Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 174 (26 oktobro 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. SKRIBU POR KONTAKTO PRI FESTOJ! 2. ESPERANTO-MUZEO EN VIENO TRANSLOĜIĜAS 3. INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA EN GERMANIO 4. ALIĜU AL TEJO! ___________________________________________________________________________ 1. SKRIBU POR KONTAKTO PRI FESTOJ! La revuo "Kontakto" serĉas kontribuojn! La ĉefa temo de la nun preparata numero (2005:6) estas FESTOJ. Rakontu al la esperantistoj ĉie en la mondo pri via plej ŝatata, plej interesa aŭ nekutima festo en VIA lando! La ĉefa temo de la postsekva numero (2006:1) estas KIE MITOJ KAJ REALECO INTERPLEKTIĜAS. Ĉu en via lando loĝis homo, kiu (aŭ kies prototipo) eniris kaj historion kaj estas heroo de pluraj fabeloj kaj popolrakontoj? Rakontu pri li/ŝi al la mondo! Kontaktu la redakcion pri ajnaj demandoj/proponoj: kontakto(ĉe)tejo.org Aŭ poŝte: Kontakto, 16800 Phillips Rd., Alpharetta, GA 30004 Usono. _____________________________________________________________________________ 2. ESPERANTO-MUZEO EN VIENO TRANSLOĜIĜAS Esperanto-muzeo kaj Kolekto por planlingvoj, kiu estas integra parto de Aŭstria Nacia Biblioteko, en tiuj ĉi tagoj transloĝiĝas: ĝi ricevos pli taŭgan kaj pli facile alireblan lokon. Ne plu vi trovos ĝin en Michaelerkuppel. Ĝi baldaŭ estos vizitebla je la nova adreso: Kolekto por planlingvoj kaj Esperanto-muzeo, Palais Mollard, Herengasse 9, AT-1010 Vieno. Tamen viajn poŝtajn sendaĵojn direktu al la centra poŝta adreso de Aŭstria Nacia Biblioteko: Kolekto por planlingvoj kaj Esperanto-muzeo, Josefsplatz 1, AT-1015 Wien, Aŭstrio. Bonvolu viziti ĝian retpaĝon, kie vi estas bonvena precipe uzi la libro-katalogon Trovanto: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm ___________________________________________________________________________ 3. INTERNACIAJ EKZAMENOJ DE ILEI/UEA EN GERMANIO Ni scias, ke la Internaciaj Ekzamenoj okazadas precipe ĉe Universala Kongreso, kiu venontjare okazos en Florenco (IT). http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html Tamen eblos ekzameniĝi ankaŭ ĉi-jare, enkadre de la 59-a Kultura Semajnfino, okazonta (ven/dim) 2005-12-16/18 en Homburg (Sarlando, Germanio). Detaloj pri la Ekzamenoj ĝenerale troveblas ĉe http://www.edukado.net Pri la sesio en Homburg kaj pri la aranĝo Vi trovos pliajn informojn ĉe http://www.esperanto-info.net/ (klaku al "internaciaj ekzamenoj" kaj/aŭ "kultura semajnfino"). Ne plu aktualas la informoj pri retejo kaj kontaktpersono troveblaj en la kalendaro aperinta en la revuo Esperanto, numero 7/8 2005. _____________________________________________________________________________ 4. ALIĜU AL TEJO! Utila -- Efika -- Aktiva, tiuj tri vortoj legeblas sur la aliĝilo al Universala Esperanto-Asocio. Jes, ĝi jam re-aperis en nova koloro por la venonta jaro. La aliĝilo, kiu devus ne manki en teko de ĉiu E-aktivulo, havas ankaŭ retan version: http://www.uea.org/alighoj/alighilo.html Per frua aliĝo vi helpas al kontinueco de la laboro en Centra Oficejo, kaj ankaŭ al neinterrompata ricevado den viaj periodaĵoj. Se vi ne aĝas pli ol 30 jarojn (novaj membroj ne forgesu indiki naskiĝdaton, por sciigi nin pri tio), vi (en la kategorioj MJ aŭ MA) aŭtomate membras en la junulara sekcio TEJO, kiu agas "june kaj kune, konscie kaj prete/jen seminarie kaj jen interrete". Vi ricevados ĝiajn periodaĵojn: TEJO-n Tutmonde, en kiu vi ekscios pli pri nia agado, kaj Kontakton, buntenhavan soci-kulturan revuon. Ankaŭ ja pripensu skribi artikolon por tiu venonta pri FESTOJ (vidu la anoncon n-ro 1)! _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com