Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 167 (20 majo 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. JUNULARA PROGRAMO -- MALMULTEKOSTA APARTA UK-ERO
2. REDAKCIA GEEDZIĜO
3. CENTRAOFICEJA EMERITIĜO
4. ESPERANTO ĈE INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN GERMANIO 
5. SENKULPAJN EKSTERULOJN MISGVIDAS DUONOBJEKTIVA KABEINTO
___________________________________________________________________________

1. JUNULARA PROGRAMO -- MALMULTEKOSTA APARTA UK-ERO

Eble vin ĝis nun ne allogis la ebleco aliĝi al la Universala
Kongreso, kiu okazos en Vilno, la litova ĉefurbo, en la semajno
2005-07-23/30 (tradicie sab/sab). Eble, tute male, vi jam aliĝis
al ĝi. En ambaŭ kazoj interesegas la novaĵo, ke paralele kun
ĝi okazos Junulara Programo kun apartaj aliĝ-eblo kaj programeroj.
Tre favoraj kotizoj inkluzivas loĝadon en amasloĝejo! Legu detale
http://www.tejo.org/jp/
Cetere, se vi interesiĝas ankaŭ pri iu aparta programero de 
la "plenkreskula" Universala Kongreso, vi povos ekzemple aliĝi
al 1 ĝia aparta tago (kostas 40 EUR kaj eblas nur surloke), aŭ
vi povas ankaŭ aliĝi al la tuta UK, ĉe
http://www.uea.org/kongresoj/uk_2005.html
_____________________________________________________________________________

2. REDAKCIA GEEDZIĜO

Sabaton 2005-05-07 en la urbo Atlanto (ŝtato Georgio, Usono) 
geedziĝis Kontakto-redaktorino (kaj TT-vicredaktorino) Ĵenja 
ZVEREVA kaj TT-redaktoro (kaj Kontakto-vicredaktoro) Joel AMIS. 
La ceremonio okazis en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, 
AMORC http://www.amorc.org  en la ĉeesto de parencoj, 
esperantistaj amikoj, kaj aliaj rozkrucanoj.
___________________________________________________________________________

3. CENTRAOFICEJA EMERITIĜO

Hodiaŭ estis la lasta labortago de samideanino Atie van ZEIST,
kiu dum la lastaj 14 jaroj kaj 1 monato laboris kiel sekretario
en la Centra Oficejo de UEA. Se vi faris tiun bonan elekton
membriĝi al UEA/TEJO, via aliĝilo survoje al la komputila
datumbazo certe trairis ŝiajn manojn. Senlace kaj fidinde
prizorgante la ĉiutagan funkciadon de la Oficejo, ĉiam
helpe al la Asocio kaj ĝiaj membroj, ŝi atingis emeritiĝon:
ni deziras al ŝi agrablajn sekvontajn tagojn plenajn de
merita, kaj certe aktiva, ripozado.
_____________________________________________________________________________

4. ESPERANTO ĈE INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN GERMANIO

Dum la neesperantista Internacia Studenta Semajno en Ilmenau (DE),
okazanta 2005-05-21/28, membroj de la Studenta Scienca E-Rondo 
de Jagelona Universitato en Krakovo prezentos tri anglalingvajn 
prelegojn ligitajn kun Esperanto. La aranĝon partoprenos 700 
gejunuloj el ĉirkaŭ 100 landoj. La festivala temo estas: "UNU
MONDO, UNU VIZIO" kaj la slogano: "Ni invitas revantojn kiuj 
pensas, kaj pensantojn kiuj revas... kaj agas"  La partoprenantoj 
serĉos respondon al la demando: "Kiel certigi daŭran pacon?"
(raportis Maria Majerczak)
_____________________________________________________________________________

5. SENKULPAJN EKSTERULOJN MISGVIDAS DUONOBJEKTIVA KABEINTO

Homoj kiuj havas neniajn aŭ nur partajn sciojn pri Esperanto 
kaj ties kulturo, verŝajne estos konfuzitaj kaj misgviditaj, 
se ili trafos legi la eseon "Kial Esperanto malsubtenas
lingvan diversecon" aŭtore de, laŭ liaj vortoj, kabeinta,
Kriĉjo CULVER. Krom provi kredigi la aserton cititan titole,
li defias la legantojn aktive kontraŭstari publikan
pozicion de UEA kaj TEJO. Nur se vi legkomprenas la anglan,
vi povos mem objektivecon de liaj argumentoj prijuĝi ĉe
http://www.christopherculver.com/en/writings/esperanto.php
Eventuale vidu unu esperantlingvan respondon ĉe
http://co.uea.org/~tejo/diversecon.html
Vi povos legi pri tio ankaŭ en TEJO Tutmonde 2005:2,
kiu estas presata en tiuj ĉi tagoj (se vi estas
individua membro de TEJO kotizinta por 2005, aŭ
se vi abonas ĝin aparte).
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon