Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 161 (16 februaro 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO MARTE EN ITALIO
2. POST IJK ESTOS IJS AŬGUSTE EN HUNGARIO
3. INSTRUISTOJ KONFERENCOS JAŬGUSTE EN KAŬNAS
4. LEGU, LEGU, LEGU!
5. AZIA KONGRESO ŜOVITA AL AŬGUSTO, NEPALO RESTAS NEPALO
___________________________________________________________________________

1. INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO MARTE EN ITALIO

Proksimiĝas jam la 29-a Internacia Junulara Festivalo (IJF), kiu
okazos 2005-03-23/29 (mer/pasko/mar) en Lido di Jesolo (ĉe Venecio,
Italio). La temo estas "Homaj Rajtoj kaj Lingva Interkompreniĝo"
-- la mondo agnoskas la rajtojn esprimi sin kaj ricevi informojn,
sed se oni devigas onin uzi fremdan lingvon ĉe tio, tiam la
rajto ne plene estas respektata. Eksciu la detalojn ĉe
http://iej.esperanto.it/iej/ijf/2005/
kaj rapide aliĝu, ĉar la nuna (2-a) aliĝperiodo estas 
ĝis 2005-03-05.

___________________________________________________________________________

2. POST IJK ESTOS IJS AŬGUSTE EN HUNGARIO

Ankaŭ tradicia aranĝo, Internacia Junulara Semajno (IJS)
okazos en Vác (do: Vÿc) (HU) (proksime al Budapeŝto) 
2005-08-08/14 (lun/dim). Ĝi komenciĝas tuj la tagon post
finiĝo de IJK, kaj el la IJK-urbo Zakopane estos 
organizita buso al IJS. Ĝia temo estas arto: ekzemple,
arto povas funkcii kiel bona neniigilo kontraŭ rasismo
kaj ksenofobio (fremd-timego), ĉar pere de arto ni bone
konatiĝas unu kun la alia: preparatas ja koncertoj,
pupteatro, kaj aranĝoj ĝuotaj ankaŭ kune kun la
loka loĝantaro. Trovu ĉe
http://www.ijs.hu/index.php?lang=esperanto&encoding=u§ion=arangxoj&content=ijs2005
detalajn kondiĉojn kaj retan aliĝilon. Ankoraŭ
estas la 1-a aliĝperiodo.

_____________________________________________________________________________

3. INSTRUISTOJ KONFERENCOS JAŬGUSTE EN KAŬNAS

Por via konferencuma planado necesas ankaŭ la informo, 
ke la Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj) okazos sab/ven 2005-07-30/-08-05 en Kaunas (LT), 
do tuj post la Universala kongreso (kiu okazos samlande). 
Estas ĝojige, ke nun multaj junaj esperantistoj aktiviĝas 
en ILEI kaj ĝi havas ankaŭ bonajn kunlaborajn rilatojn
kun TEJO (precipe ĝia sekcio E@I). Ĉion pri la konferenco 
vi povas legi en la aliĝilo
http://www.ilei.info/novaĵoj/ilei-afiŝo.pdf
-- vi havas ankoraŭ ŝancon trafi la 1-an aliĝperiodon!
_____________________________________________________________________________

4. LEGU, LEGU, LEGU!

Multaj el vi estas membroj de TEJO kaj ricevadas Kontakton
kaj TEJO-n Tutmonde. Bunto da diverstema interesa legaĵo
en la unua kaj elĉerpiva informpleno en la dua --- sed
al kelkaj eĉ tio ne sufiĉas! Tiukaze mi direktigas vian
atenton al la nov-aperinta 10-a numero de La Amikeco,
kun indaj pentraĵoj kaj priskriboj de nov-jaraj kutimoj:
ankaŭ tion, kiam estas lunkalendara ĉina novjaro, legu ĉe
http://www.la-amikeco.net/
Novaĵoj el la porpaca movado vi trovos en La Solidareco:
http://solidareco.cafe24.com/
Lastatempe ni ankaŭ vidis en la Libera Folio interesan 
intervjuon kun Margareta Handzlik, deputito de
Eŭropa parlamento
http://www.liberafolio.org/persone/handzlikintervjuo/

_____________________________________________________________________________

5. AZIA KONGRESO ŜOVITA AL AŬGUSTO, NEPALO RESTAS NEPALO

En Nepalo, kie estas okazonta la 4-a Azia Kongreso, okazis
lastatempe maltrankviligaj politikaj ŝanĝoj, kiuj negative
influis la sekurecan situon en la lando. Tial la Komisiono
pri Azia Esperanto-Movado decidis ne okazigi la kongreson
marte, kiel estis antaŭe planite, sed fiksis novajn datojn
ĵaŭ/lun 2005-08-25/29: legu detale ĉe
http://www.jei.or.jp/kaem/kaem-AK4prokrasto.htm
Espereble ĝis tiam la situo pliboniĝos kaj Nepalo povos 
akcepti la kongresanojn. Se iuj ne povas nuligi siajn
vojaĝplanojn kaj tamen decidas veturi al Nepalo marte,
tiujn la organizanto, Nepala Esperanto-Asocio, pretas
akcepti kiel privatajn turistojn. Pri la nuna sekureca
situo en la lando diversaj fontoj asertas malsame.
_____________________________________________________________________________

VORTOJ DE LA REDAKTANTO

Karaj legantoj, mi pardonpetas pro la longeta paŭzo, 
dum kiu TEJO Aktuale ne aperis. Unu el la kialoj estis
malgrandaj, sed ĝenaj sanecaj problemoj de ĝia redaktanto,
kiu nun ĝojas re-palpi vin ĉiujn, pere de sia klavaro,
kaj restas esperante ĝis baldaŭa retajpo.
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon