Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 171 (05 aŭgusto 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. NOVA ESTRARO DE TEJO ELEKTITA 2. TEJO EKHAVIS LA 44-AN LANDAN SEKCION 3. JUNULARA PROGRAMO ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO SUKCESA 4. TEJO SUKCESE PREZENTIĜIS ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO 5. KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO SUKCESEGIS ___________________________________________________________________________ 1. NOVA ESTRARO DE TEJO ELEKTITA Dum sia hodiaŭa kunsido la Komitato de TEJO elektis novan TEJO-Estraron por la venonta funkciperiodo (la jaroj 2005--2007). La Komitato per plejmulto da voĉoj akceptis proponojn de la Elekta Komisiono. Heming WELDE THORBJĜRNSEN estis elektita prezidanto, Valentina SIDOROVA ekoficas kiel Ĝenerala Sekretario, Katja IGNATIEVA reelektiĝis kasisto. La ceteraj Estraranoj ekde nun estas François HOUNSOUNOU (kun la respondeckampoj Landa Agado kaj Afrika Agado), Chuck SMITH (Informado), Haris SUBAŜIĈ (Eksteraj Rilatoj) kaj David-Emil WICKSTRÖM (Kongresoj kaj Aktivula Trejnado). Sukceson al la nova Estraro en ĝia agado! _____________________________________________________________________________ 2. TEJO EKHAVIS LA 44-AN LANDAN SEKCION Dum sia kunsido ene de la ĵus okazanta 61-a Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (PL) la Komitato de TEJO akceptis VEJO-n (Vjetnaman Esperantistan Junularan Organizon) kiel 44-an Landan Sekcion de TEJO. Al NEJO (Nepala Esperantista Junulara Organizaĵo) la TEJO-Komitato atribuis la statuson de Observanto, aŭskultinte kun intereso el la buŝo de Ajit JOSHI ĝian jarraporton, kiu atestas viglan aktivecon de la Nepala junulara movado. Oni esprimis esperon, ke dum la 62-a IJK jare 2006 en Sarajevo NEJO akceptitos kiel Landa Sekcio. ___________________________________________________________________________ 3. JUNULARA PROGRAMO ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO SUKCESA Malgraŭ la komenca nefrapa informado, la Junulara Programo ĉe la pasintsemajna 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (LT) havis grandan sukceson. Malmultekostaj amasloĝejo kaj interesaj ekskursoj al la loka naturo, vesperaj koncertoj kaj diskotekoj, projekciadoj de filmoj, prezentadoj de retaj projektoj, diversspecaj laborgrupoj... ĉion ĉi povis aprezi la partoprenantoj: kaj efektive aprezis. Nune sufiĉas nur esprimi deziron, ke en la venontaj jaroj la Junulara Programo estos pli bone anoncata kaj iomete pli integrita al la UK, kaj ke ĝi sukcesos altiri eĉ pli da junaj partoprenantoj al la venontaj UK-j en Florenco (2006), Jokohamo (2007), Roterdamo (2008)... Ankaŭ ni rememorigu, ke la aliĝilo al Florenco jam disponeblas, kaj ke junuloj aĝantaj (proksimume) malpli ol 20 jaroj ĝuas senpagan aliĝon al la Universala Kongreso. _____________________________________________________________________________ 4. TEJO SUKCESE PREZENTIĜIS ĈE LA UNIVERSALA KONGRESO Dum la pasintsemajne okazinta 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (LT) TEJO sukcese prezentiĝis al la tutmonda esperantistaro. Kaj dum la kongresmarda (2005-07-26) Ĝenerala Prezento, malfermita al ĉiuj, kaj dum la kongresĵaŭda (2005-07-28) Patrona Akcepto, kiun povis ĝui nur Patronoj de TEJO, estis prezentitaj pasintjaraj agado kaj evoluo de TEJO. La prezento, laŭ vortoj de unu el la partoprenintoj, estis kuraĝiga kaj montris, ke TEJO scias, kion ĝi faras kaj kien ĝi celas. Ambaŭ prezentojn sekvis fruktodona diskuto. Se vi ne estis tie, aŭ se vi eĉ tute ne estis en Vilno, vi ja havas multegajn kialojn por bedaŭri. Anstataŭ daŭrigi ilian listigon, ni ofertos al vi kiel konsolon potencpunktaĵon de la prezento: http://co.uea.org/~tejo/uk-prez.html _____________________________________________________________________________ 5. KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO SUKCESEGIS Kiel al ni raportas Roĝer BORĜES (kaj persone povas atesti ankaŭ la TA-redaktoro Marteno MINIĤ), la ĉi-jara Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) estis nekredeble bona evento! Ĉeesto de spertaj artistoj, ĉu literaturaj, ĉu muzikaj, ĉu teatraj, ebligis multegon lerni, kaj la tuta kompanio de la ĉeestantaro ankaŭ bonege amuziĝi! La sperton de la buntega programo apenaŭ eblas priskribi per vortoj, tial dankon al Roĝer por rigardigi al ni sian KEF-an fotoalbumon ĉe sia retpaĝo: http://spaces.msn.com/members/rogeriogrilo/ _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Marteno MINIĤ. Tiun ĉi numeron redaktis Marteno MINIĤ. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com