Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 170 (21 julio 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. RAPORTU PRI LA FERIAJ ARANĜOJ AL TEJO TUTMONDE
2. TEMO DE MONATO EN LINGVA PRISMO: MORTAJ LINGVOJ
3. PUNPAGOJ SUR POLLANDAJ AŬTOŜOSEOJ
4. APERIS NOVA NUMERO DE LA AMIKECO
5. NOVAĴOJ PRI IJK
___________________________________________________________________________

1. RAPORTU PRI LA FERIAJ ARANĜOJ AL TEJO TUTMONDE

Kompreneble, ni ĉiuj ŝatas partopreni E-eventojn -- kaj poste kompreneble 
legi pri ili en TT! Sed iu ja devas verki ĉiun artikolon en la revuo. 
Pro tio ni petas la helpon de vi, karaj legantoj (des pli ĉar la redaktoroj
mem ne povos partopreni iun eŭropan E-kongreson ĉi-somere). Ni do nun 
serĉas ĵurnalistojn por TT, t.e. legantojn kiuj pretas verki/raporti 
pri iu(j) E-aranĝo(j) aŭ iu aspekto de ĝi (ili). Aparte bezonatas 
kontribuoj pri la IJK en Zakopane kaj la UK en Vilno! Bv. sendi viajn
kontribuojn al:
tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org

_____________________________________________________________________________

2. TEMO DE MONATO EN LINGVA PRISMO: MORTAJ LINGVOJ

La instruado de la tiel nomitaj "mortaj lingvoj", kiel ekzemple la latina 
aŭ la antikva greka, dum la lastaj jaroj draste malpliiĝis, ĉar malpli 
kaj malpli da lernejanoj interesiĝas pri ili. Ĉu ni hodiaŭ ankoraŭ 
bezonas la antikvajn lingvojn? Ĉu havas sencon igi la "mortajn lingvoj"
vivaj? Lingva Prismo scivolemas pri viaj spertoj kaj opinioj. Diskutu
ĉe ĝia forumo
http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo

___________________________________________________________________________

3. PUNPAGOJ SUR POLLANDAJ AŬTOŜOSEOJ

Ĉu vi veturos al la UK, kiu venontsemajne komenciĝos en Vilno,
aŭ ĉu al IJK, kiu ĵus la postan semajnon estos en Zakopane?
Ĉu vi ial ŝoforos sur la pollandaj aŭtoŝoseoj? Tiukaze legu
interesan artikolon pri punpagoj
http://www.internacia-gazeto.com/articoli/articolo_0080_stanislaw_ŝoseo.htm

_____________________________________________________________________________

4. APERIS NOVA NUMERO DE LA AMIKECO

Aperis nova numero de La Amikeco
http://www.la-amikeco.net/

_____________________________________________________________________________

5. NOVAĴOJ PRI IJK

La ĉefa aranĝo de TEJO, Internacia Junulara Kongreso, komenciĝos
dimanĉe 2005-07-31: jam pli ol 570 personoj aliĝis al tiu ĉi
tutsemajna bunta festivalo, kiu ĉi-jare havas temon Unueco en diverseco.
En la oficiala paĝo de IJK aldoniĝis kelkaj novaĵoj, kromalie Dua
informilo, do legu ĉe
http://www.tejo.org/ijk/2005/ĉefa.php
kaj ankaŭ eventuale vizitu la retpaĝon de la klubo Varsovia Vento
http://viavento.org 
ĉar ankaŭ tie vi povos trovi kelkajn utilajn informojn.
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/                                mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon