| Informa Kanalo Abonu.Com |
__________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 175 (22 novembro 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. MALFERMA TAGO EN LA CO ĈI-SABATE 2. DISKUTU ĈE LINGVA PRISMO -- ENMIGRINTOJ KAJ LOKA LINGVO 3. KONTRIBUU AL KONTAKTO -- PRI MITOJ 4. RENKONTIĜO PRI KELTAJ LINGVOJ VENONTJARE GERMANIE 5. ALIĜU AL TEJO -- PLEJ SIMPLE NUN! ___________________________________________________________________________ 1. MALFERMA TAGO EN LA CO ĈI-SABATE Sabaton 2006-11-26 estos en la Centra Oficejo, kiel jam por la lasta novembra sabato tradicias, Malferma Tago. La 50-an datrevenon de transloĝiĝo de la Centra Oficejo al Roterdamo oni omaĝos per historia prelego de Ziko SIKOSEK, kiu intervjuos ankaŭ iamajn oficistojn John RAPLEY kaj Victor SADLER. La partoprenantoj povos ankaŭ ĝui la ludan antaŭ-, dum- kaj post-tagmezon, kiun organizos Nederlanda Esperanto-Junularo. Al la malferma tago neforpenseble apartenas senpagaj loterio, kafo kaj tejo. Vi povas legi la koncernan Gazetaran Komunikon de UEA ĉe http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz216.html#3 kaj se vi ne scias, kiel la CO-n atingi, bonvolu legi ĉe http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi.html _____________________________________________________________________________ 2. DISKUTU ĈE LINGVA PRISMO --- ENMIGRINTOJ KAJ LOKA LINGVO Unu el la plej grandaj problemoj kiujn enmigrintoj alfrontas, estas lerni la lokan lingvon. Ofte ili vivas en sialingvaj komunumoj, do povas aperi nenecese aŭ eĉ neeble lerni la oficialan lingvon de la lando en kiun ili enmigris. Ĉu ŝtataj institucioj devas kuraĝigi enmigrintojn lerni la lokan lingvon, ekzemple per lingvokursoj? Ĉu traduki indikilojn kaj publikajn dokumentojn en la lingvon de la minoritato? Ĉu simila problemo ekzistas en via lando? Ekdiskutu ĉe http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo ___________________________________________________________________________ 3. KONTRIBUU AL KONTAKTO -- PRI MITOJ La revuo "Kontakto" daŭre serĉas kontribuojn! Ĝis la redaktofino de la sekvonta numero (2006:1) ankoraŭ restas komforte sufiĉe da tempo, sed kial ne rememorigi pri ĝia temo: KIE MITOJ KAJ REALECO INTERPLEKTIĜAS. Ĉu en via lando loĝis homo, kiu (aŭ kies prototipo) eniris kaj historion kaj estas heroo de pluraj fabeloj kaj popolrakontoj? Rakontu pri li/ŝi al la mondo! Aŭ vi povas pensi pri la temo de la postsekva numero (2006:2), kiu estas LINGVOJ. Viaj kontribuoj estas ĉiam bonvenataj kaj ege bezonataj! Kontaktu la redakcion pri ajnaj demandoj/proponoj: kontakto(ĉe)tejo.org Aŭ poŝte: Kontakto, 16800 Phillips Rd., Alpharetta, GA 30004 Usono. _____________________________________________________________________________ 4. RENKONTIĜO PRI KELTAJ LINGVOJ VENONTJARE GERMANIE Inter (ĵaŭ) 2006-08-03 kaj (ĵaŭ) 2006-08-10 en la urbo Kronach en norda Bavario, Germanio, oni festos la 200-an naskiĝdatrevenon de Johann Kaspar ZEUSS, kiu aŭtoris la bazan verkon de keltistiko, Grammatica Celtica (1855). La aranĝo ne estos pure esperantista, tamen la loka E-grupo kunlaboras ĉe ĝi kaj kore invitas ĉiujn interesiĝantojn pri la keltaj lingvoj (irlanda, kimra, bretona, skotgaela, ...). La aranĝo estos ankaŭ subvenciata per EU-rimedoj. Promesiĝas bona internacia partopreno el Irlando, Francio, Hungario kaj Turkio. Interesiĝantoj bonvolu peti pli detalajn informojn ĉe la adreso ae.groetzner(ĉe)t-online.de (Armin Groetzner, prezidanto de Bavara Esperanto-Ligo) _____________________________________________________________________________ 5. ALIĜU AL TEJO -- PLEJ SIMPLE NUN! Kiam oni membras en multaj asocioj, oni facile perdas trarigardon. Se vi ne ĝustatempe renovigos sian membrecon aŭ abonon, iuj asocioj sendas al vi ankoraŭ unu numeron en la venonta jaro, kelkaj sendas du, kelkaj sendas kaj re-admonas al vi ĝis aŭtuno, kelkaj sendos al vi tute nenion. Al kiu el ili apartenas TEJO? Mi ne diros al vi, anstataŭe mi regalos vin per la konsilo, ke renovigi vian membrecon aŭ TEJO-Patronecon aŭ abonon antaŭ la fino de la jaro plej bone sekurigos glatan kaj daŭran ricevadon de viaj revuoj, kaj ŝparos al vi la zorgojn en la venonta jaro, dum kiu vi ĉiukaze ial ekvolos membri aŭ patroni en TEJO! La paperaj aliĝiloj por la jaro 2006 estas jam pretaj, kaj ni povas ilin sendi laŭpete al via loka klubo. Eĉ pli bone estas aliĝi rete http://www.uea.org/alighoj/ Ĉu vi ne membris nek abonis por la jaro 2005? Vi povas ankoraŭ aliĝi, ricevonte ĉiujn numerojn kiuj ĉi-jare aperis kaj aperos! _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |