Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 165 (26 aprilo 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. SKRIBU PRI CIVILIZACIOJ POR KONTAKTO
2. HELPU AL EKSTEREŬROPAJ AKTIVULOJ PARTOPRENI IJK-N
3. PARTOPRENU IJK-N -- KIEL KONKURSI PRI HELPO
4. OKSEJT -- TENDARO SOMERE EN ĈUVAŜIO
5. LA PLENA KALENDARO -- LOKO POR ĈIUJ ARANĜOJ
___________________________________________________________________________

1. SKRIBU PRI CIVILIZACIOJ POR KONTAKTO

CIVILIZACIOJ - al tiu vastega temo estos dediĉita la Kontakto 
2005:3. Kiel estiĝis, evoluis kaj estingiĝis diversaj 
civilizacioj? Kiel ili influis nian nunan mondon? Pri ĉio ĉi 
vi legos en ĉi tiu ekscita numero! Ni tre atendas VIAJN 
kontribuojn, ideojn, konsilojn: ili estas ne nur treege bonvenaj, 
sed ankaŭ treege bezonataj! Kontaktu la redakcion: kontakto(ĉe)tejo.org
_____________________________________________________________________________

2. HELPU AL EKSTEREŬROPAJ AKTIVULOJ PARTOPRENI IJK-N

TEJO esperas baldaŭ havi novajn Landajn Sekciojn en kelkaj
ekster-Eŭropaj landoj. Por subteni E-aktivadon tie, estus tre 
dezirinde, ke tieaj aktivuloj partoprenu IJK-n, kaj kontaktiĝu 
kun internacia junulara movado kaj spertiĝu pri diversaj aferoj.
Tio ebligus, ke ili mem poste organizadu aranĝojn en siaj landoj.
Ankaŭ estus taŭge, se la reprezentantoj de tieaj organizaĵoj
(nunaj aŭ ontaj Landaj Sekcioj) povus ĉeesti la KomitatKunsidon.
Tial ni petas pagipovajn samideanojn mone helpi pri iliaj 
vojaĝelspezoj al la fondaĵo Partoprenu IJK-n, UEA-konto "fp.ijk".
Detalojn bonvolu legi ĉe
http://co.uea.org/~tejo/fpijk.html

___________________________________________________________________________

3. PARTOPRENU IJK-N -- KIEL KONKURSI PRI HELPO

TEJO ŝatus helpi al ekster-Eŭropaj aktivistoj, precipe al anoj de
nunaj aŭ ontaj Landaj Sekcioj, pri ilia partopreno ĉe IJK 2005 en 
Zakopane. Por decidi, kie la helpo estos plej bone utiligota, TEJO 
starigis malferman konkurson. Oni decidos laŭ objektivaj kriterioj, 
precipe laŭ la respondoj de la kandidatoj pri ilia E-aktivado.
Legu la kondiĉojn kaj instrukciojn pri la konkurso en la oficiala
retpaĝo de IJK, ĉe
http://www.tejo.org/ijk/2005/konkurso.php?lingvo=eo
Memoru, ke via kandidatiĝo (ĉu retpoŝta, ĉu paperpoŝta) devas
veni al TEJO ĝis la 2005-05-31, te. ĝis la fino de majo. La konkursa
komisiono strebos decidi pri la rezulto plej eble baldaŭ post
tiu ĉi dato.
_____________________________________________________________________________

4. OKSEJT -- TENDARO SOMERE EN ĈUVAŜIO

Junulara Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR)
aŭspicie de la Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM)
organizas la 45-an Okcidentan Someran Esperantistan Junularan 
Tendaron (OkSEJT), en la semajno (mer/ĵaŭ) 2005-07-20/28
(tuj post la interkultura tendaro organizata fare de la JEAĈR 
kaj ĝuste antaŭ la IJK en Pollando) en la bazejo "Surskij Utes" 
proksime de Ŝumerlja (Ĉuvaŝa Respubliko, Rusia federacio), 
kun tendaj kaj dometaj loĝkondiĉoj. Aliĝilon kaj viajn 
eventualajn demandojn bv. sendi al Irina Semjonova 
irina_sem(ĉe)rambler.ru 
kaj kopie al 
lingvo(ĉe)tppchuvashia.ru 
Dume verŝajne aperos ankaŭ informoj ĉe la paĝo
http://www.tejo.org/rejm/oksejt/
_____________________________________________________________________________

5. LA PLENA KALENDARO -- LOKO POR ĈIUJ ARANĜOJ

Ĉu vi ne scias kien iri somere? Ĉu vi jam kaosiĝas pri
ĉiuj tiuj anoncoj en TEJO Aktuale, kaj ŝatus havi iun
laŭtempan trarigardon pri ili? IJK, IJS, KEF, FESTO, UK,
ILEI-Konferenco --- kiu kiam kie?? Trankviliĝu, la solvo
ekzistas: ĉiuj estas listigitaj ĉe
http://www.eventoj.hu/2005.htm
Tio estas Plena kalendaro de Esperantaj aranĝoj, nome,
ĝia parto por la jaro 2005. Ĝenerala paĝo estas
http://www.eventoj.hu/kalendar.htm
Por ke la la Plena kalendaro vere estu plena,
se vi organizas iun aranĝon, ne forgesu ĝiajn
nomon, daton, kontaktinformon kaj eventuale
retpaĝon anonci al la redaktantoj, pere de
http://www.esperanto.hu/cgi/mailto.php?to=oficejo&subject=Nelistigita%20aran%C4%9Do
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon