Informa Kanalo Abonu.Com

__________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 181 (11 majo 2006)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. KUNKREU LA PAĜARON DE TEJO -- KONKURSU
2. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO
3. FREŜA VENTO -- FONDUSO POR SUBTENI VIAJN PROJEKTOJN
4. BOATADO EN LITOVIO KOMENCE DE JUNIO
5. E@I PREPARAS NOVAN DVD-N PRI ESPERANTO
___________________________________________________________________________

1. KUNKREU LA PAĜARON DE TEJO -- KONKURSU!

Kiel apenaŭ jam eblas kaŝi, TEJO lanĉis novan retpaĝaron.
Antaŭ ol ĝi povos esti ektradukita en multajn naciajn
lingvojn, devas stabiliĝi ĝia enhavo, kio nuntempe jam
sukcese okazadas. Krome, oni daŭre pensas pri tio, kiel
doni al ĝi kiel eble plej bonan definitivan grafikan
aspekton (la enhav-mastruma sistemo "drupal" ja ebligas
umi ĝin sendepende de la enhavo). Ankaŭ niaj membroj
kaj simpatiantoj havu eblecon influi la aspekton de
la paĝaro, kiun ili uzas kaj uzos.
Tial TEJO decidis lanĉi grafikan konkurson en kvar
kategorioj: vi estas pleje instigataj kontribui per viaj
fotografaĵoj, proponoj por nova logotipo (komprenu: emblemo),
novaj maskotoj (amuzaj figuroj, aldone al la papago Pepo),
kaj drupal-aj aspekt-sĥemoj (haŭtoj).
La limdato por prezenti via(j)n konkursaĵo(j)n estas
2006-06-30. Bonvolu legi la detalajn kondiĉojn ĉe
http://www.tejo.org/eo/grafikokonkurso
_____________________________________________________________________________

2. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO

Partopreni ĉe IJK estas ĉiam granda impulso por
ĉiu Esperanto-aktivulo kaj ŝ/lia agado. Ni ĝojas
al vi anonci, ke ankaŭ ĉi-jare la fondaĵo
"Partoprenu IJK-n" povos helpi al aktivemuloj kaj
kunfinanci iliajn vojaĝon, loĝadon kaj partoprenkotizon
por IJK. La kandidatoj devas esti membroj de TEJO, aktivaj
en TEJO aŭ/kaj en siaj landaj organizoj, pretaj ankaŭ
kontribui al la programo de IJK. Legu la ekzaktajn kondiĉojn
ĉe nia retpaĝaro
http://www.tejo.org/eo/partoprenu-ijk-n
kaj atentu, ke la kandidatiĝoj devas veni al ni antaŭ
la komenco de junio, te. antaŭ (ĵaŭ) 2006-06-01.
La fondaĵo, kompreneble, daŭre akceptas donacojn;
ni petas pagipovajn samideanojn krediti ilin al la
UEA-konto "fp.ijk"
_____________________________________________________________________________

3. FREŜA VENTO -- FONDUSO POR SUBTENI VIAJN PROJEKTOJN

Ĉu vi trovis la solvon por atingi la Finan Venkon, sed ne havas
la financojn por konkretigi ĝin?! Jen bonaj novaĵoj! Pasintan
someron TEJO starigis novan fonduson nome Freŝa Vento, ĝuste
kun la celo finance subteni tiujn projektojn kiuj diversmaniere
rilatas kaj apogas ĝian agadon. Taŭgaj proponoj povas esti,
ekzemple, produktado de informa materialo pri Esperanto kaj pri
lingvaj rajtoj, organizado de iu renkontiĝo, konferenco,
aktivul-trejnada seminario ks. Se vi interesiĝas, vizitu
la retpaĝon
http://www.tejo.org/freshavento
studu atente la kriteriojn kiujn la projekto devas plenumi,
kaj plenigu la rilatan formularon. La limdato por kandidatiĝi
estas fino de tiu ĉi monato, (mar) 2006-05-30.
Ekpripensu, en kiu kesto vi kaŝis vian projekton!
Detaligajn demandojn volonte respondos Daniela Tagliafico,
(rete: daniela.tagliafico(ĉe)esperanto.it), komisiito pri
Freŝa Vento.
___________________________________________________________________________

4. BOATADO EN LITOVIO KOMENCE DE JUNIO

En la unua junia semajnfino (ven/dim) 2006-06-02/04 okazos
en Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio en
Litovio jam la 40-a BOATADO. Dum tri tagoj la partoprenantoj
traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn.
Bonvolu legi la detalajn informojn ĉe la paĝo
http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=arang%78oj&no=34

_____________________________________________________________________________

5. E@I PREPARAS NOVAN DVD-N PRI ESPERANTO

La plej aktuala projekto de nia faka sekcio Esperanto@Interreto
estas nuntempe la DVD nomita Elektronika Esperantio.
Ĝi celas esti la plej ampleksa kaj plej bunta ĝis nun aperinta
eldonaĵo pri kaj en Esperanto. Ĝi kolektos en unu loko multegajn
informaĵojn: la popularan instrumedion "lernu!", artikolaron
de esperantlingva vikipedio, nacilingvajn informojn pri Esperanto,
multajn grafikajn, sonajn kaj filmajn materialojn. Tiel ĝi estos
kaj utila informfonto por Esperantistoj, kaj praktika ampleksega
informilo pri Esperanto por neesperantistoj. Pli pri la enhavo
legu ĉe
http://vikio.ikso.net/DVD
Al ĉiuj Landaj/Fakaj Sekcioj de TEJO (samkiel por Landaj/Fakaj
Asocioj de UEA) estas proponata speciala oferto -- antaŭmendi
la DVD-n kontraŭ nur po 2 EUR (ĉe mendo de pli ol 100 ekzempleroj,
kio estas nombro akceptebla certe ankaŭ por malgrandaj asocioj).
Ankaŭ la detalojn pri la mendado vi povas trovi ĉe
http://vikio.ikso.net/DVD
La projekton ebligas la subteno de ESF, UEA, E@I, svedia Ido-Fonduso
por Lingvoesplorado... kaj, kompreneble, precipe viaj antaŭmendoj!
_____________________________________________________________________________


La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO Aktuale estas:
Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ.

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon