Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 190 (15 majo 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KONTRIBUU AL TEJO TUTMONDE 2. HANOJO ATENDAS VIN - ALIĜU AL LA 63-A IJK 3. 51-A INTERNACIA SEMINARIO 2007-2008 EN WüRZBURG 4. PARTOPRENU EN KONKURSO: HANOJO - VIA RENDEVUEJO 5. KANDIDATOJ SERĈATAJ POR EŬROPA VOLONTULA SERVO ___________________________________________________________________________ 1. KONTRIBUU AL TEJO TUTMONDE Ĉu vi faris, faras aŭ faros iun gravan agadon por Esperanto, kaj ŝatus informi pri tio? Aŭ ĉu vi ĉeestis interesan Esperanto-aranĝon, pri kiu indas raporti al aliaj? Aŭ ĉu vi volas anonci pri iu okazonta junulara Esperanto-aranĝo? En ĉiuj ĉi kazoj, oni invitas vin kontribui al TEJO Tutmonde. TEJO Tutmonde estas la oficiala pri-movada gazeto de TEJO, kaj ĝin ricevas ĉiuj TEJO-anoj. Ĝi akceptas ĉiujn kontribuojn, kiuj rilatas al la Esperanto-movado, kun prefero al la junulara Esperanto-movado. Sendu viajn kontribuojn al . ___________________________________________________________________________ 2. HANOJO ATENDAS VIN - ALIĜU AL LA 63-A IJK Kiel vi probable scias, la 63-a Internacia Junulara Kongreso ĉi-jare okazos en Hanojo, Vjetnamio, kaj TEJO vin invitas partopreni (la reta aliĝilo troveblas ĉe )! Pasintsemajne David-Emil Wickström, prezidanto de TEJO kaj respondeculo pri IJK, havis la eblon viziti Hanojon por kunsido kun la Loka Kongresa Komitato (LKK). La urbo, la LKK-teamo sub la gvidado de Hai Ly kaj multaj eventoj dum malmulta tempo inspiris lin krei blogon pri sia restado tie. Legu liajn impresojn ĉe . ___________________________________________________________________________ 3. 51-A INTERNACIA SEMINARIO 2007-2008 EN WüRZBURG Kun ŝaŭmvino silvestre, kaj kokteloj alvene, nokte kaj tage vi povos frimozi kun alilandaj amikoj en la drinkejo, diskejo, gufujo, ludejo, programejoj, ekskursetoj... Nova estro kaj renovigita teamo alportos al vi la 51-an Internacian Seminarion en Würzburg, Germanio, kun tradicie esperanta etoso, kaj ebloj mem envolviĝi kaj kontribui al via Internacia Seminario. Pliaj informoj ĉe . ___________________________________________________________________________ 4. PARTOPRENU EN KONKURSO: HANOJO - VIA RENDEVUEJO La Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj okazigas ĉiu-jaran konkurson nomatan "Hanojo - Via Rendevuejo", kiu celas helpi alilandanojn pli bone konatiĝi kun historio kaj kulturo de la antikva hanoja citadelo Thang Long. Lanĉita en 2000, la konkurso ĉiufoje havas malsaman temon (la ĉi-jara estas "Studado de historiaj spuroj de antikva kvartalo de Hanojo") kaj kutime allogas milojn da partoprenantoj el la tuta mondo. Ĝi konsistas el kelkaj demandoj pri Hanojo mem, kaj eblas gajni plurajn premiojn. Esperanto troviĝas inter la ses konkurslingvoj. Pliajn informojn vi povas trovi ĉe , kaj la limdato estas la 30-a de aŭgusto 2007. Sukceson! ___________________________________________________________________________ 5. KANDIDATOJ SERĈATAJ POR EŬROPA VOLONTULA SERVO La 10-an de majo 2007, la franca nacia agentejo por Eŭropa Junulara Programo akceptis la projekton "Ekkoni Esperanton en lernejo", aferon iniciatitan de la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC). La oferto de EKC estas konsultebla en la angla kaj franca lingvoj sur la retpaĝo ; E-lingva skizo haveblas per EKC mem (ĝia TTT-ejo troviĝas ĉe ). Estas serĉataj nun en EU-landoj taŭgaj kandidatoj 18-26 jaraĝaj por la posteno de Eŭropa Volontulo; oni aprezus, ke kandidatoj estu rekomenditaj de sia landa asocio, kaj ke ilia scio de Esperanto estu atestata de diplomo aŭ de esperanta asocio. Kandidatoj devos turni sin al sia nacia agentejo por Eŭropa Junulara Programo. ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com