Informa Kanalo Abonu.Com

__________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 179 (05 aprilo 2006)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. NOMUMENDAS TEJO-KOMITATANOJ A KAJ B
2. TEJO SERĈAS VOLONTULON
3. UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO VOKAS ANKAŬ JUNULOJN
4. RETA JARLIBRO VIDEBLIGAS KONTAKTON KAJ TEJO-N TUTMONDE
5. VELURA SEZONO -- FESTIVALO DE E-KANTO
___________________________________________________________________________

1. NOMUMENDAS TEJO-KOMITATANOJ A KAJ B

La Komitato estas la supera organo de TEJO. Inter ĝiaj taskoj
apartenas elekti la Estraron kaj decidi pri ĝia agado, aprobi
la buĝeton, kaj aliaj gravaj decidoj. Grandan parton de la
Komitato konsistigas tn. Komitatanoj A, kiujn nomumas unuopaj
Landaj Sekcioj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO. Kaj ĝuste nun
venas la tempo por nomumi novajn komitatanojn! Sekcioj de TEJO
nepre ne maltrafu tiun ĉi okazon kaj nomumu siajn reprezentantojn;
aktivaj individuaj membroj de TEJO kandidatiĝu! Detalaj informoj
pri tio, kiel fari, troviĝas en la paĝo
http://co.uea.org/~tejo/komitatanoj_a.html
Tiuj ĉi komitatanoj ja reprezentas la tutan sekcion, do
ankaŭ Aligitajn kaj Asociajn membrojn de TEJO.
Alian parton de la komitato konsistigas Komitatanoj B,
kiujn elektas rekte individuaj membroj de TEJO; informojn
kiel kandidatiĝi legu ĉe
http://co.uea.org/~tejo/komitatanoj_b.html
_____________________________________________________________________________

2. TEJO SERĈAS VOLONTULON

Esti volontulo de TEJO en la Centra Oficejo estas
unika sperto. La volontulo plentempe deĵoras en
la Centra Oficejo, zorgas pri glata komunikado
inter la unuopaj partoj de la organizo kaj iam ankaŭ
reprezentas ĝin. Por ke plej eble multaj akiru tiun ĉi
sperton, politiko de TEJO estas, ke aktivuloj sur tiu
ĉi posteno alterniĝu post proksimume unu jaro.
Ĵus venis tempo kandidatiĝi por nova volontulo!
Detalajn kondiĉojn oni aperigis en TEJO Tutmonde
kaj nun vi povas legi ilin ĉe:
http://co.uea.org/~tejo/volontulo.html
(Atentigo: la nunaj leĝoj en Nederlando ne ebligas
al TEJO akiri por la volontulo restadpermeson. Tial
la kandidatoj devas mem havi rajton laŭleĝe restadi
dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando.)
___________________________________________________________________________

3. UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO VOKAS ANKAŬ JUNULOJN

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazos 2006-07-29/2006-08-05
en Florenco (Italio), kaj certe venos al ĝi ankaŭ multaj
junuloj. La Junularan Programon prizorgas ital-slovak-hungara
internacia teamo; el la kongresa urbo facile atingeblos maro;
krom la Junulara Programo, kies ero estos ankaŭ koncerto de la
muzikbando Dolchamar, eblos ĝui nekredeble riĉan programon
de la UK, kaj nokte la noktan vivon de Florenco. Ne hezitu,
simple venu! estas la mesaĝo de la LKK, kies pli detalajn
informojn vi povas legi ĉe
http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/til_ar/tejo/
kaj informojn pri aliĝo al la UK vi trovos ĉe
http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html
Laste ni ankaŭ aŭdis (nekonfirmitajn) novaĵojn,
ke malmultekosta amasloĝejo jes troviĝis kaj estos.
_____________________________________________________________________________

4. RETA JARLIBRO VIDEBLIGAS KONTAKTON KAJ TEJO-N TUTMONDE

Se vi estas individua membro de UEA/TEJO, mi ne devas al
vi longe skribi pri la avantaĝoj; nekaze sciigos vin
http://www.tejo.org/membreco/
Se UEA konas vian retpoŝtadreson, vi povas registriĝi
kiel uzanto de la Reta Jarlibro:
http://reto.uea.org/
Uzantoj de la Reta Jarlibro, krom aliro al ĉiutage
aktualigataj datumoj, ekde nun ĝuas ankaŭ jenan
avantaĝon: ili ne plu devas atendegi, ĝis la revuoj
Kontakto kaj TEJO Tutmonde aperos en iliaj paperpoŝtkestoj:
per Reta Jarlibro (la parto Teko) eblas ilin nun atingi
elektronikforme (en la formato pdf) tuj post ilia apero!
_____________________________________________________________________________

5. VELURA SEZONO -- FESTIVALO DE E-KANTO

Dum du semajnoj (lun/dim) 2006-06-12/25 en Jalto (Ukrainio)
okazados la 12-a Internacia Festivalo de E-kanto:
Velura Sezono. Poste, la 26--30 de junio, okazos turista
marŝo al la pitoreska marbordo de orienta Krimeo.
Jalta estas ĉefa urbo de Suda Bordo de Krimeo ĉe
Nigra Maro. En la programo de la festivalo atendas vin
koncertoj, E-kursoj, ekskursoj, turistaj marŝoj, nokta
barda kafejo, kaj multaj aliaj. Vidu detalajn informojn ĉe
http://www.jaltaespero.narod.ru/doc/velura.htm
_____________________________________________________________________________


La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO Aktuale estas:
Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ.

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon