Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 179 (05 aprilo 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. NOMUMENDAS TEJO-KOMITATANOJ A KAJ B 2. TEJO SERĈAS VOLONTULON 3. UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO VOKAS ANKAŬ JUNULOJN 4. RETA JARLIBRO VIDEBLIGAS KONTAKTON KAJ TEJO-N TUTMONDE 5. VELURA SEZONO -- FESTIVALO DE E-KANTO ___________________________________________________________________________ 1. NOMUMENDAS TEJO-KOMITATANOJ A KAJ B La Komitato estas la supera organo de TEJO. Inter ĝiaj taskoj apartenas elekti la Estraron kaj decidi pri ĝia agado, aprobi la buĝeton, kaj aliaj gravaj decidoj. Grandan parton de la Komitato konsistigas tn. Komitatanoj A, kiujn nomumas unuopaj Landaj Sekcioj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO. Kaj ĝuste nun venas la tempo por nomumi novajn komitatanojn! Sekcioj de TEJO nepre ne maltrafu tiun ĉi okazon kaj nomumu siajn reprezentantojn; aktivaj individuaj membroj de TEJO kandidatiĝu! Detalaj informoj pri tio, kiel fari, troviĝas en la paĝo http://co.uea.org/~tejo/komitatanoj_a.html Tiuj ĉi komitatanoj ja reprezentas la tutan sekcion, do ankaŭ Aligitajn kaj Asociajn membrojn de TEJO. Alian parton de la komitato konsistigas Komitatanoj B, kiujn elektas rekte individuaj membroj de TEJO; informojn kiel kandidatiĝi legu ĉe http://co.uea.org/~tejo/komitatanoj_b.html _____________________________________________________________________________ 2. TEJO SERĈAS VOLONTULON Esti volontulo de TEJO en la Centra Oficejo estas unika sperto. La volontulo plentempe deĵoras en la Centra Oficejo, zorgas pri glata komunikado inter la unuopaj partoj de la organizo kaj iam ankaŭ reprezentas ĝin. Por ke plej eble multaj akiru tiun ĉi sperton, politiko de TEJO estas, ke aktivuloj sur tiu ĉi posteno alterniĝu post proksimume unu jaro. Ĵus venis tempo kandidatiĝi por nova volontulo! Detalajn kondiĉojn oni aperigis en TEJO Tutmonde kaj nun vi povas legi ilin ĉe: http://co.uea.org/~tejo/volontulo.html (Atentigo: la nunaj leĝoj en Nederlando ne ebligas al TEJO akiri por la volontulo restadpermeson. Tial la kandidatoj devas mem havi rajton laŭleĝe restadi dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando.) ___________________________________________________________________________ 3. UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO VOKAS ANKAŬ JUNULOJN La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazos 2006-07-29/2006-08-05 en Florenco (Italio), kaj certe venos al ĝi ankaŭ multaj junuloj. La Junularan Programon prizorgas ital-slovak-hungara internacia teamo; el la kongresa urbo facile atingeblos maro; krom la Junulara Programo, kies ero estos ankaŭ koncerto de la muzikbando Dolchamar, eblos ĝui nekredeble riĉan programon de la UK, kaj nokte la noktan vivon de Florenco. Ne hezitu, simple venu! estas la mesaĝo de la LKK, kies pli detalajn informojn vi povas legi ĉe http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/til_ar/tejo/ kaj informojn pri aliĝo al la UK vi trovos ĉe http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html Laste ni ankaŭ aŭdis (nekonfirmitajn) novaĵojn, ke malmultekosta amasloĝejo jes troviĝis kaj estos. _____________________________________________________________________________ 4. RETA JARLIBRO VIDEBLIGAS KONTAKTON KAJ TEJO-N TUTMONDE Se vi estas individua membro de UEA/TEJO, mi ne devas al vi longe skribi pri la avantaĝoj; nekaze sciigos vin http://www.tejo.org/membreco/ Se UEA konas vian retpoŝtadreson, vi povas registriĝi kiel uzanto de la Reta Jarlibro: http://reto.uea.org/ Uzantoj de la Reta Jarlibro, krom aliro al ĉiutage aktualigataj datumoj, ekde nun ĝuas ankaŭ jenan avantaĝon: ili ne plu devas atendegi, ĝis la revuoj Kontakto kaj TEJO Tutmonde aperos en iliaj paperpoŝtkestoj: per Reta Jarlibro (la parto Teko) eblas ilin nun atingi elektronikforme (en la formato pdf) tuj post ilia apero! _____________________________________________________________________________ 5. VELURA SEZONO -- FESTIVALO DE E-KANTO Dum du semajnoj (lun/dim) 2006-06-12/25 en Jalto (Ukrainio) okazados la 12-a Internacia Festivalo de E-kanto: Velura Sezono. Poste, la 26--30 de junio, okazos turista marŝo al la pitoreska marbordo de orienta Krimeo. Jalta estas ĉefa urbo de Suda Bordo de Krimeo ĉe Nigra Maro. En la programo de la festivalo atendas vin koncertoj, E-kursoj, ekskursoj, turistaj marŝoj, nokta barda kafejo, kaj multaj aliaj. Vidu detalajn informojn ĉe http://www.jaltaespero.narod.ru/doc/velura.htm _____________________________________________________________________________ La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com