Informa Kanalo Abonu.Com

__________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 182 (04 jonio 2006)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. UNIVERSALA KONGRESO: ANKAŬ KUN MALMULTEKOSTA AMASLOĜEJO
2. KARAVANO EL UK AL IJK BONE ORGANIZIĜAS: ALIĜU!
3. NOVEMBRE ĈEĤIE NI SEMINARIOS PRI LINGVOJ ĈE INTERRETO
4. RENKONTIĜO MIRO AŬGUSTE ĈEMARE EN KROATIO
5. RETA INFORMADO-CENTRO: NOVA ASPEKTO
___________________________________________________________________________

1. UNIVERSALA KONGRESO: ANKAŬ KUN MALMULTEKOSTA AMASLOĜEJO

Se vi hezitas, ĉu aliĝi al la UK, ĉar vi ne certas, ĉu eblos
tie malmultekoste loĝi, tiukaze ne plu hezitu!
Du sportejoj funkcios kiel amasloĝejoj dum la Florenca UK: unu estas
"Impianto Polivalente 'Paganelli'" kaj la alia estas San Marcellino;
ambaŭ troviĝas iom for de la Kongresejo, sed eblas trairi urbe per
taŭgaj tramoj. La kosto, kiun vi pagos surloke, estas 25 eŭroj,
kiuj bezonatas por asekuro kaj fina purigado. Por mendi la lokon,
skribu al la respondeculo Cristina de Giorgi al la adreso
chriss(ĉe)sirius.pisa.it
Ceterajn informojn pri la Universala Kongreso trovu ĉe
http://www.ukflorenco2006.it/

_____________________________________________________________________________

2. KARAVANO EL UK AL IJK BONE ORGANIZIĜAS: ALIĜU!

Se vi intencas partopreni ambaŭ kaj Universalan Kongreson
en Florenco, kaj la Internacian Junularan Kongreson en Sarajevo,
interesegas la informoj pri la karavano, kiu organizatas inter
tiuj ĉi du urboj. Ekzistas eblaĵo individue vojaĝi transmare
(prame el la urbo Ancona (IT) al Split (HR)), aŭ lui apartan buson,
kiu veturigos la grupon el Florenco tra Slovenio kaj Kroatio
al Sarajevo. Por tiu ĉi buso jam aliĝis sufiĉe
da partoprenontoj por igi la prezon tolerebla, kaj nun disponeblas
la lastaj lokoj! Legu la aktualajn informojn ĉe
http://esperanto.blahus.cz/uk-ijk-2006/
Por ontaj partoprenantoj de IJK bonas ani en la jahugrupo "pri-ijk".
Se vi ne anas ĝin, bonvolu pri la karavano legi almenaŭ na
http://groups.yahoo.com/group/pri-ijk/message/723
kaj aliĝu rapide, ĉar disponeblas jam vere lastaj lokoj.
Ĝeneralajn informojn pri IJK trovu ĉiam ĉe
http://www.tejo.org/ijk/
_____________________________________________________________________________

3. NOVEMBRE ĈEĤIE NI SEMINARIOS PRI LINGVOJ ĈE INTERRETO

La aktivuloj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo informis nin, ke la ĉexhia
Landa agentejo de la programo JUNULARO akceptis la monpeton
faritan kun la celo okazigi je 2006-11-04/11 (dim/dim)
trejnseminarion pri "Lingvoj en interreto" en Brno (CZ).
Oni antaŭvidas partoprenon de 19 gejunuloj el 7 landoj --
po 3 el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Litovio,
kaj po 2 el Nederlando, Germanio. La trejnseminario
pri lingva diverseco kaj ĝiaj specifikaj trajtoj en la interreta
medio estos organizata fare de ĈEJ en kunlaboro kun E@I. Tuj post la
seminario estos ebleco prezenti ĝiajn rezultojn kadre de la tritaga
konferenco KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj
Tekniko). Legu pri la seminario ĉe
http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006
(kie vi trovos ankaŭ ligilon al la informoj pri KAEST).
___________________________________________________________________________

4. RENKONTIĜO MIRO AŬGUSTE ĈEMARE EN KROATIO

Nova, 9a MIRO (ĉi foje Mezsomera Internacia Renkontiĝo) okazos je
2006-08-01/05 (mar/sab) en Lovran, Kroatio. Temo de la renkontiĝo estas
"Homo kaj naturo". La programo estos gaja, amikplena kaj amuza.
Pli da informoj trovu ĉe
http://www.keja.hr/miro_e.html
aŭ demandu retpoŝte ĉe miro(ĉe)keja.hr.
_____________________________________________________________________________

5. RETA INFORMADO-CENTRO: NOVA ASPEKTO

Nova-malnova paĝaro por informado pri Esperanto ekaperis por e-istoj.
Reta Informado-Centro (RIC), projekto kiu dum la lastaj monatoj "dormis",
reaperas en nova stilo kaj kun nova vizaĝo. Danke al kunlaboro de UEA kun
E@I (faka sekcio de TEJO) estis kreita nova hejmpaĝo por la centro, kiu
celas esti "reta stokejo" de informiloj pri E-o. La paĝaro proponas sian
spacon por jenaj tipoj de materialoj: informiloj, fotoj, bildoj, videoj
kaj retligiloj. Disponeblas ankaŭ diskutforumoj.
Plej grava trajto de la paĝaro tamen estas ebligo de enmetado de
informiloj far la paĝarvizitantoj mem (t.n. "Alŝutejo") -- tiel eblos
atingi daŭran pliriĉigadon de la paĝaro per novaj informiloj.
Ankaŭ viaj informiloj estas bonvenaj en la nova paĝaro:
http://www.informado.net/

_____________________________________________________________________________


La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO Aktuale estas:
Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ.

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon