Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 173 (18 oktobro 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜOJ POR IJK 2007 BONVENAJ 2. NOVJARA AGO-SEMAJNO EN POLLANDO: ALIĜPERIODO FINIĜOS 3. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO: ALIĜPERIODO FINIĜOS 4. LINGVA PRISMO -- DISKUTU PRI LINGVAJ FAMILIOJ 5. AKEL -- KOMUNIKADO INTER LERNEJOJ PER ESPERANTO ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜOJ POR IJK 2007 BONVENAJ TEJO alvokas vin kandidatiĝi por organizi la Internacian Junularan Kongreson (IJK) en la jaro 2007. La necesajn dokumentojn por kandidatiĝo vi trovos ĉe http://www.tejo.org/ijk/ijkkand.jsp -- konkrete temas pri la kongresa invitilo kaj la buĝeta skizo. Aldone vi trovos informilon pri kiel kandidatiĝi por la IJK. La limdato por kandidatiĝi estas (ĵaŭ) 2005-12-15. IJK estas la plej grava aranĝo de TEJO, kiu ĉiujare okazas en alia lando kaj kutime (sed ne nepre) estas organizata fare de Landa Sekcio de TEJO. Ĝi estas internacia festivalo, kiun kutime partoprenas inter 300 kaj 500 partoprenantoj. Kaze de ajnaj demandoj ne hezitu kontakti la TEJO-Estraranon pri IJK per la retpoŝtadreso estraro.ijk (oink) tejo.org (metu la ĉe-signon "@" anstataŭ (oink)) _____________________________________________________________________________ 2. NOVJARA AGO-SEMAJNO EN POLLANDO: ALIĜPERIODO FINIĜOS Se vi ankoraŭ ne decidis, kie senstreĉe, amuze kaj sencohave pasigi la ĉirkaŭnovjaran periodon, la inta organiza teamo de la 61-a IJK invitas vin partopreni la Ago-Semajnon de Varsovia Vento kaj PEJ, kiu okazos (mar/lun) 2005-12-27/2006-01-02 en Zakopane (PL). (Eblas alveni jam la 26-an de decembro.) La unua aliĝperiodo finiĝas fine de tiu ĉi monato. Legu la detalajn informojn ĉe http://www.aso.pej.pl/ ___________________________________________________________________________ 3. INTERNACIA SEMINARIO EN GERMANIO: ALIĜPERIODO FINIĜOS Se vi ankoraŭ ne decidis, kie senstreĉe, amuze kaj sencohave pasigi la ĉirkaŭnovjaran periodon, Germana Esperanto-Junularo invitas vin partopreni la 49-an Internacian Seminarion, kiu okazos en Xanten (DE) (mar/mar) 2005-12-27/2006-01-03. Ĝia temo estas Religioj, kulturoj kaj vivfilozofioj en la 21a jarcento. La unua aliĝperiodo finiĝas fine de tiu ĉi monato. Legu la detalajn informojn ĉe http://www.esperanto.de/is/eo/2005/ _____________________________________________________________________________ 4. LINGVA PRISMO -- DISKUTU PRI LINGVAJ FAMILIOJ En oktobro 2005 la temo de la monato ĉe Lingva Prismo estas lingvaj familioj kaj parenceco de lingvoj. Ĉu la simileco inter lingvoj, ekzemple komunaj vortoj aŭ similaj gramatikaj strukturoj, plifaciligas ilian lernadon? Ĉu multlingva komprenpovo povas esti pordego al multlingvismo? Vi povas plu kontribui ankaŭ al la antaŭaj temoj, ekzemple al la pasintmonata: Ekde kiu aĝo oni eklernu fremdajn lingvojn? Ekdiskutu ĉe http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo kaj se vi ne jam bone konas, rigardu ankaŭ la ĉefpaĝon http://www.lingvo.info/ _____________________________________________________________________________ 5. AKEL -- KOMUNIKADO INTER LERNEJOJ PER ESPERANTO Eŭropa Esperanto-Unio atentigis nin (kaj petis disvastigi la informon) pri la projekto AKEL -- Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj. Ĝis nun ekzistas du AKEL-grupoj, kiuj konsistas el almenaŭ po tri lernejaj klasoj el tri malsamaj landoj. Ĉiu lernejklaso en ĉiu AKEL-grupo lernas Esperanton dum la daŭro de la projekto, kaj eklernas aliajn fremdajn lingvojn, kiam vizitas siajn partnerojn. La projekto funkcias per subteno de la programo SOCRATES laŭ la versio "Socrates/Comenius-1 inter lernejoj", kiu postulas, ke ĉiu partoprenanta klaso unuope kandidatiĝu por la subteno per Landa Agentejo de SOCRATES en sia lando. Se vi havas eblecon labori kun lerneja klaso, bonvolu konsideri tiu ĉi eblecon pri reala utiligo de Esperanto tie, kie ĝi povas esti plej fruktodona! Legu la detalojn kaj aliĝu/kontaktiĝu ĉe http://lingvo.org/akel/ _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com