Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 190 (15 majo 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. KONTRIBUU AL TEJO TUTMONDE
2. HANOJO ATENDAS VIN - ALIĜU AL LA 63-A IJK
3. 51-A INTERNACIA SEMINARIO 2007-2008 EN WüRZBURG
4. PARTOPRENU EN KONKURSO: HANOJO - VIA RENDEVUEJO
5. KANDIDATOJ SERĈATAJ POR EŬROPA VOLONTULA SERVO
___________________________________________________________________________

1. KONTRIBUU AL TEJO TUTMONDE

Ĉu vi faris, faras aŭ faros iun gravan agadon por Esperanto, kaj ŝatus
informi pri tio? Aŭ ĉu vi ĉeestis interesan Esperanto-aranĝon, pri kiu
indas raporti al aliaj? Aŭ ĉu vi volas anonci pri iu okazonta junulara
Esperanto-aranĝo? En ĉiuj ĉi kazoj, oni invitas vin kontribui al TEJO
Tutmonde. TEJO Tutmonde estas la oficiala pri-movada gazeto de TEJO, kaj
ĝin ricevas ĉiuj TEJO-anoj. Ĝi akceptas ĉiujn kontribuojn, kiuj rilatas
al la Esperanto-movado, kun prefero al la junulara Esperanto-movado. Sendu
viajn kontribuojn al .
___________________________________________________________________________

2. HANOJO ATENDAS VIN - ALIĜU AL LA 63-A IJK

Kiel vi probable scias, la 63-a Internacia Junulara Kongreso ĉi-jare
okazos en Hanojo, Vjetnamio, kaj TEJO vin invitas partopreni (la reta
aliĝilo troveblas ĉe <http://www.tejo.org/ijk>)! Pasintsemajne
David-Emil Wickström, prezidanto de TEJO kaj respondeculo pri IJK, havis
la eblon viziti Hanojon por kunsido kun la Loka Kongresa Komitato (LKK). La
urbo, la LKK-teamo sub la gvidado de Hai Ly kaj multaj eventoj dum malmulta
tempo inspiris lin krei blogon pri sia restado tie. Legu liajn impresojn
ĉe <http://www.tejo.org/eo/blog/7>.
___________________________________________________________________________

3. 51-A INTERNACIA SEMINARIO 2007-2008 EN WüRZBURG

Kun ŝaŭmvino silvestre, kaj kokteloj alvene, nokte kaj tage vi povos
frimozi kun alilandaj amikoj en la drinkejo, diskejo, gufujo, ludejo,
programejoj, ekskursetoj... Nova estro kaj renovigita teamo alportos al vi
la 51-an Internacian Seminarion en Würzburg, Germanio, kun tradicie
esperanta etoso, kaj ebloj mem envolviĝi kaj kontribui al via Internacia
Seminario. Pliaj informoj ĉe <http://ttt.esperanto.de/is>.

___________________________________________________________________________

4. PARTOPRENU EN KONKURSO: HANOJO - VIA RENDEVUEJO

La Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj okazigas ĉiu-jaran konkurson nomatan
"Hanojo - Via Rendevuejo", kiu celas helpi alilandanojn pli bone
konatiĝi kun historio kaj kulturo de la antikva hanoja citadelo Thang
Long. Lanĉita en 2000, la konkurso ĉiufoje havas malsaman temon (la
ĉi-jara estas "Studado de historiaj spuroj de antikva kvartalo de
Hanojo") kaj kutime allogas milojn da partoprenantoj el la tuta mondo.
Ĝi konsistas el kelkaj demandoj pri Hanojo mem, kaj eblas gajni plurajn
premiojn. Esperanto troviĝas inter la ses konkurslingvoj. Pliajn informojn
vi povas trovi ĉe <http://www.haufo.org.vn/data/thumoi_es.htm> aŭ
<http://hanea.vnn.vn>, kaj la limdato estas la 30-a de aŭgusto 2007.
Sukceson!
___________________________________________________________________________

5. KANDIDATOJ SERĈATAJ POR EŬROPA VOLONTULA SERVO

La 10-an de majo 2007, la franca nacia agentejo por Eŭropa Junulara
Programo akceptis la projekton "Ekkoni Esperanton en lernejo",
aferon iniciatitan de la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC). La oferto
de EKC estas konsultebla en la angla kaj franca lingvoj sur la retpaĝo
<http://ec.europa.eu/youth/program/sos/hei/hei_form_en.cfm?EID=14000557101>;
E-lingva skizo haveblas per EKC mem (ĝia TTT-ejo troviĝas ĉe
<http://esperanto.toulouse.free.fr>). Estas serĉataj nun en
EU-landoj taŭgaj kandidatoj 18-26 jaraĝaj por la posteno de Eŭropa
Volontulo; oni aprezus, ke kandidatoj estu rekomenditaj de sia landa
asocio, kaj ke ilia scio de Esperanto estu atestata de diplomo aŭ de
esperanta asocio. Kandidatoj devos turni sin al sia nacia agentejo por
Eŭropa Junulara Programo.
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon