Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 184 (30 septembro 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG 2. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜO! 3. FESTU NOVJARE EN GERMANIO 4. SEMINARIO PRI LINGVAJ RAJTOJ ATENDAS AKTIVULOJN ___________________________________________________________________________ 1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG Vizitu la retpaĝaron de TEJO! ... aŭ, re-vizitu! Nuntempe vi ĉiam trovos tie ion novan! Ekaperadas gravaj anoncoj pri la agado de TEJO kaj interesaj taglibreroj de niaj membroj! Inter la "blogumantaj" membroj de TEJO nun apartenas eĉ ĝia prezidanto. Ankaŭ vi povas partopreni en la nova forumo de TEJO aŭ eĉ ekhavi sian propran blogon (retan taglibron)! Vi rajtas afiŝi sen esti membro de TEJO, sed por havi propran blogon vi devas esti membro de TEJO. Unue kreu konton ĉe tejo.org; se vi estas membro, vi povas skribi al oficejo(ĉe)tejo.org kaj oni donos al vi rajton krei blogon! http://www.tejo.org/ _____________________________________________________________________________ 2. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜO! Ni vivas en la epoko de tutmondiĝo -- kiam la tempo kaj spaco ŝrumpas kaj kiam tio, kio okazas ie en la mondo, tuŝas ankau nin. Kion portas al ni tutmondiĝo -- ĉu dominadon de unu kulturo kaj neniigon de malpli grandaj kulturoj? Aŭ tamen "ŝancon, kaj ne minacon" -- diversecon, dividon de scioj kaj multkulturecon? Ĉio dependas... Kaj pri ĉio ĉi ni parolos en la kvina numero de Kontakto, kiu temos pri Tutmondiĝo. Sed por ke tiu numero estu bona, ni tre bezonas *viajn kontribuojn*! Kontribuu! La limdato estas la 15-a de oktobro 2006. Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, sugestoj kaj proponoj estas pli ol bonvenaj, kaj la redakcio pli ol volonte respondos ĉiujn viajn demandojn! ___________________________________________________________________________ 3. FESTU NOVJARE EN GERMANIO La 50-a Internacia Seminario, tradicia aranĝo de Germana Esperanto-Junularo, okazos en Wewelsburg (Vevelsburgo), malnova kastelo proksime de Paderborn, ekde merkredo 2006-12-27 ĝis merkredo 2007-01-03. Atendas vin bunta taga, vespera kaj nokta, tema, distra kaj movada programo. Do se vi jam decidis festi novjaron en Vevelsburgo, ne hezitu aliĝi, ĉar la limdato por la unua aliĝperiodo (validas la alveno de la antaŭpago) estas 2006-10-31. La detalojn pri la aranĝo vi trovos ĉe ties retpaĝaro http://www.esperanto.de/is/eo/2006/ _____________________________________________________________________________ 4. SEMINARIO PRI LINGVOJ EN INTERRETO ATENDAS AKTIVULOJN E@I-seminario pri la temo "Lingvoj en Interreto" okazos (sab/dim) 2006-11-04/12 en Brno (Ĉeĥio). Oni antaŭvidas partoprenon de 19 junuloj el 7 landoj -- po 3 el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Litovio, kaj po 2 el Nederlando, Germanio. La trejnseminario pri lingva diverseco kaj ĝiaj specifaj trajtoj en la interreta medio estos organizata fare de ĈEJ en kunlaboro kun E@I. Tuj post la seminario estos ebleco prezenti ĝiajn rezultojn kadre de la tritaga konferenco KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Legu pri la seminario ĉe http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006 Atentu, ke la limdato por aliĝi estas (mer) 2006-10-04. _____________________________________________________________________________ La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com