Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 188 (24 aprilo 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. WIKITRAVEL - LA LIBERA INTERRETA GVIDLIBRO POR VOJAĜANTOJ
2. DUA LIMDATO ALPROKSIMIĜAS POR INTERNACIA JUNULARA KONGRESO
3. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO
4. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO
___________________________________________________________________________

1. WIKITRAVEL - LA LIBERA INTERRETA GVIDLIBRO POR VOJAĜANTOJ

Ni ĉiuj ja foje konas la senton de malorientiĝo, kiam ni alvenintas en
novan urbon aŭ regionon. Foje tio estas bela sento, sed foje ne...
Ekzistas en la reto vikio nomata Wikitravel (VikiVojaĝo), kiu funkcias
simile al Vikipedio, sed kiu enhavas informojn por vojaĝantoj pri urboj en
la tuta mondo. Bedaŭrinde la Esperanta parto de WikiTravel, ĉe
<http://wikitravel.org/eo>, havas malmulte da enhavo, do jen bona
projekto por lokaj grupoj: redaktu paĝon pri via urbo en WikiTravel. Poste
vi ankaŭ povas aldoni indajn informojn kaj spertojn de viaj vojaĝoj tra
la mondo en la rilataj paĝoj. (Dankon al Anna-Laura Wickström pro la
informo!)
___________________________________________________________________________

2. DUA LIMDATO ALPROKSIMIĜAS POR INTERNACIA JUNULARA KONGRESO

La 63-a Internacia Kongreso de Esperanto, la plej granda junulara
E-aranĝo en la mondo, ĉijare okazos en Hanojo de 2007-07-27 ĝis
2007-08-03. Se vi intencas aliri al Vjetnamio por ĝui la etoson sed vi ne
jam aliĝis, atentu, ke la limdato por la dua aliĝperiodo alproksimiĝas.
Restas nur kelkaj tagoj por ĝui la nuntempajn rabatojn! Se vi ankoraŭ ne
decidis partopreni la kongreson, vi trovos informojn pri la programo,
kongresejo, ekskursoj k.c. ĉe <http://www.tejo.org/ijk>.
___________________________________________________________________________

3. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO

La venonta Malferma Tago okazos sabate 2006-06-02 en la Centra Oficejo en
Roterdamo. La speciala gasto ĉifoje estos la konata verkisto, tradukisto,
psiĥologo kaj oratoro Claude Piron. Kiel kutime, vizitantoj povos profiti
de specialaj rabatoj en la Libroservo de UEA, kaj por ĉiuj estos senpagaj
kafo, teo, kaj loterio por gajni esperantajn premiojn. Por plenaj informoj
legu la gazetaran komunikon de UEA:
<http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=256#1>. Se vi volas
veni sed ne scias, kiel atingi la Centran Oficejon, vidu ankaŭ jenan
klarigon: <http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi.html>.
___________________________________________________________________________

4. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO

Ĉu vi volas aktiviĝi en la kerno de TEJO mem? La estraro de TEJO
deĵoras pri kelkaj el la plej gravaj aferoj en la ĉiutaga funkciado de la
organizo, por certigi, ke TEJO bone progresas. Ĉisomere elektiĝos nova
estraro dum la IJK en Hanojo. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, vi
rajtas kandidatiĝi per sendo de plenigita demandaro al la elekta komisiono
de TEJO. Por kromaj informoj vidu la komunikon de la elekta komisiono ĉe
<http://www.tejo.org/eo/node/451>.
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon