Informa Kanalo Abonu.Com

__________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 180 (20 aprilo 2006)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. ALIĜU AL IJK NUN -- ANKORAŬ KUN RABATO!
2. TEJO HAVAS NOVAN TTT-PAĜARON
3. ALIĜU AL TEJO NUN -- POR ĈIUSPECA ĜUO
4. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO
5. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO
___________________________________________________________________________

1. ALIĜU AL IJK NUN -- ANKORAŬ KUN RABATO!

La plej granda junulara aranĝo de la jaro, Internacia Junulara
Kongreso, okazos ekde dimanĉo 2006-08-06 ĝis 2006-08-13.
En la nunaj tagoj estas speciale atentinde, ke proksimiĝas
la fino de la dua aliĝ-periodo, kiu estas la lasta tago
de aprilo. Restas malpli ol du semajnoj por aliĝi kaj
ricevi rabaton (decidas la dato de la forsendo de antaŭpago).
Se vi ankoraŭ ne decidis partopreni IJK-n, viziti belegan
urbon Sarajevo, kaj senti veran internacian etoson,
legu pli pri IJK kaj aliĝu ĉe
http://www.tejo.org/ijk/
Ankaŭ por jamaj aliĝintoj indas reviziti la paĝaron:
jam troveblas listo de aliĝintoj, vojaĝ-konsiloj,
ligiloj al aranĝoj antaŭ kaj post IJK, kaj tiel plu.

_____________________________________________________________________________

2. TEJO HAVAS NOVAN TTT-PAĜARON

Dum sia kunsido en Roterdamo en la semajnfino 2006-04-07/09
la Estraro de TEJO finaprobis la lanĉiĝon de la nova retpaĝaro
de nia organizo. Jam de kelkaj tagoj vi povas vidi ĝin ĉe
http://www.tejo.org/
Ĝia ĉefarkitekto estas estrarano pri informado Chuck SMITH,
kaj ĝi estas bazita sur la enhav-mastruma sistemo drupal.
La plano estas dum la ontaj semajnoj finpoluri la enhavon
de la konstanta kerno de la paĝaro, kaj en la dua duono
de la monato majo lanĉi ĝian tradukadon en la naciajn
lingvojn (tiucele iam funkciis "jahugrupo" tejo-tradukado).
Poste oni planas vigligi la paĝaron per retaj taglibroj
de la membroj, kaj per forumo. Baldaŭ TEJO oficiale
lanĉos konkursojn pri nova logotipo, nova(j) maskoto(j)
(aldone al la papago Pepo), fotografaĵoj taŭgaj por
la paĝaro, kaj "drupala" aspekt-sĥemo ("haŭto") por la
paĝaro. Ekzaktaj kondiĉoj estas ankoraŭ publikigotaj.
Dume ni bonvenigos (oficejo(ĉe)tejo.org) viajn rimarkojn
kaj anticipajn sinproponoj por tradukado en la naciajn lingvojn.
___________________________________________________________________________

3. ALIĜU AL TEJO NUN -- POR ĈIUSPECA ĜUO

Se vi atenteme legis la kondiĉojn pri aliĝado al IJK,
vi scias, ke avantaĝe estas aliĝi al TEJO, ĉar
ĝi donos al vi rabaton pli grandan ol la membrokotizo.
Kion vi eble ne plene konscias, estas la fakto,
ke plej avantaĝe estas aliĝi al TEJO nun.
Ĝi ne nur helpas al la asocio kaj ŝparas la
sendokostojn, sed vi tiel ankaŭ tuj ekricevas la
revuojn Kontakto kaj TEJO Tutmonde, kiuj helpos
al vi resti en kontakto kun la tutmonda Esperanta
junularo. Vi ricevos paperan Jarlibron senpere post
ĝia aperiĝo; kaj Retan Jarlibron vi povos ekuzi tuj
post la registriĝo de via membrokotizo; ankaŭ la
menciitajn revuojn vi povos legi rete. Ĉe IJK ĝi
esence kontribuos al la glateco de la akceptiĝo
kaj helpos mallongigi la neeviteblan vicstaradon.
Do tial aliĝi. Kaj kiel aliĝi?
Konsilos al vi la nova paĝo
http://www.tejo.org/eo/node/26
Viajn detaligajn demandojn pri aliĝado volonte respondos
la volontulo ĉe la retpoŝtadreso oficejo(ĉe)tejo.org
_____________________________________________________________________________

4. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO

Partopreni ĉe IJK estas ĉiam granda impulso por
ĉiu Esperanto-aktivulo kaj ŝ/lia agado. Ni ĝojas
al vi anonci, ke ankaŭ ĉi-jare la fondaĵo
"Partoprenu IJK-n" povos helpi al aktivemuloj kaj
kunfinanci iliajn vojaĝon, loĝadon kaj partoprenkotizon
por IJK. La kandidatoj por la monsubteno devas esti membroj
de TEJO, aktivajen TEJO aŭ/kaj en siaj landaj organizoj,
pretaj ankaŭ kontribui al la programo de IJK. Legu la
ekzaktajn kondiĉojn ĉe nia retpaĝaro
http://www.tejo.org/eo/node/54
(ili apetos ankaŭ en TEJO Tutmonde) kaj atentu,
ke la kandidatiĝoj devas veni al ni antaŭ (ĵaŭ) 2006-06-01.
La fondaĵo, kompreneble, daŭre akceptas donacojn;
ni petas pagipovajn samideanojn krediti ilin al la
UEA-kondo "fp.ijk"

_____________________________________________________________________________

5. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO

La venonta Malferma Tago okazos sabate 2006-05-13 en la
Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝiaj regulaj partoprenantoj
certe scias, ke al tio neforpenseble apartenas specialaj
rabatoj en la Libroservo, senpagaj kafo aŭ tejo kaj loterio
por ĉiuj vizitantoj, kaj interesega programo. Ĉi-foje ĝia
speciala gasto estos konata ĵurnalisto Stefan MAUL,
kiu, kromalie, prezentos sian libron "El verva vivo
ĵurnalista". Estos prezentata ankaŭ nova filmo pri la
Centra Oficejo aŭtore de Petro BALAĴ. Legu la gazetaran
komunikon de UEA
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz228.html#2
kaj se vi volas veni sed ne scias, kiel atingi la Centran
Oficejon, vidu ankaŭ jenan klarigon:
http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi.html
_____________________________________________________________________________


La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO Aktuale estas:
Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ.

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon