Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 162 (16 marto 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. SEMINARIO PRI KUNLABORO DE JUNULARAJ ORGANIZOJ MAJE EN LITOVIO
2. SKRIBU ARTIKOLO(J)N: PRI FAMILIOJ, CIVILIZACIOJ KAJ TERORISMO
3. EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS POR VIDEBLIGI TEJO-N KAJ EO-N EN LA MONDO
4. IJK -- FESTU UNUECON EN DIVERSECO JUNE KAJ KUNE EN ZAKOPANE
5. POŜTADRESO DE KONTAKTO KAJ TEJO TUTMONDE ŜANĜIĜIS!

___________________________________________________________________________

1. SEMINARIO PRI KUNLABORO DE JUNULARAJ ORGANIZOJ MAJE EN LITOVIO

TEJO invitas vin al la trejnseminario "Fari la diferencon kune --
Junulara kunlaboro en Eŭropo", kiu okazos en la urbo Druskininkai
en Litovio (ven/ven) 2005-04-29/2005-05-06. La ĉefaj celoj de la 
seminario estas firmigi kunlaboron inter diversaj junularaj 
Esperanto-organizoj de la pligrandiĝinta Eŭropo kaj formi reton 
de junaj aktivuloj, kiuj estontece respondecos pri la agado de 
landaj sekcioj kaj aliaj regionaj grupoj de TEJO.
Pli da informoj vi trovos ĉe
<http://www.tejo.org/seminarioj/lit/>


___________________________________________________________________________

2. SKRIBU ARTIKOLO(J)N: PRI FAMILIOJ, CIVILIZACIOJ KAJ TERORISMO

Kontakton, la buntenhavan revuon de TEJO, vi certe konas. Kontribuas
al ĝi homoj el multegaj landoj pri plej diversaj temoj: por ke
daŭre restu tiel, iĝu ankaŭ vi kontribuanto kaj skribu artikolon!
La ĉefa temo de la dua numero de Kontakto estos FAMILIOJ (kun 
speciala atento al Esperantaj familioj, denaskismo ktp.). Kontribuu!
La temoj de la tria kaj la kvara numeroj estos CIVILIZACIOJ (la tria)
kaj TERORISMO (la kvara). Viaj kontribuoj estas bonvenegaj kaj ege
bezonataj! (Sendante ilin, atentu la suban anoncon pri la adresŝanĝo!)


_____________________________________________________________________________

3. EKSTERAJ RILATOJ GRAVAS POR VIDEBLIGI TEJO-N KAJ EO-N EN LA MONDO

Multaj homoj-neesperantistoj aktivas en plej diversaj neregistaraj
organizoj. Gravas, ke oni en tiu ĉi mondo vidu esperantistojn
kiel aktivajn civitanojn, kiuj havas ion por diri kaj fari pri la
plej aktualaj temoj de la hodiaŭa mondo! Komisiito pri KER (Komisiono
pri Eksteraj Rilatoj de TEJO), Elisabetta CIRIO, invitas ĉiujn landajn
sekciojn kaj lokajn klubojn aligi almenaŭ unu reprezentanton al la
retpoŝta diskutlisto de KER: <tejo-ker@yahoogroups.com>
Tie ofte aperas detaloj pri trejnkursoj de Konsilio de Eŭropo 
aŭ de aliaj organizoj, kie TEJO-reprezentantoj povus partopreni.
Por aliĝi al la listo, oni (ekzemple) sendu ajn-enhavan mesaĝon 
<tejo-ker-subscribe@yahoogroups.com> kaj poste respondu al la ricevita
konfirm-petanta mesaĝo. Kiam vi aliĝas al la listo, bv. sin mallonge
prezenti al la listanoj. Estos bone se TEJO estus reprezentita ĉe 
pluraj junularaj festivaloj/konferencoj en multaj landoj.


_____________________________________________________________________________

4. IJK -- FESTU UNUECON EN DIVERSECO JUNE KAJ KUNE EN ZAKOPANE

Internacia Junulara Kongreso, organize de TEJO kaj PEJ, okazos en 
Zakopane (PL) en la belega, malplej granda en la mondo grandmontaro
Altaj Tatroj (dim/dim) 2005-07-31/2005-08-07, te. la unuan aŭgustan
semajnfinon. Jam aliĝis 282 personoj, eble vi estos ĝuste la 300-a?
aŭ 400-a? Atendas vin multegaj diskutoj pri la kongresa temo,
ekskursoj kaj montaraj kaj en la salminejon en Wieliczka, prezentado
de E-filmoj kaj tutnoktaj diskotekoj! Vi ekkonos ŝafojn, marmotojn,
ĉamojn, ursojn, ŝafan kaj kapran fromaĝojn kaj ĉiujn aspektojn
de egalrajteco! Por sperti tiun nekredeblan etoson, unue rigardu
la detalajn informojn ĉe
<http://www.tejo.org/ijk/>
kaj tie vi povas ankaŭ aliĝi!

_____________________________________________________________________________

5. POŜTADRESO DE KONTAKTO KAJ TEJO TUTMONDE ŜANĜIĜIS!

Ekde nun bv. sendi ĉiujn viajn (paperajn) leterojn al: Kontakto (aŭ
TEJO Tutmonde), 16800 Phillips Rd., Alpharetta, GA 30004, Usono. Se vi
jam sendis ion (papere), ne maltrankviliĝu, la redakcio ĉiukaze
ricevos viajn leterojn, sed kun ioma malfruo. La retadresoj estas kaj
restas samaj: <kontakto@tejo.org> kaj <tejo-tutmonde@tejo.org>
Por scii kion precipe sendi, rigardu la supran mesaĝon pri temoj
de la venontaj numeroj de Kontakto!

_____________________________________________________________________________


TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon