Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 181 (11 majo 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KUNKREU LA PAĜARON DE TEJO -- KONKURSU 2. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO 3. FREŜA VENTO -- FONDUSO POR SUBTENI VIAJN PROJEKTOJN 4. BOATADO EN LITOVIO KOMENCE DE JUNIO 5. E@I PREPARAS NOVAN DVD-N PRI ESPERANTO ___________________________________________________________________________ 1. KUNKREU LA PAĜARON DE TEJO -- KONKURSU! Kiel apenaŭ jam eblas kaŝi, TEJO lanĉis novan retpaĝaron. Antaŭ ol ĝi povos esti ektradukita en multajn naciajn lingvojn, devas stabiliĝi ĝia enhavo, kio nuntempe jam sukcese okazadas. Krome, oni daŭre pensas pri tio, kiel doni al ĝi kiel eble plej bonan definitivan grafikan aspekton (la enhav-mastruma sistemo "drupal" ja ebligas umi ĝin sendepende de la enhavo). Ankaŭ niaj membroj kaj simpatiantoj havu eblecon influi la aspekton de la paĝaro, kiun ili uzas kaj uzos. Tial TEJO decidis lanĉi grafikan konkurson en kvar kategorioj: vi estas pleje instigataj kontribui per viaj fotografaĵoj, proponoj por nova logotipo (komprenu: emblemo), novaj maskotoj (amuzaj figuroj, aldone al la papago Pepo), kaj drupal-aj aspekt-sĥemoj (haŭtoj). La limdato por prezenti via(j)n konkursaĵo(j)n estas 2006-06-30. Bonvolu legi la detalajn kondiĉojn ĉe http://www.tejo.org/eo/grafikokonkurso _____________________________________________________________________________ 2. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO Partopreni ĉe IJK estas ĉiam granda impulso por ĉiu Esperanto-aktivulo kaj ŝ/lia agado. Ni ĝojas al vi anonci, ke ankaŭ ĉi-jare la fondaĵo "Partoprenu IJK-n" povos helpi al aktivemuloj kaj kunfinanci iliajn vojaĝon, loĝadon kaj partoprenkotizon por IJK. La kandidatoj devas esti membroj de TEJO, aktivaj en TEJO aŭ/kaj en siaj landaj organizoj, pretaj ankaŭ kontribui al la programo de IJK. Legu la ekzaktajn kondiĉojn ĉe nia retpaĝaro http://www.tejo.org/eo/partoprenu-ijk-n kaj atentu, ke la kandidatiĝoj devas veni al ni antaŭ la komenco de junio, te. antaŭ (ĵaŭ) 2006-06-01. La fondaĵo, kompreneble, daŭre akceptas donacojn; ni petas pagipovajn samideanojn krediti ilin al la UEA-konto "fp.ijk" _____________________________________________________________________________ 3. FREŜA VENTO -- FONDUSO POR SUBTENI VIAJN PROJEKTOJN Ĉu vi trovis la solvon por atingi la Finan Venkon, sed ne havas la financojn por konkretigi ĝin?! Jen bonaj novaĵoj! Pasintan someron TEJO starigis novan fonduson nome Freŝa Vento, ĝuste kun la celo finance subteni tiujn projektojn kiuj diversmaniere rilatas kaj apogas ĝian agadon. Taŭgaj proponoj povas esti, ekzemple, produktado de informa materialo pri Esperanto kaj pri lingvaj rajtoj, organizado de iu renkontiĝo, konferenco, aktivul-trejnada seminario ks. Se vi interesiĝas, vizitu la retpaĝon http://www.tejo.org/freshavento studu atente la kriteriojn kiujn la projekto devas plenumi, kaj plenigu la rilatan formularon. La limdato por kandidatiĝi estas fino de tiu ĉi monato, (mar) 2006-05-30. Ekpripensu, en kiu kesto vi kaŝis vian projekton! Detaligajn demandojn volonte respondos Daniela Tagliafico, (rete: daniela.tagliafico(ĉe)esperanto.it), komisiito pri Freŝa Vento. ___________________________________________________________________________ 4. BOATADO EN LITOVIO KOMENCE DE JUNIO En la unua junia semajnfino (ven/dim) 2006-06-02/04 okazos en Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio en Litovio jam la 40-a BOATADO. Dum tri tagoj la partoprenantoj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Bonvolu legi la detalajn informojn ĉe la paĝo http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=arang%78oj&no=34 _____________________________________________________________________________ 5. E@I PREPARAS NOVAN DVD-N PRI ESPERANTO La plej aktuala projekto de nia faka sekcio Esperanto@Interreto estas nuntempe la DVD nomita Elektronika Esperantio. Ĝi celas esti la plej ampleksa kaj plej bunta ĝis nun aperinta eldonaĵo pri kaj en Esperanto. Ĝi kolektos en unu loko multegajn informaĵojn: la popularan instrumedion "lernu!", artikolaron de esperantlingva vikipedio, nacilingvajn informojn pri Esperanto, multajn grafikajn, sonajn kaj filmajn materialojn. Tiel ĝi estos kaj utila informfonto por Esperantistoj, kaj praktika ampleksega informilo pri Esperanto por neesperantistoj. Pli pri la enhavo legu ĉe http://vikio.ikso.net/DVD Al ĉiuj Landaj/Fakaj Sekcioj de TEJO (samkiel por Landaj/Fakaj Asocioj de UEA) estas proponata speciala oferto -- antaŭmendi la DVD-n kontraŭ nur po 2 EUR (ĉe mendo de pli ol 100 ekzempleroj, kio estas nombro akceptebla certe ankaŭ por malgrandaj asocioj). Ankaŭ la detalojn pri la mendado vi povas trovi ĉe http://vikio.ikso.net/DVD La projekton ebligas la subteno de ESF, UEA, E@I, svedia Ido-Fonduso por Lingvoesplorado... kaj, kompreneble, precipe viaj antaŭmendoj! _____________________________________________________________________________ La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com