Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ __________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 177 (27 februaro 2006) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. SKRIBU POR KONTAKTO PRI LINGVOJ 2. ALIĜU AL TEJO POR RICEVADI KONTAKTON 3. PASKE EN ITALIO FESTIVALU PRI LINGVO DE PACO 4. IJK -- GRANDA JUNULARA RENKONTIĜO EN SARAJEVO 5. DISKUTU -- ĈU LINGVAJ BAROJ KAŬZAS KONFLIKTOJN? 6. ESPERANTAĴO DUM KONCERTOJ DE DEPECHE MODE ___________________________________________________________________________ 1. SKRIBU POR KONTAKTO PRI LINGVOJ La temo de la tria numero de Kontakto 2006 estas LINGVOJ -- ĉiam interesa, ĉiam nova kaj ĉiam ŝatata de esperantistoj! Kontribuu ankaŭ vi! Estas bezonataj kaj pli ol bonvenaj ĉiuj kaj ĉiaspecaj artikoloj rilataj la ĝeneralan temon LINGVOJ (tamen, kiel ĉiam, estas bonvenaj ĈIUJ artikoloj, ĉu temaj aŭ ne). La limdato por kontribui estas la unua de aprilo. Kontaktu la redakcion pri ajnaj demandoj/proponoj: retpoŝte (kontakto(ĉe)tejo.org), aŭ paperpoŝte: Kontakto, 16800 Phillips Rd., Alpharetta GA 30004, Usono. _____________________________________________________________________________ 2. ALIĜU AL TEJO POR RICEVADI KONTAKTON En la antaŭa anonco menciitan, sendube interesegan numeron de Kontakto vi tamen ne ricevos, se vi ne re-membriĝos ĝustatempe al TEJO (eventuale se vi ne estas juna dumviva membro, dumviva patrono aŭ honora membro, kompreneble). Membriĝi al UEA/TEJO eĉ pli endas kaze, ke vi intencas ĉi jare viziti UK-n aŭ IJK-n: la rabato por la kongreskotizo tion pli ol pravigas. Membriĝi ja ĝustatempe eĉ pli bonas: ĝi plifaciligas la vivon kaj por vi, kaj por via asocio! Legu kaj sekvu ĉe http://www.tejo.org/membreco/ Se vi jam estas preter la TEJO-aĝo, vi ege helpos al TEJO, se vi fariĝos Patrono de TEJO: vi ricevados la samajn gazetojn kiel membroj, de temp'al tempo solenan leteron de la Estraro, kaj ĉe la UK inviton al Patrona Akcepto. Legu ĉe http://www.tejo.org/membreco/patrono.jsp ___________________________________________________________________________ 3. PASKE EN ITALIO FESTIVALU PRI LINGVO DE PACO La 30-a Internacia Junulara Festivalo (IJF) okazos je ĵaŭ/mar 2006-04-13/18 en Torricella, ĉe la lago Trasimeno en Umbrio, Italio. Oni diskutos, ĉu Esperanto povas esti lingvo de paco. La Festivalo, jam tradicia aranĝo de IEJ, estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĝoj. Oni spiras la specialan Esperantan bonetoson, miksaĵon de amikemo, ĝuado kaj respekto al malsameco. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj; kaj plenkotizantoj kaj memzorgantoj. Dumtage diversaj kursoj (dancado, memdefendo), vespere koncertoj kaj teatraĵoj, nokte promenado, trinkejo, gufujo kaj dancejo kiel neforpenseblaj apartenaĵoj de Esperanta festivalo. Vi povas legi detalojn kaj aliĝi ĉe http://iej.esperanto.it/ijf/2006 aŭ peti informojn retpoŝte al ijf.admin(ĉe)esperanto.it _____________________________________________________________________________ 4. IJK -- GRANDA JUNULARA RENKONTIĜO EN SARAJEVO Sarajevo -- la urbo, kiu ligas Orienton kaj Okcidenton, denove post 33 jaroj gastigos la plej grandan Esperantan junularan renkontiĝoj -- Internacian Junularan Kongreson. La urbo estas ĉefurbo kaj geografia centro de Bosnio kaj Hercegovino, ĉirkaŭata de montoj kaj naturo de unika beleco. La religia bildo de Sarajevo estas unika en Eŭropo, ĝi estas centro de kvar diversaj religioj. Ĉio ĉi igas ĝin ideala loko por IJK, kiu okazos ĉi tie ekde dimanĉo ĝis dimanĉo 2006-08-06/13, tio estas en la semajno senpere post la Universala Kongreso. Informiĝu detale kaj nepre aliĝu ĉe http://www.tejo.org/ijk/ _____________________________________________________________________________ 5. DISKUTU -- ĈU LINGVAJ BAROJ KAŬZAS KONFLIKTOJN? Lingva prismo http://www.lingvo.info/ -- tiu ĉi projekto konstante prezentas al la ĝenerala publiko lingvan diversecon kiel unu en la plej grandaj trezoroj de la homa kulturo. La paĝaro ne nur sciigas al la legantoj interesajn faktojn pri la lingvoj, sed ankaŭ diskutigas pri diversaj temoj. La aktuala temo de tiu ĉi monato estas: ĉu lingvaj baroj povas kaŭzi politikajn konfliktojn? En la diskuto jam aperis demando de Valenciano, ĉu la valencia estas lingvo aŭ ĉu dialekto, kaj ankaŭ interesa vidpunkto pri lingva politiko en iama Jugoslavio. Legu kaj diskutiĝu: http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo _____________________________________________________________________________ 6. ESPERANTAĴO DUM KONCERTOJ DE DEPECHE MODE Aktivuloj de nia Faka Asocio EUROKKA raportas, ke dum la nuna turneo de la britia bando Depeche Mode legeblas sur la ekrano la esperantlingva vorto "hejmo", kiu aperas dum ili ludas la kanton kun la samsignifa nomo "Home". Pri la turneo eblas informiĝi ĉe http://www.depechemode.com/ tamen neniun konfirmon pri la menciita vorto ni tie trovis, verŝajne ĉiu devas iri konvinkiĝi mem. _____________________________________________________________________________ TEJO AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO Aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com