Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                      N-ro 171 (05 aŭgusto 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. NOVA ESTRARO DE TEJO ELEKTITA
2. TEJO EKHAVIS LA 44-AN LANDAN SEKCION
3. JUNULARA PROGRAMO ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO SUKCESA
4. TEJO SUKCESE PREZENTIĜIS ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO
5. KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO SUKCESEGIS
___________________________________________________________________________

1. NOVA ESTRARO DE TEJO ELEKTITA

Dum sia hodiaŭa kunsido la Komitato de TEJO elektis novan
TEJO-Estraron por la venonta funkciperiodo (la jaroj 2005--2007).
La Komitato per plejmulto da voĉoj akceptis proponojn de la
Elekta Komisiono.  Heming WELDE THORBJĜRNSEN estis elektita
prezidanto, Valentina SIDOROVA ekoficas kiel Ĝenerala Sekretario,
Katja IGNATIEVA reelektiĝis kasisto. La ceteraj Estraranoj
ekde nun estas François HOUNSOUNOU (kun la respondeckampoj
Landa Agado kaj Afrika Agado), Chuck SMITH (Informado),
Haris SUBAŜIĈ (Eksteraj Rilatoj) kaj David-Emil WICKSTRÖM
(Kongresoj kaj Aktivula Trejnado). Sukceson al la nova
Estraro en ĝia agado!

_____________________________________________________________________________

2. TEJO EKHAVIS LA 44-AN LANDAN SEKCION

Dum sia kunsido ene de la ĵus okazanta 61-a Internacia Junulara 
Kongreso en Zakopane (PL) la Komitato de TEJO akceptis VEJO-n
(Vjetnaman Esperantistan Junularan Organizon) kiel 44-an 
Landan Sekcion de TEJO. Al NEJO (Nepala Esperantista Junulara
Organizaĵo) la TEJO-Komitato atribuis la statuson de Observanto, 
aŭskultinte kun intereso el la buŝo de Ajit JOSHI ĝian 
jarraporton, kiu atestas viglan aktivecon de la Nepala junulara 
movado. Oni esprimis esperon, ke dum la 62-a IJK jare 2006 en 
Sarajevo NEJO akceptitos kiel Landa Sekcio.
___________________________________________________________________________

3. JUNULARA PROGRAMO ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO SUKCESA

Malgraŭ la komenca nefrapa informado, la Junulara Programo
ĉe la pasintsemajna 90-a Universala Kongreso de Esperanto
en Vilno (LT) havis grandan sukceson. Malmultekostaj amasloĝejo
kaj interesaj ekskursoj al la loka naturo, vesperaj koncertoj
kaj diskotekoj, projekciadoj de filmoj, prezentadoj de retaj
projektoj, diversspecaj laborgrupoj... ĉion ĉi povis aprezi
la partoprenantoj: kaj efektive aprezis. Nune sufiĉas nur
esprimi deziron, ke en la venontaj jaroj la Junulara Programo
estos pli bone anoncata kaj iomete pli integrita al la UK,
kaj ke ĝi sukcesos altiri eĉ pli da junaj partoprenantoj
al la venontaj UK-j en Florenco (2006), Jokohamo (2007),
Roterdamo (2008)... Ankaŭ ni rememorigu, ke la aliĝilo
al Florenco jam disponeblas, kaj ke junuloj aĝantaj (proksimume)
malpli ol 20 jaroj ĝuas senpagan aliĝon al la Universala
Kongreso.

_____________________________________________________________________________

4. TEJO SUKCESE PREZENTIĜIS ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO

Dum la pasintsemajne okazinta 90-a Universala Kongreso
de Esperanto en Vilno (LT) TEJO sukcese prezentiĝis
al la tutmonda esperantistaro. Kaj dum la kongresmarda
(2005-07-26) Ĝenerala Prezento, malfermita al ĉiuj,
kaj dum la kongresĵaŭda (2005-07-28) Patrona Akcepto,
kiun povis ĝui nur Patronoj de TEJO, estis prezentitaj
pasintjaraj agado kaj evoluo de TEJO. La prezento,
laŭ vortoj de unu el la partoprenintoj, estis kuraĝiga
kaj montris, ke TEJO scias, kion ĝi faras kaj kien ĝi
celas. Ambaŭ prezentojn sekvis fruktodona diskuto.
Se vi ne estis tie, aŭ se vi eĉ tute ne estis en Vilno,
vi ja havas multegajn kialojn por bedaŭri. Anstataŭ
daŭrigi ilian listigon, ni ofertos al vi kiel konsolon
potencpunktaĵon de la prezento:
http://co.uea.org/~tejo/uk-prez.html
_____________________________________________________________________________

5. KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO SUKCESEGIS

Kiel al ni raportas Roĝer BORĜES (kaj persone povas atesti
ankaŭ la TA-redaktoro Marteno MINIĤ), la ĉi-jara Kultura 
Esperanto-Festivalo (KEF) estis nekredeble bona evento! 
Ĉeesto de spertaj artistoj, ĉu literaturaj, ĉu muzikaj,
ĉu teatraj, ebligis multegon lerni, kaj la tuta kompanio
de la ĉeestantaro ankaŭ bonege amuziĝi! La sperton de la 
buntega programo apenaŭ eblas priskribi per vortoj, tial
dankon al Roĝer por rigardigi al ni sian KEF-an fotoalbumon
ĉe sia retpaĝo:
http://spaces.msn.com/members/rogeriogrilo/

_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ.
 Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. 

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/                                mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon