu temus ne nur pri amuzado sed ĉefe pri instruado de Esperanto, ekestis dum novjara aranĝo Ago-Semajno en Nowy Sacz. La celo do estas krei ĉiujaran semajnan someran internacian junularan lernejon de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj. La aranĝo nomiĝas Slava Esperanta Studado, ĉar la ideo naskiĝis inter slavoj, kiuj iom cerbumis pri pliproksimigo de siaj kulturoj, sed tio certe ne limigas ĉeeston nur por slavoj. Hotelo Esperanto gastigonta la aranĝon troviĝas en la ĉirkaŭata de montaro Liptov-regiono. Plej grava en la programo estos kompreneble lingvokurso. Komencantojn instruos ĉefredaktoro de Revuo Esperanto Stano Marĉek laŭ sia freŝe eldonita rekt-metoda lernolibro. Pri progresintoj zorgos Irina Gonĉarova, Esperanto-instruistino el Moskvo, kiu gvidas la seminarion "Flugiloj de malfacila vento". Dum posttagmezoj ĉeestantoj povos ĝui ekskursojn kaj distran programon. Pli da informoj troviĝas en la paĝaro . (Dankon al Lukasz Zebrowski pro la informo.) ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com