Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 189 (2 majo 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO 20-JARIĜAS 2. KONGRESU BRAZILE ĈI-JULIE EN RIO-DE-ĴANEJRO 3. SENPROGRAMA RENKONTIĜO EN VALENCILANDO 4. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO 20-JARIĜAS Ĉi-jare IJS, la junulara E-kunveno en Hungario, festos sian dudekjariĝon en Tab de la 19-a ĝis la 25-a de julio. Ĉu ne bonega kialo ĉeesti ĝin? Inter la programeroj vi trovos ĉiujn el la plej bonaj aferoj de la pasintaj 19 IJS-oj - do atendos vin kursoj kaj ekskursoj, koncertoj, sportoj, gustumado, sunumado, naturumado kaj aliaj plaĉaj umadoj! Ankaŭ malriĉaj sed fervoraj junaj esperantistoj povos partopreni senpage danke al la Premio Melinda, memore pri Melinda Szekeres. Plenajn informojn vi trovos ĉe . ___________________________________________________________________________ 2. KONGRESU BRAZILE ĈI-JULIE EN RIO-DE-ĴANEJRO Brazila Kongreso de Esperanto, la plej granda Esperanto-aranĝo en Brazilo, kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso, la plej grava kunveno de junaj brazilanaj esperantistoj, kune okazos ĉi-jare de 2007-07-08 ĝis 2007-07-13 en Rio-de-Ĵanejro. La 2007-a kongreso estos aparte speciala, ĉar oni samtempe festos la centjariĝon de la Brazila Esperanto-Ligo. Oni atendas pli ol 1.000 partoprenontojn, kaj okazos prelegoj, artaj ekspozicioj kaj konkursoj, kursoj, muzikaj prezentadoj, ekskursoj al turismaj lokoj, infanaj programoj kaj multe pli. Kaj se vi estas nebrazilano kiu timetas pri grandaj kostoj ktp, eble interesos al vi, ke aliĝo por eksterlandanoj estas senpaga! Serĉu plenajn informojn ĉe kaj . ___________________________________________________________________________ 3. SENPROGRAMA RENKONTIĜO EN VALENCILANDO Kataluna Esperanto-Junularo kaj Valencia Esperanto-Junularo kune kun Varsovia Vento organizas ĉi-somere internacian tendumadon sen strikta programo de 2007-07-16 ĝis 2007-07-22. Unuflanke, oni invitas ĉiujn esperantistojn ĝui internacian etoson, tendumi, festi, ripozi, plonĝi en la riveron, plaĝumi, ekskursi tra belaj pejzaĝoj, ktp. Aliflanke estas invititaj regionaj kulturaj grupoj. Tiel, en festa etoso, oni interŝanĝos spertojn kaj kulturojn. Estas antaŭplanitaj atelieroj pri valencia kulturo, kurso pri kataluna lingvo kaj intensiva kurso pri Esperanto por ne-esperantistoj. Informoj haveblas ĉe . ___________________________________________________________________________ 4. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn kaj atentindajn informojn pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al kaj ni certe konsideros ĝin por la informletero de la venonta semajno. ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com