Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 169 (02 julio 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ Karaj legantoj, en la ĵus dissendita TEJO Aktuale n-ro 169 pro teknika eraro la legantoj kiuj ricevas ĝin en la formato html, ne povis vidi la retpoŝtadresojn. Ni pardonpetas kaj dissendas la numeron refoje, kun ĉiuj retpoŝtadresoj ankaŭ por la abonantoj de la html-versio. Noto: pro malhelpi spamadon ni skribas "(ĉe)" anstataŭ "@" en la retpoŝtadresoj. La redakcio dankas por via komprenemo. ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜU POR TEJO-ESTRARO 2. RETPOŜTA DISKUTLISTO PRI LA ONTA IJK 3. JUNULARA MOVADO EN NEPALO KONGRESAS KAJ PROGRESAS 4. MALMULTEKOSTA VOJAĜO EL BERLINO AL IJK 5. LA IRLANDA LINGVO OFICIALIĜAS EN EŬROPA UNIO ___________________________________________________________________________ 1. KANDIDATIĜU POR TEJO-ESTRARO Ĉi somere TEJO, la tutmonda organizo de junaj esperantistoj, elektos sian novan Estraron. Kaj tial ni alvokas vin! Ĉu vi volas kontribui al tutmonda organizo? Ĉu vi kredas daŭre, ke Esperanto estas valora projekto? Ĉu vi ŝatas internacian etoson? Ĉu vi ŝatas internacie renkontiĝi kun aliaj junuloj? Prenu do vian ŝancon kunlabori kaj daŭrigi la laboron de TEJO! Ĉu vi havis tro da plendoj pri TEJO? Ĉu TEJO ne sufiĉe subtenas landajn sekciojn aŭ individuajn aktivulojn? Ĉu vi malkontentas ke TEJO estas tro eŭropeca, aŭ maltro tutmonda? Prenu do nun la ŝancon kunestri la organizon kaj plibonigi ĝin! Kandidatiĝu al la nova TEJO-Estraro! La elekta komisiono daŭre akceptas kandidatiĝojn je la jenaj retpoŝtadresoj: Anna-Laura Wickstroem: lowa(ĉe)gmx.de Ilja De Coster: ilja(ĉe)tejo.org Gregor Hinker: gregor.hinker(ĉe)esperanto.at _____________________________________________________________________________ 2. RETPOŜTA DISKUTLISTO PRI LA ONTA IJK Internacia Junulara Kongreso (IJK), la ĉefa aranĝo de TEJO, komenciĝos post malpli ol monato, kaj aliĝis al ĝi jam esence pli ol 500 partoprenontoj. Por interŝanĝi informojn koncerne vian vojaĝon, partoprenon aŭ ion ajn rilatan al IJK ekzistas retpoŝta diskutlisto pri-ijk(ĉe)yahoogroups.com al kiu oni aliĝu per sendi ajn-enhavan retmesaĝon al pri-ijk-subscribe(ĉe)yahoogroups.com sekvonte kutiman ĉe jahugrupoj proceduron. LKK-anoj ŝate respondos viajn demandojn. Ĝeneralaj informoj pri IJK ĉiam troveblas ĉe http://www.tejo.org/ijk/ kaj pri la antaŭa aranĝo, ILK, ĉe http://www.ilk.pej.pl/ ___________________________________________________________________________ 3. JUNULARA MOVADO EN NEPALO KONGRESAS KAJ PROGRESAS La jara kongreso de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) kaj Nepala Esperantista Junulara Organizaĵo (NEJO) okazis je 2005-05-28 en Manosanti Resort en Vajsepati. Partoprenis 62 esperantistoj. Multaj ne povis partopreni pro la distanco kaj la festotago en Nepalo. Esperantistoj memorigis al si la 50-jaran datrevenon de komenciĝo de Esperanto-movado en Nepalo. La prezidanto de NEJO Prakash Bhattarai, la kasisto Apsana Giri kaj la ĝenerala sekretario Ajit Joshi aprobis financan raporton kaj agadraporton. NEJO, kiel junulara asocio kunlaboranta kun TEJO, baldaŭ ricevos statuton de Observanto kaj ĝi kandidatiĝos por Landa Sekcio. Bondezirojn al Nepalaj samideanoj en ilia agado! _____________________________________________________________________________ 4. MALMULTEKOSTA VOJAĜO EL BERLINO AL IJK La Germana Esperanto-Junularo organizas malmultekostan komunan vojaĝon per trajno de Berlino al Zakopane kaj reen. La veturo ekiĝos en la stacio Berlin-Lichtenberg vespere (sab) 2005-07-30 je la 20:36, kun ŝanĝoj en Kostrzyn kaj Katowice, alvene al Zakopane sekvatage je la 12:10. La prezo 20 EUR, haveblas nur sidlokoj. La reveno ekiĝos dimanĉe 2005-08-07 je 16:19, kun trihora rigardopaŭzo en Krakovo, alvene al Berlino sekvatage je 12:28. Sidloko kostas 20 EUR, haveblas kuŝloko kontraŭ pluaj 12 EUR. Por detaloj kaj/aŭ aliĝo skribu al karavano(ĉe)esperanto.de aŭ faksu al +49-30-42857899. La limdato por aliĝi al la karavano estas (lun) 2005-07-11. _____________________________________________________________________________ 5. LA IRLANDA LINGVO OFICIALIĜAS EN EŬROPA UNIO Kvankam la irlanda lingvo ĝuas en Irlando la statuson de la unua oficiala lingvo, ĝi bezonas subtenon por plifortigi ĝian uzon en la praktiko. Ĝi tamen ne estis oficiala lingvo de Eŭropa Unio, ĉar komence la Irlanda registaro ne postulis tion. Nuntempe tamen oni ekkampanjis en Eŭropa Unio por oficiala rekono de la irlanda, kaj jen venis sukceso. Plifortiĝas ankaŭ pozicio de ceteraj oficialaj lingvoj de Hispanio, nome de la kataluna, la galega kaj la eŭska. Jen bona signo por lingva bunteco, kaj espereble ankaŭ paŝo direkten al efektiva lingva egaleco. Legu la artikolojn priajn ĉe http://www.liberafolio.org/Kurte/irlandaoficiala/ http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=1902 _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com