Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 182 (04 jonio 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. UNIVERSALA KONGRESO: ANKAŬ KUN MALMULTEKOSTA AMASLOĜEJO 2. KARAVANO EL UK AL IJK BONE ORGANIZIĜAS: ALIĜU! 3. NOVEMBRE ĈEĤIE NI SEMINARIOS PRI LINGVOJ ĈE INTERRETO 4. RENKONTIĜO MIRO AŬGUSTE ĈEMARE EN KROATIO 5. RETA INFORMADO-CENTRO: NOVA ASPEKTO ___________________________________________________________________________ 1. UNIVERSALA KONGRESO: ANKAŬ KUN MALMULTEKOSTA AMASLOĜEJO Se vi hezitas, ĉu aliĝi al la UK, ĉar vi ne certas, ĉu eblos tie malmultekoste loĝi, tiukaze ne plu hezitu! Du sportejoj funkcios kiel amasloĝejoj dum la Florenca UK: unu estas "Impianto Polivalente 'Paganelli'" kaj la alia estas San Marcellino; ambaŭ troviĝas iom for de la Kongresejo, sed eblas trairi urbe per taŭgaj tramoj. La kosto, kiun vi pagos surloke, estas 25 eŭroj, kiuj bezonatas por asekuro kaj fina purigado. Por mendi la lokon, skribu al la respondeculo Cristina de Giorgi al la adreso chriss(ĉe)sirius.pisa.it Ceterajn informojn pri la Universala Kongreso trovu ĉe http://www.ukflorenco2006.it/ _____________________________________________________________________________ 2. KARAVANO EL UK AL IJK BONE ORGANIZIĜAS: ALIĜU! Se vi intencas partopreni ambaŭ kaj Universalan Kongreson en Florenco, kaj la Internacian Junularan Kongreson en Sarajevo, interesegas la informoj pri la karavano, kiu organizatas inter tiuj ĉi du urboj. Ekzistas eblaĵo individue vojaĝi transmare (prame el la urbo Ancona (IT) al Split (HR)), aŭ lui apartan buson, kiu veturigos la grupon el Florenco tra Slovenio kaj Kroatio al Sarajevo. Por tiu ĉi buso jam aliĝis sufiĉe da partoprenontoj por igi la prezon tolerebla, kaj nun disponeblas la lastaj lokoj! Legu la aktualajn informojn ĉe http://esperanto.blahus.cz/uk-ijk-2006/ Por ontaj partoprenantoj de IJK bonas ani en la jahugrupo "pri-ijk". Se vi ne anas ĝin, bonvolu pri la karavano legi almenaŭ na http://groups.yahoo.com/group/pri-ijk/message/723 kaj aliĝu rapide, ĉar disponeblas jam vere lastaj lokoj. Ĝeneralajn informojn pri IJK trovu ĉiam ĉe http://www.tejo.org/ijk/ _____________________________________________________________________________ 3. NOVEMBRE ĈEĤIE NI SEMINARIOS PRI LINGVOJ ĈE INTERRETO La aktivuloj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo informis nin, ke la ĉexhia Landa agentejo de la programo JUNULARO akceptis la monpeton faritan kun la celo okazigi je 2006-11-04/11 (dim/dim) trejnseminarion pri "Lingvoj en interreto" en Brno (CZ). Oni antaŭvidas partoprenon de 19 gejunuloj el 7 landoj -- po 3 el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Litovio, kaj po 2 el Nederlando, Germanio. La trejnseminario pri lingva diverseco kaj ĝiaj specifikaj trajtoj en la interreta medio estos organizata fare de ĈEJ en kunlaboro kun E@I. Tuj post la seminario estos ebleco prezenti ĝiajn rezultojn kadre de la tritaga konferenco KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Legu pri la seminario ĉe http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006 (kie vi trovos ankaŭ ligilon al la informoj pri KAEST). ___________________________________________________________________________ 4. RENKONTIĜO MIRO AŬGUSTE ĈEMARE EN KROATIO Nova, 9a MIRO (ĉi foje Mezsomera Internacia Renkontiĝo) okazos je 2006-08-01/05 (mar/sab) en Lovran, Kroatio. Temo de la renkontiĝo estas "Homo kaj naturo". La programo estos gaja, amikplena kaj amuza. Pli da informoj trovu ĉe http://www.keja.hr/miro_e.html aŭ demandu retpoŝte ĉe miro(ĉe)keja.hr. _____________________________________________________________________________ 5. RETA INFORMADO-CENTRO: NOVA ASPEKTO Nova-malnova paĝaro por informado pri Esperanto ekaperis por e-istoj. Reta Informado-Centro (RIC), projekto kiu dum la lastaj monatoj "dormis", reaperas en nova stilo kaj kun nova vizaĝo. Danke al kunlaboro de UEA kun E@I (faka sekcio de TEJO) estis kreita nova hejmpaĝo por la centro, kiu celas esti "reta stokejo" de informiloj pri E-o. La paĝaro proponas sian spacon por jenaj tipoj de materialoj: informiloj, fotoj, bildoj, videoj kaj retligiloj. Disponeblas ankaŭ diskutforumoj. Plej grava trajto de la paĝaro tamen estas ebligo de enmetado de informiloj far la paĝarvizitantoj mem (t.n. "Alŝutejo") -- tiel eblos atingi daŭran pliriĉigadon de la paĝaro per novaj informiloj. Ankaŭ viaj informiloj estas bonvenaj en la nova paĝaro: http://www.informado.net/ _____________________________________________________________________________ La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com