Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 183 (3 septembro 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG 2. TEJO SERĈAS VOLONTULON 3. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜo! 4. FESTU NOVJARE EN POLLANDO 5. SEMINARIO PRI LINGVAJ RAJTOJ ATENDAS AKTIVULOJN ___________________________________________________________________________ 1. NOVAJ EROJ ĈE WWW.TEJO.ORG Vizitu la retpaĝaron de TEJO! ... aŭ, re-vizitu! Nuntempe vi ĉiam trovos tie ion novan! Ekaperadas gravaj anoncoj pri la agado de TEJO kaj interesaj taglibreroj de niaj membroj! Inter la "blogumantaj" membroj de TEJO nun apartenas eĉ ĝia prezidanto. Ankaŭ vi povas partopreni en la nova forumo de TEJO aŭ eĉ ekhavi sian propran blogon (retan taglibron)! Vi rajtas afiŝi sen esti membro de TEJO, sed por havi propran blogon vi devas esti membro de TEJO. Unue kreu konton ĉe tejo.org; se vi estas membro, vi povas skribi al oficejo(ĉe)tejo.org kaj li donos al vi rajton krei blogon! http://www.tejo.org/ _____________________________________________________________________________ 2. TEJO SERĈAS VOLONTULON Volontuli en la Centra Oficejo estas unika sperto, kaj ĵus nun estas okazo por tio! La deĵorperiodo de la ĝisnuna volontulo, Marteno MINIĤ, finiĝas, kaj TEJO bezonas novan aktivulon por tiu ĉi posteno! Ni serĉas homon, kiu bone scipovas la lingvon, havas trarigardon pri TEJO kaj junulara movado ĝenerale, estas kapabla umi pri administra laboro, uzante komputilon, kaj rajtas resti dum la necesa periodo (8--18 monatoj) en Nederlando, kie la CO troviĝas. Legu la detalajn kondiĉojn ĉe http://www.tejo.org/eo/volontulu kaj nepre prezentu viajn kandidatiĝojn al la Estraro! _____________________________________________________________________________ 3. KONTRIBUU AL KONTAKTO PRI TUTMONDIĜo! Ni vivas en la epoko de tutmondiĝo -- kiam la tempo kaj spaco ŝrumpas kaj kiam tio, kio okazas ie en la mondo, tuŝas ankau nin. Kion portas al ni tutmondiĝo -- ĉu dominadon de unu kulturo kaj neniigon de malpli grandaj kulturoj? Aŭ tamen "ŝancon, kaj ne minacon" -- diversecon, dividon de scioj kaj multkulturecon? Ĉio dependas... Kaj pri ĉio ĉi ni parolos en la kvina numero de Kontakto, kiu temos pri Tutmondiĝo. Sed por ke tiu numero estu bona, ni tre bezonas *viajn kontribuojn*! Kontribuu! La limdato estas la 15-a de oktobro 2006. Ĉiuj viaj artikoloj, ideoj, sugestoj kaj proponoj estas pli ol bonvenaj, kaj la redakcio pli ol volonte respondos ĉiujn viajn demandojn! ___________________________________________________________________________ 4. FESTU NOVJARE EN POLLANDO Ago-Semajno okazos en Nowy SÄcz (Pollando) (ĉ. 100 km oriente de Krakovo) ekde mardo 2006-12-27 ĝis mardo 2007-01-02. La plej aktuala novaĵo pri tiu ĉi aranĝo estas, ke la organizantoj decidis plilongigi la unuan aliĝperiodon ĝis (dim) 2006-09-10, tiel vi povas ankoraŭ dum kelkaj tagoj uzi la okazon kaj aligi pli malmultekoste. La detalojn pri la aranĝo vi trovos ĉe ties retpaĝaro http://www.as.pej.pl/ _____________________________________________________________________________ 5. SEMINARIO PRI LINGVAJ RAJTOJ ATENDAS AKTIVULOJN TEJO-seminario "Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo" okazos (sab/ven) 2006-10-28/-11-03 en Bruselo (Belgio). Ĉu vi aktivas (aŭ volas ekaktivi) por junulara Esperanto-movado? Ĉu vi volas scii pli pri lingvaj rajtoj kaj Eŭropo? Ĉu vi volas lerni, kiel publike aŭdigi vian voĉon? Do jen la seminario por vi! Dum tiu ĉi dulingva trejnseminario (Esperante kaj angle) ni interŝanĝos spertojn pri lingva diverseco kun kolegoj el esperantistaj kaj ne-esperantistaj Eŭropaj junularaj organizoj. Ni lernos kiel ni povas partopreni en Exuropa publika debato pri lingvaj rajtoj. 70% de viaj vojaĝkostoj estos repagitaj! Aliĝu ĝis la 25a de septembro. Pliajn informojnn vi trovos en la retpaĝo de Aktivula Trejnado: http://www.tejo.org/at/trejnadoj/at_b_06_eo.php _____________________________________________________________________________ La ideo: . La arkivo: . La aliÄo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun Äi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com