Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 186 (9 aprilo 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. VERKU POR KONTAKTO PRI PARANORMALAĴOJ 2. "LETEROJ KONTRAŬ FORGESO" DE AMNESTIO INTERNACIA EN ESPERANTO 3. TEJO-ESTRARO KUNSIDIS EN ROTERDAMO 4. HELPU KUNLABORE FINTRADUKI LA PROGRAMARON OPENOFFICE.ORG 5. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE ___________________________________________________________________________ 1. VERKU POR KONTAKTO PRI PARANORMALAĴOJ La 3-a numero de Kontakto (2007:3) precipe temos pri PARANORMALAĴOJ/MISTEROJ DE LA MONDO. Ĉiu lando havas siajn proprajn rakontojn, onidirojn kaj kredojn pri la misteroj de la naturo kaj la vivo. Do kial ne informi aliulojn tra la tuta mondo pri tiuj misteroj, kiuj aparte interesas al vi? Se vi skribemas, rimarku, ke la limdato por Kontakto 2007:3 estas la 1-a de majo. Sendu ĉiujn viajn kontribuojn pri ajna temo al la redakcio de Kontakto ĉe . ___________________________________________________________________________ 2. "LETEROJ KONTRAŬ FORGESO" DE AMNESTIO INTERNACIA EN ESPERANTO Ekde septembro 2006 oni povas legi la "Leterojn kontraŭ forgeso" de Amnestio Internacia ankaŭ en Esperanto. Jam dum 30 jaroj Amnestio Internacia funkciigas reton de urĝaj kampajnoj por antaŭgardi endanĝerigitojn kontraŭ homrajtaj mistraktoj. La publiko tamen ĝenerale nur konscias pri la kampajnoj kiam ili temas pri personoj ankoraŭ ofte raportitaj de la amaskomunikiloj. Pro tio, de la urĝaj kampajnoj oni distingigas la "Leterojn kontraŭ forgeso". La kampanjoj precipe devas esti kiel eble plej rapidaj, dum la leteroj sukcesas per grandega nombro. La ŝancoj de sukceso estas bonaj: ĉirkaŭ duono de la neviolentaj politikaj kaptitoj, kiujn oni priraportas, poste regajnas siajn liberecojn. La esperantaj "Leteroj kontraŭ forgeso" troviĝas ĉe . ___________________________________________________________________________ 3. TEJO-ESTRARO KUNSIDIS EN ROTERDAMO Fine de marto okazis la printempa kunsido de la TEJO-estraro en la Centra Oficejo de UEA. Inter la ĉefaj temoj estis diskutoj pri jura sendependiĝo de TEJO, pretigo de paperoj por komerca ĉambro, diskutoj pri loko por IJK 2008, akcepto de novaj Komitatanoj A por UEA kaj nova redaktoro de TEJO-aktuale, kaj pretigo de novaj informileroj. ___________________________________________________________________________ 4. HELPU KUNLABORE FINTRADUKI LA PROGRAMARON OPENOFFICE.ORG Estas planite okazigi specialan semajnfinan kunvenon en Kembriĝo, Anglio ĉi-somere por helpi fintraduki la esperantan version de OpenOffice.org. Temas pri kunlabore verkata oficeja programaro kun nefermitaj fonttekstoj, kiun oni povas elŝuti senpage per Interreto (vidu ). Esence oni bezonos kaj tradukantojn kaj komputikemulojn; la plejparto de la laboro konsistos el tradukado de .po-formataj dosieroj de la angla en Esperanton helpe de diversaj fakvortaroj, sed ankaŭ necesos homoj, kiuj povas pretigi testversiojn de la programoj (ĉu per Vindozo, ĉu per Linukso). Aparte bonvenas spertuloj pri la programoj QA Tools k.s. Se vi volas kunlabori, bonvole iru al la vikipaĝo kaj indiku la datojn, kiuj estus plej konvenaj por vi mem, aŭ kontaktu Tim Morley retpoŝte ĉe . ___________________________________________________________________________ 5. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn informojn pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu sendi ĝin al kaj ni certe konsideros ĝin por la venonta semajno. ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com