Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 180 (20 aprilo 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. ALIĜU AL IJK NUN -- ANKORAŬ KUN RABATO! 2. TEJO HAVAS NOVAN TTT-PAĜARON 3. ALIĜU AL TEJO NUN -- POR ĈIUSPECA ĜUO 4. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO 5. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO ___________________________________________________________________________ 1. ALIĜU AL IJK NUN -- ANKORAŬ KUN RABATO! La plej granda junulara aranĝo de la jaro, Internacia Junulara Kongreso, okazos ekde dimanĉo 2006-08-06 ĝis 2006-08-13. En la nunaj tagoj estas speciale atentinde, ke proksimiĝas la fino de la dua aliĝ-periodo, kiu estas la lasta tago de aprilo. Restas malpli ol du semajnoj por aliĝi kaj ricevi rabaton (decidas la dato de la forsendo de antaŭpago). Se vi ankoraŭ ne decidis partopreni IJK-n, viziti belegan urbon Sarajevo, kaj senti veran internacian etoson, legu pli pri IJK kaj aliĝu ĉe http://www.tejo.org/ijk/ Ankaŭ por jamaj aliĝintoj indas reviziti la paĝaron: jam troveblas listo de aliĝintoj, vojaĝ-konsiloj, ligiloj al aranĝoj antaŭ kaj post IJK, kaj tiel plu. _____________________________________________________________________________ 2. TEJO HAVAS NOVAN TTT-PAĜARON Dum sia kunsido en Roterdamo en la semajnfino 2006-04-07/09 la Estraro de TEJO finaprobis la lanĉiĝon de la nova retpaĝaro de nia organizo. Jam de kelkaj tagoj vi povas vidi ĝin ĉe http://www.tejo.org/ Ĝia ĉefarkitekto estas estrarano pri informado Chuck SMITH, kaj ĝi estas bazita sur la enhav-mastruma sistemo drupal. La plano estas dum la ontaj semajnoj finpoluri la enhavon de la konstanta kerno de la paĝaro, kaj en la dua duono de la monato majo lanĉi ĝian tradukadon en la naciajn lingvojn (tiucele iam funkciis "jahugrupo" tejo-tradukado). Poste oni planas vigligi la paĝaron per retaj taglibroj de la membroj, kaj per forumo. Baldaŭ TEJO oficiale lanĉos konkursojn pri nova logotipo, nova(j) maskoto(j) (aldone al la papago Pepo), fotografaĵoj taŭgaj por la paĝaro, kaj "drupala" aspekt-sĥemo ("haŭto") por la paĝaro. Ekzaktaj kondiĉoj estas ankoraŭ publikigotaj. Dume ni bonvenigos (oficejo(ĉe)tejo.org) viajn rimarkojn kaj anticipajn sinproponoj por tradukado en la naciajn lingvojn. ___________________________________________________________________________ 3. ALIĜU AL TEJO NUN -- POR ĈIUSPECA ĜUO Se vi atenteme legis la kondiĉojn pri aliĝado al IJK, vi scias, ke avantaĝe estas aliĝi al TEJO, ĉar ĝi donos al vi rabaton pli grandan ol la membrokotizo. Kion vi eble ne plene konscias, estas la fakto, ke plej avantaĝe estas aliĝi al TEJO nun. Ĝi ne nur helpas al la asocio kaj ŝparas la sendokostojn, sed vi tiel ankaŭ tuj ekricevas la revuojn Kontakto kaj TEJO Tutmonde, kiuj helpos al vi resti en kontakto kun la tutmonda Esperanta junularo. Vi ricevos paperan Jarlibron senpere post ĝia aperiĝo; kaj Retan Jarlibron vi povos ekuzi tuj post la registriĝo de via membrokotizo; ankaŭ la menciitajn revuojn vi povos legi rete. Ĉe IJK ĝi esence kontribuos al la glateco de la akceptiĝo kaj helpos mallongigi la neeviteblan vicstaradon. Do tial aliĝi. Kaj kiel aliĝi? Konsilos al vi la nova paĝo http://www.tejo.org/eo/node/26 Viajn detaligajn demandojn pri aliĝado volonte respondos la volontulo ĉe la retpoŝtadreso oficejo(ĉe)tejo.org _____________________________________________________________________________ 4. PARTOPRENU IJK-N EĈ KUN HELPO DE TEJO Partopreni ĉe IJK estas ĉiam granda impulso por ĉiu Esperanto-aktivulo kaj ŝ/lia agado. Ni ĝojas al vi anonci, ke ankaŭ ĉi-jare la fondaĵo "Partoprenu IJK-n" povos helpi al aktivemuloj kaj kunfinanci iliajn vojaĝon, loĝadon kaj partoprenkotizon por IJK. La kandidatoj por la monsubteno devas esti membroj de TEJO, aktivajen TEJO aŭ/kaj en siaj landaj organizoj, pretaj ankaŭ kontribui al la programo de IJK. Legu la ekzaktajn kondiĉojn ĉe nia retpaĝaro http://www.tejo.org/eo/node/54 (ili apetos ankaŭ en TEJO Tutmonde) kaj atentu, ke la kandidatiĝoj devas veni al ni antaŭ (ĵaŭ) 2006-06-01. La fondaĵo, kompreneble, daŭre akceptas donacojn; ni petas pagipovajn samideanojn krediti ilin al la UEA-kondo "fp.ijk" _____________________________________________________________________________ 5. MALFERMA TAGO EN LA CENTRA OFICEJO La venonta Malferma Tago okazos sabate 2006-05-13 en la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝiaj regulaj partoprenantoj certe scias, ke al tio neforpenseble apartenas specialaj rabatoj en la Libroservo, senpagaj kafo aŭ tejo kaj loterio por ĉiuj vizitantoj, kaj interesega programo. Ĉi-foje ĝia speciala gasto estos konata ĵurnalisto Stefan MAUL, kiu, kromalie, prezentos sian libron "El verva vivo ĵurnalista". Estos prezentata ankaŭ nova filmo pri la Centra Oficejo aŭtore de Petro BALAĴ. Legu la gazetaran komunikon de UEA http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz228.html#2 kaj se vi volas veni sed ne scias, kiel atingi la Centran Oficejon, vidu ankaŭ jenan klarigon: http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi.html _____________________________________________________________________________ La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com