Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 170 (21 julio 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. RAPORTU PRI LA FERIAJ ARANĜOJ AL TEJO TUTMONDE 2. TEMO DE MONATO EN LINGVA PRISMO: MORTAJ LINGVOJ 3. PUNPAGOJ SUR POLLANDAJ AŬTOŜOSEOJ 4. APERIS NOVA NUMERO DE LA AMIKECO 5. NOVAĴOJ PRI IJK ___________________________________________________________________________ 1. RAPORTU PRI LA FERIAJ ARANĜOJ AL TEJO TUTMONDE Kompreneble, ni ĉiuj ŝatas partopreni E-eventojn -- kaj poste kompreneble legi pri ili en TT! Sed iu ja devas verki ĉiun artikolon en la revuo. Pro tio ni petas la helpon de vi, karaj legantoj (des pli ĉar la redaktoroj mem ne povos partopreni iun eŭropan E-kongreson ĉi-somere). Ni do nun serĉas ĵurnalistojn por TT, t.e. legantojn kiuj pretas verki/raporti pri iu(j) E-aranĝo(j) aŭ iu aspekto de ĝi (ili). Aparte bezonatas kontribuoj pri la IJK en Zakopane kaj la UK en Vilno! Bv. sendi viajn kontribuojn al: tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org _____________________________________________________________________________ 2. TEMO DE MONATO EN LINGVA PRISMO: MORTAJ LINGVOJ La instruado de la tiel nomitaj "mortaj lingvoj", kiel ekzemple la latina aŭ la antikva greka, dum la lastaj jaroj draste malpliiĝis, ĉar malpli kaj malpli da lernejanoj interesiĝas pri ili. Ĉu ni hodiaŭ ankoraŭ bezonas la antikvajn lingvojn? Ĉu havas sencon igi la "mortajn lingvoj" vivaj? Lingva Prismo scivolemas pri viaj spertoj kaj opinioj. Diskutu ĉe ĝia forumo http://www.lingvo.info/forumo/?lingvo=eo ___________________________________________________________________________ 3. PUNPAGOJ SUR POLLANDAJ AŬTOŜOSEOJ Ĉu vi veturos al la UK, kiu venontsemajne komenciĝos en Vilno, aŭ ĉu al IJK, kiu ĵus la postan semajnon estos en Zakopane? Ĉu vi ial ŝoforos sur la pollandaj aŭtoŝoseoj? Tiukaze legu interesan artikolon pri punpagoj http://www.internacia-gazeto.com/articoli/articolo_0080_stanislaw_ŝoseo.htm _____________________________________________________________________________ 4. APERIS NOVA NUMERO DE LA AMIKECO Aperis nova numero de La Amikeco http://www.la-amikeco.net/ _____________________________________________________________________________ 5. NOVAĴOJ PRI IJK La ĉefa aranĝo de TEJO, Internacia Junulara Kongreso, komenciĝos dimanĉe 2005-07-31: jam pli ol 570 personoj aliĝis al tiu ĉi tutsemajna bunta festivalo, kiu ĉi-jare havas temon Unueco en diverseco. En la oficiala paĝo de IJK aldoniĝis kelkaj novaĵoj, kromalie Dua informilo, do legu ĉe http://www.tejo.org/ijk/2005/ĉefa.php kaj ankaŭ eventuale vizitu la retpaĝon de la klubo Varsovia Vento http://viavento.org ĉar ankaŭ tie vi povos trovi kelkajn utilajn informojn. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com