Informa Kanalo Abonu.Com

__________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 183 (3 septembro 2006)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG
2. TEJO SERĈAS VOLONTULON
3. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜo!
4. FESTU NOVJARE EN POLLANDO
5. SEMINARIO PRI LINGVAJ RAJTOJ ATENDAS AKTIVULOJN
___________________________________________________________________________

1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG


Vizitu la retpaĝaron de TEJO! ... aŭ, re-vizitu! Nuntempe
vi ĉiam trovos tie ion novan! Ekaperadas gravaj anoncoj
pri la agado de TEJO kaj interesaj taglibreroj de niaj membroj!
Inter la "blogumantaj" membroj de TEJO nun apartenas eĉ ĝia
prezidanto. Ankaŭ vi povas partopreni en la nova forumo
de TEJO aŭ eĉ ekhavi sian propran blogon (retan taglibron)!
Vi rajtas afiŝi sen esti membro de TEJO, sed por havi propran
blogon vi devas esti membro de TEJO. Unue kreu konton ĉe tejo.org;
se vi estas membro, vi povas skribi al oficejo(ĉe)tejo.org
kaj li donos al vi rajton krei blogon!
http://www.tejo.org/

_____________________________________________________________________________

2. TEJO SERĈAS VOLONTULON

Volontuli en la Centra Oficejo estas unika sperto, kaj ĵus
nun estas okazo por tio! La deĵorperiodo de la ĝisnuna
volontulo, Marteno MINIĤ, finiĝas, kaj TEJO bezonas
novan aktivulon por tiu ĉi posteno! Ni serĉas homon, kiu bone
scipovas la lingvon, havas trarigardon pri TEJO kaj junulara
movado ĝenerale, estas kapabla umi pri administra laboro,
uzante komputilon, kaj rajtas resti dum la necesa periodo
(8--18 monatoj) en Nederlando, kie la CO troviĝas. Legu
la detalajn kondiĉojn ĉe
http://www.tejo.org/eo/volontulu
kaj nepre prezentu viajn kandidatiĝojn al la Estraro!

_____________________________________________________________________________

3. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜo!

Ni vivas en la epoko de tutmondiĝo -- kiam la tempo kaj spaco ŝrumpas
kaj kiam tio, kio okazas ie en la mondo, tuŝas ankau nin. Kion portas
al ni tutmondiĝo -- ĉu dominadon de unu kulturo kaj neniigon de malpli
grandaj kulturoj? Aŭ tamen "ŝancon, kaj ne minacon" -- diversecon, dividon
de scioj kaj multkulturecon? Ĉio dependas... Kaj pri ĉio ĉi ni parolos
en la kvina numero de Kontakto, kiu temos pri Tutmondiĝo. Sed por ke
tiu numero estu bona, ni tre bezonas viajn kontribuojn!
Kontribuu! La limdato estas la 15-a de oktobro 2006.
Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, sugestoj kaj proponoj estas pli ol bonvenaj,
kaj la redakcio pli ol volonte respondos ĉiujn viajn demandojn!

___________________________________________________________________________

4. FESTU NOVJARE EN POLLANDO

Ago-Semajno okazos en Nowy SÄcz (Pollando) (ĉ. 100 km oriente de Krakovo)
ekde mardo 2006-12-27 ĝis mardo 2007-01-02. La plej aktuala novaĵo
pri tiu ĉi aranĝo estas, ke la organizantoj decidis plilongigi la
unuan aliĝperiodon ĝis (dim) 2006-09-10, tiel vi povas ankoraŭ dum
kelkaj tagoj uzi la okazon kaj aligi pli malmultekoste. La detalojn
pri la aranĝo vi trovos ĉe ties retpaĝaro
http://www.as.pej.pl/
_____________________________________________________________________________

5. SEMINARIO PRI LINGVAJ RAJTOJ ATENDAS AKTIVULOJN

TEJO-seminario "Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo"
okazos (sab/ven) 2006-10-28/-11-03 en Bruselo (Belgio).
Ĉu vi aktivas (aŭ volas ekaktivi) por junulara Esperanto-movado?
Ĉu vi volas scii pli pri lingvaj rajtoj kaj Eŭropo? Ĉu vi volas
lerni, kiel publike aŭdigi vian voĉon?
Do jen la seminario por vi! Dum tiu ĉi dulingva trejnseminario
(Esperante kaj angle) ni interŝanĝos spertojn pri lingva diverseco
kun kolegoj el esperantistaj kaj ne-esperantistaj Eŭropaj junularaj
organizoj. Ni lernos kiel ni povas partopreni en Exuropa publika
debato pri lingvaj rajtoj.
70% de viaj vojaĝkostoj estos repagitaj! Aliĝu ĝis la 25a de septembro.
Pliajn informojnn vi trovos en la retpaĝo de Aktivula Trejnado:
http://www.tejo.org/at/trejnadoj/at_b_06_eo.php

_____________________________________________________________________________


La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliÄo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO Aktuale estas:
Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
Tiun Äi numeron redaktis Marteno MINIĤ.

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon