Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 188 (24 aprilo 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. WIKITRAVEL - LA LIBERA INTERRETA GVIDLIBRO POR VOJAĜANTOJ 2. DUA LIMDATO ALPROKSIMIĜAS POR INTERNACIA JUNULARA KONGRESO 3. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO 4. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO ___________________________________________________________________________ 1. WIKITRAVEL - LA LIBERA INTERRETA GVIDLIBRO POR VOJAĜANTOJ Ni ĉiuj ja foje konas la senton de malorientiĝo, kiam ni alvenintas en novan urbon aŭ regionon. Foje tio estas bela sento, sed foje ne... Ekzistas en la reto vikio nomata Wikitravel (VikiVojaĝo), kiu funkcias simile al Vikipedio, sed kiu enhavas informojn por vojaĝantoj pri urboj en la tuta mondo. Bedaŭrinde la Esperanta parto de WikiTravel, ĉe , havas malmulte da enhavo, do jen bona projekto por lokaj grupoj: redaktu paĝon pri via urbo en WikiTravel. Poste vi ankaŭ povas aldoni indajn informojn kaj spertojn de viaj vojaĝoj tra la mondo en la rilataj paĝoj. (Dankon al Anna-Laura Wickström pro la informo!) ___________________________________________________________________________ 2. DUA LIMDATO ALPROKSIMIĜAS POR INTERNACIA JUNULARA KONGRESO La 63-a Internacia Kongreso de Esperanto, la plej granda junulara E-aranĝo en la mondo, ĉijare okazos en Hanojo de 2007-07-27 ĝis 2007-08-03. Se vi intencas aliri al Vjetnamio por ĝui la etoson sed vi ne jam aliĝis, atentu, ke la limdato por la dua aliĝperiodo alproksimiĝas. Restas nur kelkaj tagoj por ĝui la nuntempajn rabatojn! Se vi ankoraŭ ne decidis partopreni la kongreson, vi trovos informojn pri la programo, kongresejo, ekskursoj k.c. ĉe . ___________________________________________________________________________ 3. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO La venonta Malferma Tago okazos sabate 2006-06-02 en la Centra Oficejo en Roterdamo. La speciala gasto ĉifoje estos la konata verkisto, tradukisto, psiĥologo kaj oratoro Claude Piron. Kiel kutime, vizitantoj povos profiti de specialaj rabatoj en la Libroservo de UEA, kaj por ĉiuj estos senpagaj kafo, teo, kaj loterio por gajni esperantajn premiojn. Por plenaj informoj legu la gazetaran komunikon de UEA: . Se vi volas veni sed ne scias, kiel atingi la Centran Oficejon, vidu ankaŭ jenan klarigon: . ___________________________________________________________________________ 4. KANDIDATIĜU POR ESTRARO DE TEJO Ĉu vi volas aktiviĝi en la kerno de TEJO mem? La estraro de TEJO deĵoras pri kelkaj el la plej gravaj aferoj en la ĉiutaga funkciado de la organizo, por certigi, ke TEJO bone progresas. Ĉisomere elektiĝos nova estraro dum la IJK en Hanojo. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, vi rajtas kandidatiĝi per sendo de plenigita demandaro al la elekta komisiono de TEJO. Por kromaj informoj vidu la komunikon de la elekta komisiono ĉe . ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com