Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 165 (26 aprilo 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. SKRIBU PRI CIVILIZACIOJ POR KONTAKTO 2. HELPU AL EKSTEREŬROPAJ AKTIVULOJ PARTOPRENI IJK-N 3. PARTOPRENU IJK-N -- KIEL KONKURSI PRI HELPO 4. OKSEJT -- TENDARO SOMERE EN ĈUVAŜIO 5. LA PLENA KALENDARO -- LOKO POR ĈIUJ ARANĜOJ ___________________________________________________________________________ 1. SKRIBU PRI CIVILIZACIOJ POR KONTAKTO CIVILIZACIOJ - al tiu vastega temo estos dediĉita la Kontakto 2005:3. Kiel estiĝis, evoluis kaj estingiĝis diversaj civilizacioj? Kiel ili influis nian nunan mondon? Pri ĉio ĉi vi legos en ĉi tiu ekscita numero! Ni tre atendas VIAJN kontribuojn, ideojn, konsilojn: ili estas ne nur treege bonvenaj, sed ankaŭ treege bezonataj! Kontaktu la redakcion: kontakto(ĉe)tejo.org _____________________________________________________________________________ 2. HELPU AL EKSTEREŬROPAJ AKTIVULOJ PARTOPRENI IJK-N TEJO esperas baldaŭ havi novajn Landajn Sekciojn en kelkaj ekster-Eŭropaj landoj. Por subteni E-aktivadon tie, estus tre dezirinde, ke tieaj aktivuloj partoprenu IJK-n, kaj kontaktiĝu kun internacia junulara movado kaj spertiĝu pri diversaj aferoj. Tio ebligus, ke ili mem poste organizadu aranĝojn en siaj landoj. Ankaŭ estus taŭge, se la reprezentantoj de tieaj organizaĵoj (nunaj aŭ ontaj Landaj Sekcioj) povus ĉeesti la KomitatKunsidon. Tial ni petas pagipovajn samideanojn mone helpi pri iliaj vojaĝelspezoj al la fondaĵo Partoprenu IJK-n, UEA-konto "fp.ijk". Detalojn bonvolu legi ĉe http://co.uea.org/~tejo/fpijk.html ___________________________________________________________________________ 3. PARTOPRENU IJK-N -- KIEL KONKURSI PRI HELPO TEJO ŝatus helpi al ekster-Eŭropaj aktivistoj, precipe al anoj de nunaj aŭ ontaj Landaj Sekcioj, pri ilia partopreno ĉe IJK 2005 en Zakopane. Por decidi, kie la helpo estos plej bone utiligota, TEJO starigis malferman konkurson. Oni decidos laŭ objektivaj kriterioj, precipe laŭ la respondoj de la kandidatoj pri ilia E-aktivado. Legu la kondiĉojn kaj instrukciojn pri la konkurso en la oficiala retpaĝo de IJK, ĉe http://www.tejo.org/ijk/2005/konkurso.php?lingvo=eo Memoru, ke via kandidatiĝo (ĉu retpoŝta, ĉu paperpoŝta) devas veni al TEJO ĝis la 2005-05-31, te. ĝis la fino de majo. La konkursa komisiono strebos decidi pri la rezulto plej eble baldaŭ post tiu ĉi dato. _____________________________________________________________________________ 4. OKSEJT -- TENDARO SOMERE EN ĈUVAŜIO Junulara Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko (JEAĈR) aŭspicie de la Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) organizas la 45-an Okcidentan Someran Esperantistan Junularan Tendaron (OkSEJT), en la semajno (mer/ĵaŭ) 2005-07-20/28 (tuj post la interkultura tendaro organizata fare de la JEAĈR kaj ĝuste antaŭ la IJK en Pollando) en la bazejo "Surskij Utes" proksime de Ŝumerlja (Ĉuvaŝa Respubliko, Rusia federacio), kun tendaj kaj dometaj loĝkondiĉoj. Aliĝilon kaj viajn eventualajn demandojn bv. sendi al Irina Semjonova irina_sem(ĉe)rambler.ru kaj kopie al lingvo(ĉe)tppchuvashia.ru Dume verŝajne aperos ankaŭ informoj ĉe la paĝo http://www.tejo.org/rejm/oksejt/ _____________________________________________________________________________ 5. LA PLENA KALENDARO -- LOKO POR ĈIUJ ARANĜOJ Ĉu vi ne scias kien iri somere? Ĉu vi jam kaosiĝas pri ĉiuj tiuj anoncoj en TEJO Aktuale, kaj ŝatus havi iun laŭtempan trarigardon pri ili? IJK, IJS, KEF, FESTO, UK, ILEI-Konferenco --- kiu kiam kie?? Trankviliĝu, la solvo ekzistas: ĉiuj estas listigitaj ĉe http://www.eventoj.hu/2005.htm Tio estas Plena kalendaro de Esperantaj aranĝoj, nome, ĝia parto por la jaro 2005. Ĝenerala paĝo estas http://www.eventoj.hu/kalendar.htm Por ke la la Plena kalendaro vere estu plena, se vi organizas iun aranĝon, ne forgesu ĝiajn nomon, daton, kontaktinformon kaj eventuale retpaĝon anonci al la redaktantoj, pere de http://www.esperanto.hu/cgi/mailto.php?to=oficejo&subject=Nelistigita%20aran%C4%9Do _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com