| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 164 (13 aprilo 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. VIAN ARTIKOLON PRI FAMILIOJ BONVENIGOS KONTAKTO 2. FESTEMULOJN BONVENIGOS SUDA FRANCIO FINAŬGUSTE 3. ONTA TEJO-ESTRARO: ALVOKO AL KANDIDATIĜO 4. LA CENTRA OFICEJO VIN MALFERME BONVENIGOS VENONTSEMAJNE 5. PARTOPRENU IJK-N: FINANCA HELPO POR LA VOJAĜO ___________________________________________________________________________ 1. VIAN ARTIKOLON PRI FAMILIOJ BONVENIGOS KONTAKTO Temo de Kontakto 2005:2 estos familioj. La revuo Kontakto estas grava ilo, per kiu ni lernas pri aliaj kulturoj, kaj "familio" estas temo por tio taŭgega. Kiel funkcias familio en via lando? Rilatoj inter familianoj, kutimoj konektitaj kun familioj -- ĉio ĉi estos por la legontoj interesa! Specialan atenton ni metos al denaskismo kaj funkciado de Esperanto en familioj. Viaj kontribuoj estas bonvenegaj kaj ege bezonataj! Tiujn prifamiliajn ja sendu ĝis la fino de tiu ĉi semajno: retpoŝtadreso kontakto (ĉe) tejo.org. _____________________________________________________________________________ 2. FESTEMULOJN BONVENIGOS SUDA FRANCIO FINAŬGUSTE La ĉi-jara Francia renkontiĝo FESTO okazos 2005-08-20/27 (sab/sab) apud Mazamet, tuj apud la lago de Saint-Peyres, ie inter Castres kaj Carcassone. Tie vi povos promeni kaj malkovri belan regionon. La temo estas: Amo Ĉiam!! Vi povos partopreni ludon por trovi amat(in)on, okazos konkurso pri amkanto (parodioj bonvenos), kaj aliaj: la teman programon eblas ekvidi en la blogo (=trototolo) http://festo2005.blogspot.com/ La unua aliĝperiodo finiĝas jam (mer) 2005-04-20, do certe rigardu la detalajn informojn ĉe http://festo.esperanto-jeunes.org/ -- kie vi povas ankaŭ tuj aliĝi! ___________________________________________________________________________ 3. ONTA TEJO-ESTRARO: ALVOKO AL KANDIDATIĜO Dum la venonta Komitatkunsido de TEJO (julie/aŭguste 2005) elektatos nova Estraro de TEJO. Estas la tasko de la Elekta Komisiono proponi al la Komitato kandidataron kiun ĝi taksas taŭga por la taskoj; poste voĉdonos la Komitato: detale pri tio http://www.tejo.org/aktivuloj/regularo/regularo.php?parto=elekto_de_estraranoj Tial ni petas al ĉiuj kiuj interesiĝas pri laboro en la onta Estraro de TEJO, kontakti la Elektan Komisionon, kunsendante (trafajn kaj ne tro longajn) respondojn al la jenaj demandoj: Viaj nomo kaj aĝo? Viaj loĝloko kaj profesia aktiveco? Al kiu posteno en la Estraro de TEJO vi strebas? Kiujn aliajn taskarojn vi kapablus kaj pretus prilabori? Kio estas via ĝisnuna movada aktiveco? Ekstermovada civilcivitana aktiveco? Sekvitaj trejnseminarioj kaj kursoj de TEJO? Por alparoli la Elektan Komisionon (Anna-Laura WICKSTRÖM, Gregor HINKER, Ilja DE COSTER), skribu al la jenaj retpoŝtadresoj: lowa (ĉe) gmx.de, gregor.hinker (ĉe) esperanto.at, ilja (ĉe) tejo.org La limdato por kandidatiĝi estas (dim) 2005-04-24. _____________________________________________________________________________ 4. LA CENTRA OFICEJO VIN MALFERME BONVENIGOS VENONTSEMAJNE La sekva Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO estos sabate 2005-04-23 ekde la 10-a ĝis la 17-a horo. En la programo interalie estas prelegoj de Baldur Ragnarsson (unu pri islanda lingvo, alia pri diversaj sintenoj al Esperanta literaturo) kaj de Ziko Marcus SIKOSEK (pri lia nov-aperinta libro "Sed homoj kun homoj"). Senpagaj loterio kaj varmaj teo kaj kafo dum la tuta tago; specialaj rabatoj en la libroservo; bazaro de esperantaĵoj: ĉio ĉi apartenas al Malfermaj Tagoj en la Centra Oficejo. Kiel atingi, trovu en http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi_mft.html Post la Malferma Tago, je la horo 18:30, NEJ organizas Esperantan Drinkadon (eventuale Manĝadon) en la Hotelo Nov-Jorko, ankaŭ vidu ĉe http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi_mft.html Legu ankaŭ Gazetaran Komunikon de UEA pri la Malferma Tago http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz196.html#1 _____________________________________________________________________________ 5. PARTOPRENU IJK-N: FINANCA HELPO POR LA VOJAĜO TEJO havas branĉojn aŭ aktivajn kunlaborantojn, kaj celas disvastigon de Esperanto, en la tuta mondo: ja ankaŭ en nepagipovaj landoj. Se aktivuloj el tiuj ĉi landoj povus partopreni IJK-n, tio estus granda impulso kaj evoluinstigo por progresigo de Esperanto en iliaj lando kaj regiono. TEJO disponas pri modestaj financaj rimedoj por helpi kunfinanci ilian vojaĝon: ni petas pagipovajn samideanojn pri helpo kaj kontribuo al la fonduso "Partoprenu IJK-n", por ke ni povu helpi ju pli efike! Al kiu iros tiu ĉi helpo? Por trovi, al kiu ĝi estos plej utila, TEJO decidis starigi konkurson, kie oni decidos laŭ objektivaj kriterioj. Inter la kondiĉoj estas: esti neniam partopreninta alikontinentan IJK-n, loĝi ekster Eŭropo, havi subtenleteron de 3 membroj de TEJO (el minimume 2 diversaj landoj), esti mem individua membro de TEJO (al tiuj, por kiuj tio malfacilas, povas helpi la Fondaĵo Canuto de UEA), plenigi demandaron kaj detale priskribi sian lokan aŭ/kaj internacian Esperantan agadon. La limdato por kandidatiĝi estos fine de majo 2005. Precizaj kondiĉoj (nepre ilin legu!) estis ĵus publikigitaj en TEJO Tutmonde (2005:1), kiu atingas vin en tiuj ĉi tagoj, kaj baldaŭ ili legeblos ankaŭ en la Interreto: atentu kaj atendu la venontan numeron de TA, te. de tiu ĉi novaĵletero! _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |