| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 172 (17 aŭgusto 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. ALIĜOJ AL INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ ANKORAŬ AKCEPTATAJ 2. SKRIBU ARTIKOLOJN PRI LA ĴUS ĈEESTITAJ FESTIVALOJ/KONGRESOJ 3. AKTIVIĜU! SPERTIĜU! EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS! ___________________________________________________________________________ 1. ALIĜOJ AL INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ ANKORAŬ AKCEPTATAJ La limdato por akcepto de la aliĝoj al la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznanjo (Pollando) estis eksterordinare plilongigita al ĉi-sabato 2005-08-20. Temas pri 3-jara studado, kiun eblas komenci ĉiun trian jaron, plej proksime ĵus en la studjaro 2005/2006. La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, kunlabore kun multegaj konataj esperantologoj. Unusemajnaj intensaj sesioj okazos unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). La studentoj pretigos diplomlaborajon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. ESF (Esperanto Studies Foundation) certigas kelkajn stipendiojn. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno au egalvalora, post 12 jara lernado) kaj bona scio de esperanto. Kotizo por unu semestro: 400 EUR (por B-landoj ĉirkaŭ 150 EUR (600 PLN)). Detalojn legu ĉe la paĝo http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu d-rinon Ilona Koutny: Lingvistika Instituto de UAM ul. Mie,dzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan' T: +48-61 829-27-09 T(hejma): +48-61 872-83-09 F: +48-61 829-27-00 (sekretariejo) E: ikoutny@amu.edu.pl http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html _____________________________________________________________________________ 2. SKRIBU ARTIKOLOJN PRI LA ĴUS ĈEESTITAJ FESTIVALOJ/KONGRESOJ Kompreneble, ni ĉiuj ŝatas partopreni E-eventojn -- kaj poste kompreneble legi pri ili en TT! Sed iu ja devas verki ĉiun artikolon en la revuo. Pro tio ni petas la helpon de vi, karaj legantoj (des pli ĉar la redaktoroj mem ne povis partopreni iun eŭropan E-kongreson ĉi-somere). Ni do nun serĉas ĵurnalistojn por TT, t.e. legantojn kiuj pretas verki/raporti pri iu(j) E-aranĝo(j) aŭ iu aspekto de ĝi (ili). Aparte bezonatas kontribuoj pri la IJK en Zakopane kaj la UK en Vilno! Bv. sendi viajn kontribuojn al: tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org ___________________________________________________________________________ 3. AKTIVIĜU! SPERTIĜU! EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS! Multaj novaj detaloj pri trejnkursoj, konferencoj kaj simpozioj (senpagaj!) aperis lastatempe sur la listo tejo-ker@yahoogroups.com. KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj) serĉas aktivulojn kiuj interesiĝus partopreni kiel reprezentantoj de TEJO. BV aliĝi la liston kaj/aŭ kontakti la respondeculon pri KER ĉe la adreso ker@tejo.org _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |