Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 168 (01 junio 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. ŜANCO ESPERANTIĜI: E-KURSO ANTAŬ IJK
2. JE KIA MUZIKO VOLAS VI DANCI DUM IJK 2005?
3. INTERKULTURO: NOVA ESPLORTEMO: KULTURA ŜOKO
4. KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO -- PERIODO PLILONGIGITA
5. KONKURSO PARTOPRENO HELPE AL EKSTEREŬROPAJ AKTIVULOJ
___________________________________________________________________________

1. ŜANCO ESPERANTIĜI: E-KURSO ANTAŬ IJK

Nepre sciigu al ĉiuj viaj ĝis nun ne-E-lingvaj kaj eventuale
E-iĝemaj konatuloj pri unika ŝanco: Internacia Lingva Kurso
antaŭ la IJK. La skemo simplas: ĉe la lingva kurso ekde dimanĉo
ĝis sabato 2005-07-24/30 en Zakopane (PL) lerni Esperanton
en internacia rektmetoda intensa kurso, detalojn legu ĉe
http://www.ilk.pej.pl/
kaj tuj senpere poste ekkongresi ĉe IJK, kiu okazos samloke
2005-07-31/2005-08-07! Invitu ĉiujn viajn ne-E-lingvajn
konatulojn al la multlingva paĝaro!
http://www.ilk.pej.pl/
_____________________________________________________________________________

2. JE KIA MUZIKO VOLAS VI DANCI DUM IJK 2005?

Al IJK aliĝis jam pli ol 470 homoj el pli ol 40 landoj, 
http://www.tejo.org/ijk/2005/aligxintoj.php?lingvo=sk
En Zakopane okazos multaj noktoj da diskoteko, kiel tradicie. 
La ĉi-jara dj-teamo estos Roĝer Borĝes (Brazilo), Jan Schroeder 
(Germanio) kaj aliaj muzikemuloj, sub la gvido de Petro Baláž
(Slovakio). Kune, ili portos pli ol dek mil kantojn (400 en Esperanto!), 
kaj 20 versiojn de La Bambo ;-)  Tamen ili volas scii pli bone viajn 
gustojn: kiajn ritmojn vi ŝatas danci? Ĉu hip-hop, ĉu haŭzo, 
ĉu rok'? Faru ni kune nian diskotekon!  Sendu viajn muzik-dezirojn 
al la dj-teamo retpoŝte:  diskoteko2005(ĉe)rogerborges.com
___________________________________________________________________________

3. INTERKULTURO: NOVA ESPLORTEMO: KULTURA ŜOKO

La projekto "Interkulturo" <http://www.interkulturo.net/> lanĉas 
novan esplortemon "Kultura Ŝoko". Kadre de tiu temo oni diskutos 
la travivaĵojn de renkontoj/kontaktoj kun aliaj homoj -- ne nepre 
de alia nacia kulturo, sed ankaŭ de kulturo de alia generacio, alia 
sociala grupo ks. Se vi volas esprimi vian opinion kaj dividi viajn 
spertojn pri la temo, bv. respondi al demandoj de la reta formularo ĉe 
<http://www.interkulturo.net/formularo/>.
Viaj respondoj estos aldonitaj al la paĝaro.
La projekto ankaŭ invitas ĉiujn partopreni la kvizon "Bestoj"
<http://www.interkulturo.net/kvizoj/listo.php>. Gajnintoj de 
la kvizo ricevos premiojn (librojn, abonon al revuoj de TEJO/ILEI ks).
La limdato por respondi la kvizon estas (ĵaŭ) 2005-06-30.
_____________________________________________________________________________

4. KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO -- LIMDATO PLILONGIGITA

Ĵus antaŭ la Universala Kongreso, do en la semajno (sab/sab)
2005-07-16/23 okazos en Helsinko (FI) Kultura Esperanto-Festivalo
kun multaj interesegaj muzikaj, literaturaj, teatraj kaj 
korpkulturaj gastoj kaj programeroj. Detalojn vi povas legi ĉe
http://www.esperanto.fi/kef2005/
kie laste aperis ankaŭ buntaspekta kolorriĉa programo
http://www.esperanto.fi/kef2005/kef2005-programo.pdf
Antaŭ nelonge atingis nin novaĵo, ke la unua aliĝperiodo
estis eksterordinare plilongigita ĝis (ven) 2005-06-10,
do nepre profitu tiun ĉi okazon kaj aliĝu je plej avantaĝaj
kondiĉoj nun!
_____________________________________________________________________________

5. KONKURSO PARTOPRENO HELPE AL EKSTEREŬROPAJ AKTIVULOJ

Danke al malavaraj donacoj la samideanaro sukcesis pli ol duobligi
la monsumon por subteni ekstereŭropajn partoprenuntoj al IJK. La
limdato por kandidatiĝi al tiu ĉi helpo ĵus pasis: venis 
kandidatiĝoj el Benino, Vjetnamio, Brazilo kaj Nepalo. En la plej
proksimaj tagoj la komisiono konatiĝos kun la materialoj kaj
elektos la gajnontojn. Por ke la gajno povu kovri plej eble grandan
parton de la vojaĝkostoj, vi povas ankoraŭ lastamomente donaci
al la konto "fp.ijk" (Fondaĵo Partoprenu IJK-n). Detaloj ĉe
http://co.uea.org/~tejo/fpijk.html
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon