| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 163 (01 aprilo 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. TEJO-SEMINARIO EN LITOVIO PRI JUNULARA KUNLABORO 2. KEF: MUZIKUMI, LITERATURUMI KAJ TEATRUMI JULIE EN HELSINKO 3. TEMPO PASAS, EBLO ALIĜI AL IJK DAŬRAS 4. LEGI KAJ RIDI: APERIS N-RO 4 DE LA HUMURGAZETO VOLAPUG 5. ESPERANTO FINFINE RICEVAS MERITAN SUBTENON ___________________________________________________________________________ 1. TEJO-SEMINARIO EN LITOVIO PRI JUNULARA KUNLABORO La seminario "Fari kune diferencon -- Junulara kunlaboro en Eŭropo" okazos en la litova urbo Druskininkai frukomence de majo, precize ekde vendredo 2005-04-29 ĝis vendredo 2005-05-06. Ĝi estas destinita por aktivaj junaj esperantistoj el EU-landoj (kaj Norvegio kaj Liĥtenŝtejno), kiuj deziras spertiĝi pri la temo: ekzistantaj kunlaboraj retoj, bezonoj je komunaj projektoj, kaj utilaj iloj por starigo kaj subteno de internacia kunlaboro. Limdato por aliĝi estas dimanĉo 2005-04-10, kaj loko por fari tion kaj legi la precizajn kondiĉojn estas http://www.tejo.org/seminarioj/lit/ Ni jam antaŭĝojas je viaj partopreno kaj aktiveco! _____________________________________________________________________________ 2. KEF: MUZIKUMI, LITERATURUMI KAJ TEATRUMI JULIE EN HELSINKO Kultura Esperanto-Festivalo okazos (sab/sab) 2005-07-16/23 (do ĝuste antaŭ la UK) en Helsinko (FI). KEF estas konata kiel unika aranĝo, kiu multflanke reflektas la diversajn aspektojn de la Esperanta kulturo. Muziko, literaturo kaj teatro trovas sian lokon en la programo. KEF estas celita por kaj junulara kaj plenkreskula publiko. Ĉi-jare la muzika oferto de KEF estas pli ol abunda kaj stile variega. La literatura programo ebligos al vi konatiĝi kun multaj facetoj de esperanta literaturo. Dolchamar, Esperanto Desperado, Jorge Camacho, Fraŭlino Barlaston, korpolingvo, erotika poezio -- estas nur kelketaj eroj el la longega listo. Prefere do rigardu la tuton ĉe http://www.esperanto.fi/kef2005/ kaj aliĝu, ĝuante la 1-an aliĝperiodon. ___________________________________________________________________________ 3. TEMPO PASAS, EBLO ALIĜI AL IJK DAŬRAS Estas tiaj homoj (kiel mi), kiuj komence de nova monato eknervoziĝas, ĉu ili ne maltrafis iun limdaton. Kaze de la plej granda internacia evento de TEJO, la Internacia Junulara Kongreso, la respondo estas klara: ne! Ja en aprilo vi povas aliĝi al IJK je same avantaĝaj kondiĉoj kiel en marto, tial ne preterpasu unikan ŝancon pri bona amuziĝo kaj samtempe kongresumado pri ĉiuspeca diverseco, ja temo kara al ni, ĉiuj esperantistoj. La nombro de aliĝintoj jam preterpasis la "magian" nombron 300 (eble vi ŝatus esti la 333-a?), kio apenaŭ surprizas, ĉar ĉiuj indicoj (ekzemple ideala geografia pozicio aŭ rava natura ĉirkaŭaĵo) aludas pri grandnombra partopreno. Vi povus eĉ atendi por ricevi la aliĝnumeron 500, sed kial? Prefere tuj legu la detalojn kaj aliĝu ĉe http://www.tejo.org/ijk/ Ĝis IJK! _____________________________________________________________________________ 4. LEGI KAJ RIDI: APERIS N-RO 4 DE LA HUMURGAZETO VOLAPUG La plej nova numero de Interreta humura gazeto Volapug jam havas numeron 4. Vi povas ĝin trovi ĉe http://www.volapug.net/ Ĝi estas sufiĉe enhava kaj sen ajna seksismo prezentas nudajn kaj virojn kaj virinojn. Krom la retaj numeroj, nun haveblas papera eldono, nome Plena Ilustrita Volapug, kun eĉ pli da malĉastaj bildstrioj, sed ankaŭ tute decaj ridigaĵoj, sur 40 paĝoj: ĝin vi povas mendi, ekzemple, rekte ĉe la redakcio http://www.volapug.net/piv/ je tre favoraj kaj precize specifitaj sendokondiĉoj. Se al vi tamen io mankos en la gazeto, la redakcio proponas tre efikan solvon: kontribui, ĉar intenco de VolaPug estas enhavi vere ĉiujn specojn de humuro, do humuron de ĉiuj kulturoj. _____________________________________________________________________________ 5. ESPERANTO FINFINE RICEVAS MERITAN SUBTENON Laŭ hodiaŭaj raportoj de novaĵagentejoj, en sia speciala gazetara konferenco anoncis Eŭropa Komisiono sian subtenon al la solvo de la internacia komunikproblemo pere de la internacia lingvo Esperanto. "Ĝi estas solvo logika, simpla kaj efika. La Komisiono detale pristudis la disponeblajn faktojn, kiuj ja estas klare eldiraj kaj sendubigaj." Oni anoncis fondiĝon de Esperanta Lingva Instituto financota rekte el la EU-buĝeto, kun sidejoj samtempe en Roterdamo, Ĉaŭdefono kaj Kaŭno. Komisiito de la EK pri multlingveco: "Ni ja volas multlingvecon kaj lingvan egalecon efektivajn, ne nur proklamatajn. Esperanto estas ŝlosilo al multlingveco, kiun ni mantenas: sufiĉas nur enserurigi ĝin kaj turni. Ĝi taŭgas por ĉiuj multlingvaj ŝtatoj kaj regionoj, kaj EU volas esti ekzemplo." (Kial tiu ĉi novaĵo klare diferenciĝas disde la ceteraj en TA? ĜI CITAS NENIUN RETPAĜON! ĈIAM CITU RETPAĜO(J)N VERKANTE ANONCON POR TEJO AKTUALE, por ne ŝajnigi vian anoncon 1-aaprila.) _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |