Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                      N-ro 174 (26 oktobro 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. SKRIBU POR KONTAKTO PRI FESTOJ!
2. ESPERANTO-MUZEO EN VIENO TRANSLOĜIĜAS
3. INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA EN GERMANIO
4. ALIĜU AL TEJO!
___________________________________________________________________________

1. SKRIBU POR KONTAKTO PRI FESTOJ!

La revuo "Kontakto" serĉas kontribuojn! La ĉefa temo de la nun
preparata  numero (2005:6) estas FESTOJ. Rakontu al la esperantistoj
ĉie en la mondo pri via plej ŝatata, plej interesa aŭ nekutima
festo en VIA lando!
La ĉefa temo de la postsekva numero (2006:1) estas KIE MITOJ KAJ
REALECO INTERPLEKTIĜAS. Ĉu en via lando loĝis homo, kiu
(aŭ kies prototipo) eniris kaj historion kaj estas heroo de pluraj
fabeloj kaj popolrakontoj? Rakontu pri li/ŝi al la mondo!
Kontaktu la redakcion pri ajnaj demandoj/proponoj:
kontakto(ĉe)tejo.org
Aŭ poŝte: Kontakto, 16800 Phillips Rd., Alpharetta, GA 30004 Usono.
_____________________________________________________________________________

2. ESPERANTO-MUZEO EN VIENO TRANSLOĜIĜAS

Esperanto-muzeo kaj Kolekto por planlingvoj, kiu estas
integra parto de Aŭstria Nacia Biblioteko, en tiuj ĉi
tagoj transloĝiĝas: ĝi ricevos pli taŭgan kaj pli
facile alireblan lokon. Ne plu vi trovos ĝin en Michaelerkuppel.
Ĝi baldaŭ estos vizitebla je la nova adreso:
Kolekto por planlingvoj kaj Esperanto-muzeo,
Palais Mollard, Herengasse 9, AT-1010 Vieno.
Tamen viajn poŝtajn sendaĵojn direktu al la centra
poŝta adreso de Aŭstria Nacia Biblioteko:
Kolekto por planlingvoj kaj Esperanto-muzeo, Josefsplatz 1,
AT-1015 Wien, Aŭstrio.
Bonvolu viziti ĝian retpaĝon, kie vi estas bonvena
precipe uzi la libro-katalogon Trovanto:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm
___________________________________________________________________________

3. INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA EN GERMANIO

Ni scias, ke la Internaciaj Ekzamenoj okazadas precipe
ĉe Universala Kongreso, kiu venontjare okazos en
Florenco (IT).
http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html
Tamen eblos ekzameniĝi ankaŭ ĉi-jare,
enkadre de la 59-a Kultura Semajnfino, okazonta
(ven/dim) 2005-12-16/18 en Homburg (Sarlando, Germanio).
Detaloj pri la Ekzamenoj ĝenerale troveblas ĉe
http://www.edukado.net
Pri la sesio en Homburg kaj pri la aranĝo Vi trovos pliajn informojn
ĉe http://www.esperanto-info.net/
(klaku al "internaciaj ekzamenoj" kaj/aŭ "kultura semajnfino").
Ne plu aktualas la informoj pri retejo kaj kontaktpersono troveblaj
en la kalendaro aperinta en la revuo Esperanto, numero 7/8 2005.

_____________________________________________________________________________

4. ALIĜU AL TEJO!

Utila -- Efika -- Aktiva, tiuj tri vortoj legeblas sur la aliĝilo
al Universala Esperanto-Asocio. Jes, ĝi jam re-aperis en nova koloro
por la venonta jaro. La aliĝilo, kiu devus ne manki en teko de
ĉiu E-aktivulo, havas ankaŭ retan version:
http://www.uea.org/alighoj/alighilo.html
Per frua aliĝo vi helpas al kontinueco de la laboro en Centra Oficejo,
kaj ankaŭ al neinterrompata ricevado den viaj periodaĵoj.
Se vi ne aĝas pli ol 30 jarojn (novaj membroj ne forgesu indiki
naskiĝdaton, por sciigi nin pri tio), vi (en la kategorioj MJ aŭ MA)
aŭtomate membras en la junulara sekcio TEJO, kiu agas "june
kaj kune, konscie kaj prete/jen seminarie kaj jen interrete".
Vi ricevados ĝiajn periodaĵojn: TEJO-n Tutmonde, en kiu vi ekscios
pli pri nia agado, kaj Kontakton, buntenhavan soci-kulturan revuon.
Ankaŭ ja pripensu skribi artikolon por tiu venonta pri FESTOJ
(vidu la anoncon n-ro 1)!
_____________________________________________________________________________


TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
 Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ.

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/                                mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon