Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 169 (02 julio 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
Karaj legantoj, en la ĵus dissendita TEJO Aktuale n-ro 169
pro teknika eraro la legantoj kiuj ricevas ĝin en la
formato html, ne povis vidi la retpoŝtadresojn.
Ni pardonpetas kaj dissendas la numeron refoje, kun 
ĉiuj retpoŝtadresoj ankaŭ por la abonantoj de la html-versio.
Noto: pro malhelpi spamadon ni skribas "(ĉe)" anstataŭ "@"
en la retpoŝtadresoj. La redakcio dankas por via komprenemo.
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATIĜU POR TEJO-ESTRARO
2. RETPOŜTA DISKUTLISTO PRI LA ONTA IJK
3. JUNULARA MOVADO EN NEPALO KONGRESAS KAJ PROGRESAS
4. MALMULTEKOSTA VOJAĜO EL BERLINO AL IJK
5. LA IRLANDA LINGVO OFICIALIĜAS EN EŬROPA UNIO
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATIĜU POR TEJO-ESTRARO

Ĉi somere TEJO, la tutmonda organizo de junaj esperantistoj, elektos
sian novan Estraron. Kaj tial ni alvokas vin! 
Ĉu vi volas kontribui al tutmonda organizo? Ĉu vi kredas daŭre, ke
Esperanto estas valora projekto? Ĉu vi ŝatas internacian etoson? 
Ĉu vi ŝatas internacie renkontiĝi kun aliaj junuloj?
Prenu do vian ŝancon kunlabori kaj daŭrigi la laboron de TEJO!
Ĉu vi havis tro da plendoj pri TEJO? Ĉu TEJO ne sufiĉe subtenas 
landajn sekciojn aŭ individuajn aktivulojn? Ĉu vi malkontentas 
ke TEJO estas tro eŭropeca, aŭ maltro tutmonda?
Prenu do nun la ŝancon kunestri la organizon kaj plibonigi ĝin!
Kandidatiĝu al la nova TEJO-Estraro!
La elekta komisiono daŭre akceptas kandidatiĝojn je la jenaj
retpoŝtadresoj: Anna-Laura Wickstroem: 
lowa(ĉe)gmx.de
Ilja De Coster: 
ilja(ĉe)tejo.org
Gregor Hinker: 
gregor.hinker(ĉe)esperanto.at

_____________________________________________________________________________

2. RETPOŜTA DISKUTLISTO PRI LA ONTA IJK

Internacia Junulara Kongreso (IJK), la ĉefa aranĝo de TEJO,
komenciĝos post malpli ol monato, kaj aliĝis al ĝi jam esence
pli ol 500 partoprenontoj. Por interŝanĝi informojn koncerne
vian vojaĝon, partoprenon aŭ ion ajn rilatan al IJK ekzistas
retpoŝta diskutlisto 
pri-ijk(ĉe)yahoogroups.com
al kiu
oni aliĝu per sendi ajn-enhavan retmesaĝon al 
pri-ijk-subscribe(ĉe)yahoogroups.com
sekvonte kutiman ĉe jahugrupoj
proceduron. LKK-anoj ŝate respondos viajn demandojn.
Ĝeneralaj informoj pri IJK ĉiam troveblas ĉe
http://www.tejo.org/ijk/
kaj pri la antaŭa aranĝo, ILK, ĉe
http://www.ilk.pej.pl/
___________________________________________________________________________

3. JUNULARA MOVADO EN NEPALO KONGRESAS KAJ PROGRESAS

La jara kongreso de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) kaj Nepala
Esperantista Junulara Organizaĵo (NEJO) okazis je 2005-05-28 
en Manosanti Resort en Vajsepati. Partoprenis 62 esperantistoj. 
Multaj ne povis partopreni pro la distanco kaj la festotago 
en Nepalo. Esperantistoj memorigis al si la 50-jaran datrevenon
de komenciĝo de Esperanto-movado en Nepalo. La prezidanto
de NEJO Prakash Bhattarai, la kasisto Apsana Giri kaj la
ĝenerala sekretario Ajit Joshi aprobis financan raporton
kaj agadraporton. NEJO, kiel junulara asocio kunlaboranta
kun TEJO, baldaŭ ricevos statuton de Observanto kaj ĝi
kandidatiĝos por Landa Sekcio. Bondezirojn al Nepalaj 
samideanoj en ilia agado!

_____________________________________________________________________________

4. MALMULTEKOSTA VOJAĜO EL BERLINO AL IJK

La Germana Esperanto-Junularo organizas malmultekostan komunan
vojaĝon per trajno de Berlino al Zakopane kaj reen.
La veturo ekiĝos en la stacio Berlin-Lichtenberg vespere
(sab) 2005-07-30 je la 20:36, kun ŝanĝoj en Kostrzyn
kaj Katowice, alvene al Zakopane sekvatage je la 12:10.
La prezo 20 EUR, haveblas nur sidlokoj. La reveno ekiĝos
dimanĉe 2005-08-07 je 16:19, kun trihora rigardopaŭzo
en Krakovo, alvene al Berlino sekvatage je 12:28. Sidloko
kostas 20 EUR, haveblas kuŝloko kontraŭ pluaj 12 EUR.
Por detaloj kaj/aŭ aliĝo skribu al 
karavano(ĉe)esperanto.de
 aŭ faksu al +49-30-42857899. La limdato
por aliĝi al la karavano estas (lun) 2005-07-11.
_____________________________________________________________________________

5. LA IRLANDA LINGVO OFICIALIĜAS EN EŬROPA UNIO

Kvankam la irlanda lingvo ĝuas en Irlando la statuson
de la unua oficiala lingvo, ĝi bezonas subtenon por
plifortigi ĝian uzon en la praktiko. Ĝi tamen ne estis
oficiala lingvo de Eŭropa Unio, ĉar komence la Irlanda
registaro ne postulis tion. Nuntempe tamen oni ekkampanjis
en Eŭropa Unio por oficiala rekono de la irlanda, kaj
jen venis sukceso. Plifortiĝas ankaŭ pozicio de ceteraj
oficialaj lingvoj de Hispanio, nome de la kataluna, la
galega kaj la eŭska. Jen bona signo por lingva bunteco,
kaj espereble ankaŭ paŝo direkten al efektiva lingva
egaleco. Legu la artikolojn priajn ĉe
http://www.liberafolio.org/Kurte/irlandaoficiala/
http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=1902
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

-*--------------------------------------------------------------------------
Malabonu: //abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email=oficejo@tejo.org
Elektu alian kodigon: //abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org" class="hft-urls">http://abonu.com/member/format?email=oficejo@tejo.org

http://abonu.com/                                mailto:demandu@abonu.com

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon