Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 178 (18 marto 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO VOKAS ANKAŬ JUNULOJN 2. ANTAŬ LA UK ESTOS EN ITALIO KONFERENCO DE INSTRUISTOJ 3. UZU SERVOJN DE VIA ASOCIO -- KAJ IĜU PARTO DE DELEGITA RETO 4. TEJO ĈE LA MONDA SOCIA FORUMO (MSF) EN BAMAKO 5. FESTO -- JUNULARA RENKONTIĜO FINE DE AŬGUSTO EN FRANCIO 6. EŬROPA ESPERANTO-UNIO LEGIGAS SIAJN NOVAĴOJN ___________________________________________________________________________ 1. UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO VOKAS ANKAŬ JUNULOJN La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazos 2006-07-29/2006-08-05 (ekde sabato ĝis sabato) en Florenco, Italio. Krom tio, ke ĝi estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj en la mondo, ĝi, kiel iĝas laŭdinda tradicio, ne forgesas ankaŭ pri junuloj. Ĝia Junulara Programo estas prizorgata de aparta respondeculo en la Loka Kongresa Komitato, kaj certe, kiel pasintjare, vin surprizos kun multegaj interesaj programeroj. Jam disponeblas la Dua Bulteno, kiu enhavas ĉiujn informojn pri loĝado (kvankam pri amasloĝejo, plej alloga loĝebleco por junuloj, ankoraŭ nenio direblas certe) kaj ekskursoj: ĝi legeblas rete http://www.uea.org/kongresoj/2006/dua_bulteno.html kaj al la aliĝintoj (post la registriĝo de ilia kotizo) ĝi tuj sendiĝas ankaŭ paperforme. Ĉiujn endajn informojn, ankaŭ pri aliĝado, vi ekscios ĉe http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html Aparte notu, ke la dua aliĝperiodo finiĝas jam (ven) 2006-03-31, pri kio povas fajfi nur junuloj naskiĝintaj en la jaro 1986 aŭ poste, ĉar tiuj aliĝas senpage. _____________________________________________________________________________ 2. ANTAŬ LA UK ESTOS EN ITALIO KONFERENCO DE INSTRUISTOJ Ĉar instruado estas kerna parto de Esperanta aktivado, estas tre ĝojige konstati lastatempan tendencon de junuloj pliedukiĝi sur la kampo de Esperanta didaktiko, por povi instrui Esperanton pli efike kaj pli profesie. Tiurilare proponiĝas nun bonega okazo: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazigos sian 39-an konferencon je 2006-07-25/29 (mar/sab) en Parma, Italio, ne malproksime de la ĵus okazonta UK. Ankaŭ la kongresa temo ĉi tie estas simila: Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj. Legu pli da informoj pri tio sur la oficiala paĝo http://www.ilei.info/agado/konferenco_2006.php ___________________________________________________________________________ 3. UZU SERVOJN DE VIA ASOCIO -- KAJ IĜU PARTO DE DELEGITA RETO La unua devo de niaj membroj estas uzi la servojn de la Asocio, tial la Jarlibro ĉiam, precipe dum vojaĝoj, troviĝu en via poŝo. Tio skribiĝas en la historie unua Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio -- el la jaro 1908. Same bone mi povas ripeti la frazon nun, sed ne sen aldoni, ke nun la Jarlibro alireblas interrete: ĉe http://reto.uea.org/ Se tiu ĉi ne estas la unua jaro de via membreco en UEA/TEJO, kaj se vi volas peradi kontakton kun vialoka junulara movado, iĝu Junulardelegito. Se vi volas respondadi informpetojn pri via fako, tiukaze Fakdelegito. Se informojn pri la E-movado kaj ĝenerale pri via urbo, regiono aŭ lando, iĝu Delegito. Ankaŭ la koncernan formularon por delegitiĝi vi trovos tie. _____________________________________________________________________________ 4. TEJO ĈE LA MONDA SOCIA FORUMO (MSF) EN BAMAKO Je 2006-01-23/26 delegacio de UEA inkluzive la TEJO-estrarano pri landa kaj afrika agado, Fran§ois HOUNSOUNOU, kaptis unikan okazaĵon por prezentadi Esperanton. Ĉi-delegacio konsistis el kvin afrikaj esperantistoj en diversaj landoj. Ili starigis budon, kiu dum la kvin tagoj iĝis multe vizitata, interalie de multaj junuloj. La TEJO-estrarano ege ĝojis konatiĝi kun s-ino Zeinabou Gueye, la reprezentanto de UNESCO en Dakar, Senegalio, kiu montris grandan komprenemon por la Esperanta afero. Denove la MSF fariĝis unika kaj grava evento por diskonigi Esperanton. Oni esperas, ke okaze de la venontaj forumoj en Afriko, la pacaj batalantoj de nia movado plukonsideros ĝin valora oportuno por atentigo pri Esperanto kaj ties celo. _____________________________________________________________________________ 5. FESTO -- JUNULARA RENKONTIĜO FINE DE AŬGUSTO EN FRANCIO Ĉi-jare la tradicia aranĝo de JEFO, granda junulara Esperanta festivalo FESTO, okazos fine de aŭgusto (dim/dim) 2006-08-20/27, en la Esperanta kastelo Grezijono, 200 km sudokcidente de Parizo. Ĉi-foje ĉe la organizado de la festivalo nia Francia landa sekcio kunlaboras kun nia faka sekcio EUROKKA, por krei bonegan muzikan programon. Partoprenos famaj muzikgrupoj, estos teatraĵoj, filmoj, prelegoj, kaj ankaŭ renkontiĝo de la tradukista asocio Libereco por lingvoj. Nepre legu pli detalajn informojn pri FESTO ĉe http//festo.esperanto-jeunes.org/ _____________________________________________________________________________ 6. EŬROPA ESPERANTO-UNIO LEGIGAS SIAJN NOVAĴOJN Se vi interesiĝas pri E-aktivumado sur la nivelo de Eŭropa Unio, nepre legu la novan Eŭropan Bultenon sur la adreso http://www.lingvo.org/bulteno/ (ja rulu ĝis la malsupro de la paĝo por atingi la plej novan!). Lastatempe ekekzistis ankaŭ retejo, kiu informas pri la onta kongreso de tiu ĉi asocio en aŭgusto 2007 en Maribor (Slovenio): http://www.esperanto-maribor.si/ _____________________________________________________________________________ TEJO AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=e@mail Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=e@mail http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com