Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 166 (06 majo 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. KAMPANJO KAJ DEMANDARO PRI MALHELPOJ ĈE ExUROPA VIZPETADO 2. E@I-SEMINARIO EN SLOVAKIO: PRI ASPEKTIGADO KAJ PUBLIKIGADO 3. ESPERANTLINGVA INFAN-VARTISTINO SERĈATA EN BELGIO 4. EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS POR VIDEBLIGI TEJO-N KAJ EO-N EN LA MONDO 5. TRADUKANTOJ POR RETPAĜO SERĈATAJ ___________________________________________________________________________ 1. KAMPANJO KAJ DEMANDARO PRI MALHELPOJ ĈE ExUROPA VIZPETADO Ĉu vi iam petis vizon por iu Eŭropa lando? Ĉu vin trafis malhelpado, ekz. forme de tro komplika burokratio aŭ maldecaj ambasadejaj dungitoj? Nun vi havas ŝancon sciigi pri tio: Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), en kiu ankaŭ TEJO membras, faras kampanjon por forigi aŭ malpliigi vizajn obstaklojn en Eŭropo. Por tio estas bezonata, ke vi respondu laŭ viaj vizpetadaj spertoj la demandaron, kiun vi trovos ĉe http://co.uea.org/~tejo/vizpet.html ,kaj resendu ĝin al la indikitaj adresoj. Bonvolu disvastigi ĝin ankaŭ en viaj organizoj kaj dissendolistoj, ĉar ĉiu respondita demandaro estas granda helpo al la kampanjo por plifaciligi junularan moviĝon! _____________________________________________________________________________ 2. E@I-SEMINARIO EN SLOVAKIO: PRI ASPEKTIGADO KAJ PUBLIKIGADO En la semajno (sab/sab) 2005-06-04/11 okazos en la mezslovakia urbeto Partizánske trejnseminario por gejunuloj (inter 15- kaj 30-jaraĝaj) el EU-landoj, nomita "Ni sciigu aliajn pri ni". La seminario traktos aspektigadon, desegnadon, preparon de informiloj, afiŝoj, flugfolioj. Oni teorie kaj praktike lernos pri ilia uzo, pri kreado de materialoj -- por povi sekve labori tiukampe en sia organizaĵo. Inter la allogaĵoj certe apartenas, ke parto de la programo okazos en la loka astronomia observejo. Lastatempe ni ricevis informon pri partopreno de kelkaj kompetentegaj prelegontoj pri la temo. Detalajn informojn kaj aliĝilon trovu ĉe http://ikso.net/cgi-bin/wiki.pl?EsperantoCheInterretoPartizanske kaj atentu, ke la limdato por aliĝi estas (dim) 2005-05-15. ___________________________________________________________________________ 3. ESPERANTLINGVA INFAN-VARTISTINO SERĈATA EN BELGIO Ambaŭ gepatroj parolas Esperanton kaj havas du infanojn. Por instrui al la infanoj la lingvon kaj por malkomplikigi sian vivon (te. ricevi helpon ĉe dommastrumado kaj akompanado de la infanoj al la lernejo), ili serĉas vartistinon (aŭ-pair) ekde septembro 2005. La gepatroj ideale imagas kandidaton el Pollando, sed ankaŭ tiuj de aliaj landoj estos konsiderataj. La vartistino havos propran ĉambron kaj ricevados pagon. La laborloko estas en Gent, Belgio. Interesiĝantoj bonvolu turni sin al (metu '@' anstataŭ '(ĉe)'). _____________________________________________________________________________ 4. EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS POR VIDEBLIGI TEJO-N KAJ EO-N EN LA MONDO Multaj homoj-neesperantistoj aktivas en plej diversaj neregistaraj organizoj. Gravas, ke oni en tiu ĉi mondo vidu esperantistojn kiel aktivajn civitanojn, kiuj havas ion por diri kaj fari pri la plej aktualaj temoj de la hodiaŭa mondo! Komisiito pri KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO), Elisabetta CIRIO, invitas ĉiujn landajn sekciojn kaj lokajn klubojn aligi almenaŭ unu reprezentanton al la retpoŝta diskutlisto de KER: Tie ofte aperas detaloj pri trejnkursoj de Konsilio de Eŭropo aŭ de aliaj organizoj, kie TEJO-reprezentantoj povus partopreni. Por aliĝi al la listo, oni (ekzemple) sendu ajn-enhavan mesaĝon al kaj poste respondu al la ricevita konfirm-petanta mesaĝo. Kiam vi aliĝas al la listo, bv. sin mallonge prezenti al la listanoj. Estos bone se TEJO estus reprezentita ĉe pluraj junularaj festivaloj/konferencoj en multaj landoj. _____________________________________________________________________________ 5. TRADUKANTOJ POR RETPAĜO SERĈATAJ Oni serĉas volontulojn por traduki la retpaĝaron http://www.4-minutes.info/ en Esperanton. La paĝaro informu pri la Eŭropa konstitucio: ĝi strebas esti nek por, nek kontraŭ ĝi: nur simple konsciigi kaj informi, precipe junajn homojn, pri la temo. Ĉar la legonto supozeble ne volos dediĉi multan tempon al tio, la teksto sur la paĝaro onidire estas legebla dum 4 minutoj. Tial ankaŭ devus ne esti multa peno traduki ĝin. Nun la teksto ekzistas nur en la angla kaj la franca. TEJO proponis al FoJE, kiu tenas la kampanjon, kreigi ankaŭ alilingvajn versiojn, fare de membroj el la unuopaj landoj. TEJO mem prizorgu la tradukadon en Esperanton. Tiucele kreiĝas teamo, kies membroj dividu inter si la laboron: kunordigas ĝin Elisabetta Cirio: interesiĝantoj, eĥiĝu al ŝi per la adreso Estos bone, se Esperanto pere montriĝos kiel uzebla efika komunikilo, per kiu eblas informi civitanojn pri aktualaj temoj. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com