Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 167 (20 majo 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. JUNULARA PROGRAMO -- MALMULTEKOSTA APARTA UK-ERO 2. REDAKCIA GEEDZIĜO 3. CENTRAOFICEJA EMERITIĜO 4. ESPERANTO ĈE INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN GERMANIO 5. SENKULPAJN EKSTERULOJN MISGVIDAS DUONOBJEKTIVA KABEINTO ___________________________________________________________________________ 1. JUNULARA PROGRAMO -- MALMULTEKOSTA APARTA UK-ERO Eble vin ĝis nun ne allogis la ebleco aliĝi al la Universala Kongreso, kiu okazos en Vilno, la litova ĉefurbo, en la semajno 2005-07-23/30 (tradicie sab/sab). Eble, tute male, vi jam aliĝis al ĝi. En ambaŭ kazoj interesegas la novaĵo, ke paralele kun ĝi okazos Junulara Programo kun apartaj aliĝ-eblo kaj programeroj. Tre favoraj kotizoj inkluzivas loĝadon en amasloĝejo! Legu detale http://www.tejo.org/jp/ Cetere, se vi interesiĝas ankaŭ pri iu aparta programero de la "plenkreskula" Universala Kongreso, vi povos ekzemple aliĝi al 1 ĝia aparta tago (kostas 40 EUR kaj eblas nur surloke), aŭ vi povas ankaŭ aliĝi al la tuta UK, ĉe http://www.uea.org/kongresoj/uk_2005.html _____________________________________________________________________________ 2. REDAKCIA GEEDZIĜO Sabaton 2005-05-07 en la urbo Atlanto (ŝtato Georgio, Usono) geedziĝis Kontakto-redaktorino (kaj TT-vicredaktorino) Ĵenja ZVEREVA kaj TT-redaktoro (kaj Kontakto-vicredaktoro) Joel AMIS. La ceremonio okazis en la Atlanta Loĝio de la Rozkruca Ordeno, AMORC http://www.amorc.org en la ĉeesto de parencoj, esperantistaj amikoj, kaj aliaj rozkrucanoj. ___________________________________________________________________________ 3. CENTRAOFICEJA EMERITIĜO Hodiaŭ estis la lasta labortago de samideanino Atie van ZEIST, kiu dum la lastaj 14 jaroj kaj 1 monato laboris kiel sekretario en la Centra Oficejo de UEA. Se vi faris tiun bonan elekton membriĝi al UEA/TEJO, via aliĝilo survoje al la komputila datumbazo certe trairis ŝiajn manojn. Senlace kaj fidinde prizorgante la ĉiutagan funkciadon de la Oficejo, ĉiam helpe al la Asocio kaj ĝiaj membroj, ŝi atingis emeritiĝon: ni deziras al ŝi agrablajn sekvontajn tagojn plenajn de merita, kaj certe aktiva, ripozado. _____________________________________________________________________________ 4. ESPERANTO ĈE INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO EN GERMANIO Dum la neesperantista Internacia Studenta Semajno en Ilmenau (DE), okazanta 2005-05-21/28, membroj de la Studenta Scienca E-Rondo de Jagelona Universitato en Krakovo prezentos tri anglalingvajn prelegojn ligitajn kun Esperanto. La aranĝon partoprenos 700 gejunuloj el ĉirkaŭ 100 landoj. La festivala temo estas: "UNU MONDO, UNU VIZIO" kaj la slogano: "Ni invitas revantojn kiuj pensas, kaj pensantojn kiuj revas... kaj agas" La partoprenantoj serĉos respondon al la demando: "Kiel certigi daŭran pacon?" (raportis Maria Majerczak) _____________________________________________________________________________ 5. SENKULPAJN EKSTERULOJN MISGVIDAS DUONOBJEKTIVA KABEINTO Homoj kiuj havas neniajn aŭ nur partajn sciojn pri Esperanto kaj ties kulturo, verŝajne estos konfuzitaj kaj misgviditaj, se ili trafos legi la eseon "Kial Esperanto malsubtenas lingvan diversecon" aŭtore de, laŭ liaj vortoj, kabeinta, Kriĉjo CULVER. Krom provi kredigi la aserton cititan titole, li defias la legantojn aktive kontraŭstari publikan pozicion de UEA kaj TEJO. Nur se vi legkomprenas la anglan, vi povos mem objektivecon de liaj argumentoj prijuĝi ĉe http://www.christopherculver.com/en/writings/esperanto.php Eventuale vidu unu esperantlingvan respondon ĉe http://co.uea.org/~tejo/diversecon.html Vi povos legi pri tio ankaŭ en TEJO Tutmonde 2005:2, kiu estas presata en tiuj ĉi tagoj (se vi estas individua membro de TEJO kotizinta por 2005, aŭ se vi abonas ĝin aparte). _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com