Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 166 (06 majo 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. KAMPANJO KAJ DEMANDARO PRI MALHELPOJ ĈE ExUROPA VIZPETADO
2. E@I-SEMINARIO EN SLOVAKIO: PRI ASPEKTIGADO KAJ PUBLIKIGADO
3. ESPERANTLINGVA INFAN-VARTISTINO SERĈATA EN BELGIO
4. EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS POR VIDEBLIGI TEJO-N KAJ EO-N EN LA MONDO
5. TRADUKANTOJ POR RETPAĜO SERĈATAJ
___________________________________________________________________________

1. KAMPANJO KAJ DEMANDARO PRI MALHELPOJ ĈE ExUROPA VIZPETADO

Ĉu vi iam petis vizon por iu Eŭropa lando? Ĉu vin trafis malhelpado,
ekz. forme de tro komplika burokratio aŭ maldecaj ambasadejaj dungitoj?
Nun vi havas ŝancon sciigi pri tio: Forumo Junulara Eŭropa (FoJE),
en kiu ankaŭ TEJO membras, faras kampanjon por forigi aŭ malpliigi
vizajn obstaklojn en Eŭropo. Por tio estas bezonata, ke vi respondu
laŭ viaj vizpetadaj spertoj la demandaron, kiun vi trovos ĉe
http://co.uea.org/~tejo/vizpet.html
,kaj resendu ĝin al la indikitaj adresoj. Bonvolu disvastigi ĝin
ankaŭ en viaj organizoj kaj dissendolistoj, ĉar ĉiu respondita
demandaro estas granda helpo al la kampanjo por plifaciligi junularan
moviĝon!
_____________________________________________________________________________

2. E@I-SEMINARIO EN SLOVAKIO: PRI ASPEKTIGADO KAJ PUBLIKIGADO

En la semajno (sab/sab) 2005-06-04/11 okazos en la mezslovakia
urbeto Partizánske trejnseminario por gejunuloj
(inter 15- kaj 30-jaraĝaj) el EU-landoj, nomita "Ni sciigu aliajn 
pri ni". La seminario traktos aspektigadon, desegnadon, preparon de 
informiloj, afiŝoj, flugfolioj. Oni teorie kaj praktike lernos pri 
ilia uzo, pri kreado de materialoj -- por povi sekve labori 
tiukampe en sia organizaĵo. Inter la allogaĵoj certe apartenas, 
ke parto de la programo okazos en la loka astronomia observejo. 
Lastatempe ni ricevis informon pri partopreno de kelkaj kompetentegaj
prelegontoj pri la temo. Detalajn informojn kaj aliĝilon trovu ĉe
http://ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?EsperantoCheInterretoPartizanske  
kaj atentu, ke la limdato por aliĝi estas (dim) 2005-05-15.
___________________________________________________________________________

3. ESPERANTLINGVA INFAN-VARTISTINO SERĈATA EN BELGIO

Ambaŭ gepatroj parolas Esperanton kaj havas du infanojn. Por instrui
al la infanoj la lingvon kaj por malkomplikigi sian vivon (te. ricevi
helpon ĉe dommastrumado kaj akompanado de la infanoj al la lernejo),
ili serĉas vartistinon (aŭ-pair) ekde septembro 2005. La gepatroj
ideale imagas kandidaton el Pollando, sed ankaŭ tiuj de aliaj landoj
estos konsiderataj. La vartistino havos propran ĉambron kaj ricevados
pagon. La laborloko estas en Gent, Belgio. Interesiĝantoj bonvolu
turni sin al  (metu '@' anstataŭ '(ĉe)').
_____________________________________________________________________________

4. EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS POR VIDEBLIGI TEJO-N KAJ EO-N EN LA MONDO

Multaj homoj-neesperantistoj aktivas en plej diversaj neregistaraj
organizoj. Gravas, ke oni en tiu ĉi mondo vidu esperantistojn
kiel aktivajn civitanojn, kiuj havas ion por diri kaj fari pri la
plej aktualaj temoj de la hodiaŭa mondo! Komisiito pri KER (Komisiono
pri Eksteraj Rilatoj de TEJO), Elisabetta CIRIO, invitas ĉiujn landajn
sekciojn kaj lokajn klubojn aligi almenaŭ unu reprezentanton al la
retpoŝta diskutlisto de KER: <tejo-ker@yahoogroups.com>
Tie ofte aperas detaloj pri trejnkursoj de Konsilio de Eŭropo
aŭ de aliaj organizoj, kie TEJO-reprezentantoj povus partopreni.
Por aliĝi al la listo, oni (ekzemple) sendu ajn-enhavan mesaĝon al
<tejo-ker-subscribe@yahoogroups.com> kaj poste respondu al la ricevita
konfirm-petanta mesaĝo. Kiam vi aliĝas al la listo, bv. sin mallonge
prezenti al la listanoj. Estos bone se TEJO estus reprezentita ĉe
pluraj junularaj festivaloj/konferencoj en multaj landoj.

_____________________________________________________________________________

5. TRADUKANTOJ POR RETPAĜO SERĈATAJ

Oni serĉas volontulojn por traduki la retpaĝaron
http://www.4-minutes.info/
en Esperanton. La paĝaro informu pri la Eŭropa konstitucio:
ĝi strebas esti nek por, nek kontraŭ ĝi: nur simple konsciigi
kaj informi, precipe junajn homojn, pri la temo. Ĉar la legonto
supozeble ne volos dediĉi multan tempon al tio, la teksto sur la
paĝaro onidire estas legebla dum 4 minutoj. Tial ankaŭ devus ne
esti multa peno traduki ĝin. Nun la teksto ekzistas nur en la
angla kaj la franca. TEJO proponis al FoJE, kiu tenas la kampanjon,
kreigi ankaŭ alilingvajn versiojn, fare de membroj el la unuopaj
landoj. TEJO mem prizorgu la tradukadon en Esperanton. Tiucele 
kreiĝas teamo, kies membroj dividu inter si la laboron: kunordigas 
ĝin Elisabetta Cirio: interesiĝantoj, eĥiĝu al ŝi 
per la adreso 
Estos bone, se Esperanto pere montriĝos kiel uzebla efika komunikilo,
per kiu eblas informi civitanojn pri aktualaj temoj.
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon