Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 185 (30 marto 2007) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. 63-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN VJETNAMIO 2. SPECIALAJ KOTIZOJ POR JUNULOJ ĈE UNIVERSALA KONGRESO 3. NJE SERĈAS SAKRAĴOJN! 4. NOVA ELDONO DE PASPORTA SERVO HAVEBLAS 5. PARTOPRENU IJK-N HELPE DE TEJO 6. PRAKTIKA MANLIBRO POR VIKIPEDIO ___________________________________________________________________________ 1. 63-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN VJETNAMIO Jam pli ol 110 homoj estas aliĝintaj al la ĉi-jara IJK, kiu okazos en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio, de 2007-07-27 ĝis 2007-08-03. Kiel kongresejo servos la Hanoja Fremdlingva Universitato, kaj la temo de la kongreso estos "Paco, kunlaboro kaj disvolviĝo". Tiuj, kiuj frue aliĝas al IJK, ankoraŭ ĝuas pli favoran kotizon - la limdato por la dua aliĝperiodo estas la 30-a de aprilo (validas la dato, kiam la Loka Kongresa Komitato ricevas vian antaŭpagon kaj aliĝilon). Do ne prokrastu aliĝi! Pliaj informoj pri IJK legeblas ĉe . ___________________________________________________________________________ 2. SPECIALAJ KOTIZOJ POR JUNULOJ ĈE UNIVERSALA KONGRESO Por junuloj, kiuj intencas ĉeesti la 92-an Universalan Kongreson de Esperanto (okazontan en la urbo Jokohamo, Japanio, inter 2007-08-04 kaj 2007-08-11), ekzistas specialaj rabatoj! Ĉiuj, kiuj naskiĝis inter 1977-01-01 kaj 1986-12-31 (inkluzive) rajtas pagi favorajn aliĝokotizojn - tamen rimarku, ke la findato por la dua aliĝperiodo alproksimiĝas, do se vi interesiĝas, aliĝu nun por ĝui la nuntempan rabaton. Junuloj naskiĝintaj depost 1986-12-31 povas aliĝi sen pagi ajnan aliĝokotizon! Por tiuj, kiuj jam aliĝis, la Dua Bulteno disponeblas ĉe kun ĉiaj informoj pri la programo, ekskursoj, loĝebloj, informoj pri Japanio kaj Jokohamo, ktp. Jam alighis preskaŭ 1500 personoj el 54 landoj. Vi povas trovi kromajn informojn pri UK-2007 ĉe . ___________________________________________________________________________ 3. NJE SERĈAS SAKRAĴOJN! Ĉu esperantistoj estas tro ĝentilaj por diri sakraĵojn inter si? Norvega Junularo Esperantista (NJE) pensas, ke ne - ili lanĉas konkurson por trovi la plej originalajn, plej surprizajn kaj plej vulgarajn sakraĵojn elpenseblajn en la internacia lingvo! Ĉiuj rajtas partopreni en la konkurso, kaj estas nur unu kondiĉo: la vortoj ne ataku unuopulojn. La plej lertaj sakristoj ricevos kompakt-diskojn de Vinilkosmo kiel premiojn. Se vi eksakremas, sendu viajn kontribuaĵojn antaŭ la fino de aprilo. Pliajn informojn vi serĉu ĉe . ___________________________________________________________________________ 4. NOVA ELDONO DE PASPORTA SERVO HAVEBLAS Jam aĉeteblas la 2007-a eldono de Pasporta Servo, la libro per kiu vi povas gastiĝi senpage tra la tuta mondo ĉe la hejmoj de aliaj e-istoj. En la ĉi-jara libro troviĝas kontaktinformoj por 1294 adresoj en 89 landoj. Krome, la retejo de Pasporta Servo estas lastatempe migrinta en la novan TTT-ejon de TEJO; ĝi tamen ankoraŭ troviĝas ĉe la sama adreso, nome . ___________________________________________________________________________ 5. PARTOPRENU IJK-N HELPE DE TEJO TEJO ĝoje anoncas, ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove akceptas kandidatiĝojn de aktivemaj TEJO-membroj, kiuj deziras subvencian helpon je siaj vojaĝkostoj, loĝado kaj kotizo por la 2007-a IJK en Hanojo. La estraro de TEJO pritraktos la kandidatojn kaj disdonos maksimume kvin premiojn financontajn ĝis 80% de ĉiuj kostoj. La kondiĉojn vi povas legi ĉe ; rimarku, ke kandidatiĝaj leteroj alvenu al la Centra Oficejo antaŭ la 1-a de majo (2007-05-01). La fonduson nur financas malavaraj donacoj de aliuloj; se vi volas kontribui, vi ĉiam povas sendi vian donacon al la konto "tejtej", indikante "Donaco por fonduso 'Partoprenu IJK-n'". ___________________________________________________________________________ 6. PRAKTIKA MANLIBRO POR VIKIPEDIO Ĵus aperis nova dua versio de la 40-paĝa plenkolora libreto "Vikipedio, praktika manlibro", kune farita de E@I kaj TEJO kaj eldonita de la eldonejo ESPERO. Ĉi tiu bonkvalita broŝuro prezentas skizon de la historio kaj celoj de la libera interreta enciklopedio-projekto Vikipedio (), kaj klarigas kial oni verku artikolojn por ĝi kaj kiel fariĝi bonega vikipediisto. Ankoraŭ eblas antaŭmendi ekzemplerojn de la broŝuro kontraŭ rabatitaj prezoj - ĉe mendoj ekde 10 ekzempleroj ĝi kostas po 1,20 eŭrojn por peco, kaj ĉe mendoj ekde 100 la broŝuro kostas po 1 eŭron por peco. La antaŭmenda periodo tamen nur daŭros ĝis 2007-04-12, do mendu nun! Troviĝas kromaj informoj ĉe . ___________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM. Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com