Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 187 (17 aprilo 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜU POR EŬROPA MARKO 2. PRIMITIVA RENKONTIĜO EN DEN DOLDER 3. DENOVE HELA EN HEL! 4. KORESPONDU KUN ALIAJ E-ISTOJ TRA LA MONDO ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜU POR EŬROPA MARKO La projekto "Eŭropa Lingva Marko" ĉiujare premias la plej iniciatemajn projektojn pri lingvolernado en membroŝtatoj de EU, Islando, Norvegio, Turkio kaj Liĥtenŝtejno. Ĝin kunordigas Eŭropa Komisiono, kunlabore kun la partoprenantaj landoj. La projekto celas subteni kaj vigligi novajn iniciatojn pri lingvolernado kaj -instruado, kaj ankaŭ informi al aliaj instruistoj kaj lernantoj pri novaj iniciatoj, ideoj kaj teknikoj rilate lingvolernadon. Rajtas kandidatiĝi edukoprojektoj pri ajna lingvo (do ankaŭ pri Esperanto). Se via E-organizo troviĝas en Eŭropo kaj se vi prilaboras novan projekton pri lernado de Esperanto, kontrolu, ĉu vi rajtas proponi vian projekton por la Marko. Vi povas trovi ĝeneralajn informojn en la TTT-ejo de Eŭropa Komisiono ĉe . Kontaktinformoj por ĉiuj partoprenantaj landoj haveblas ĉe . ___________________________________________________________________________ 2. PRIMITIVA RENKONTIĜO EN DEN DOLDER Ĉu vi ŝatas renkonti viajn amikojn en mojosa etoso? Ĉu vi volas ekkoni novajn amikojn dum gemuta nederlandumado? Tio eblos dum la Primitiva Renkontiĝo en Den Dolder. Ni invitas vin ludi, babili, muziki kaj ekskursi en nia primitivejo, de la 16-a ĝis la 20-a de majo 2007. Bunta programo kaj internacia partoprenontaro atendas vin! Pliaj informoj ĉe . ___________________________________________________________________________ 3. DENOVE HELA EN HEL! HELA, aŭ Humura Esperantista Libera Aranĝo, okazas ĉiujare en la malgranda pola urbo Hel, sur la sabla duoninsulo Hel norde de Gdansko. Se plaĉas al vi ripozi sur la plaĝo, ĝui freŝan rostfiŝon kun biero ĉe la marbordo, biciklumi en la kamparon kaj ekkoni aliulojn, verŝajne plaĉos al vi HELA! Ankaŭ okazos la kutima HELA-a filmofestivaleto, dum kiu disdoniĝos la mondfamaj Oraj Leporoj! Informiĝu pri la aranĝo ĉe . ___________________________________________________________________________ 4. KORESPONDU KUN ALIAJ E-ISTOJ TRA LA MONDO Se vi volas ekhavi kontaktojn kun homoj en aliaj landoj pere de Esperanto, kontaktu aŭ la Korespondan Servon Mondskalan (KSM) aŭ la Esperanto Koresponda Servo (EKS), kiuj ambaŭ prizorgas listojn de korespondemuloj. La TTT-ejo de EKS estas ĉe , dum tiu de KSM troviĝas ĉe . Vi ankaŭ povas paperpoŝte peti adresojn de KSM; informoj pri tio troviĝas ĉe la supra adreso. ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com