Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 161 (16 februaro 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO MARTE EN ITALIO 2. POST IJK ESTOS IJS AŬGUSTE EN HUNGARIO 3. INSTRUISTOJ KONFERENCOS JAŬGUSTE EN KAŬNAS 4. LEGU, LEGU, LEGU! 5. AZIA KONGRESO ŜOVITA AL AŬGUSTO, NEPALO RESTAS NEPALO ___________________________________________________________________________ 1. INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO MARTE EN ITALIO Proksimiĝas jam la 29-a Internacia Junulara Festivalo (IJF), kiu okazos 2005-03-23/29 (mer/pasko/mar) en Lido di Jesolo (ĉe Venecio, Italio). La temo estas "Homaj Rajtoj kaj Lingva Interkompreniĝo" -- la mondo agnoskas la rajtojn esprimi sin kaj ricevi informojn, sed se oni devigas onin uzi fremdan lingvon ĉe tio, tiam la rajto ne plene estas respektata. Eksciu la detalojn ĉe http://iej.esperanto.it/iej/ijf/2005/ kaj rapide aliĝu, ĉar la nuna (2-a) aliĝperiodo estas ĝis 2005-03-05. ___________________________________________________________________________ 2. POST IJK ESTOS IJS AŬGUSTE EN HUNGARIO Ankaŭ tradicia aranĝo, Internacia Junulara Semajno (IJS) okazos en Vác (do: Vÿc) (HU) (proksime al Budapeŝto) 2005-08-08/14 (lun/dim). Ĝi komenciĝas tuj la tagon post finiĝo de IJK, kaj el la IJK-urbo Zakopane estos organizita buso al IJS. Ĝia temo estas arto: ekzemple, arto povas funkcii kiel bona neniigilo kontraŭ rasismo kaj ksenofobio (fremd-timego), ĉar pere de arto ni bone konatiĝas unu kun la alia: preparatas ja koncertoj, pupteatro, kaj aranĝoj ĝuotaj ankaŭ kune kun la loka loĝantaro. Trovu ĉe http://www.ijs.hu/index.php?lang=esperanto&encoding=u§ion=arangxoj&content=ijs2005 detalajn kondiĉojn kaj retan aliĝilon. Ankoraŭ estas la 1-a aliĝperiodo. _____________________________________________________________________________ 3. INSTRUISTOJ KONFERENCOS JAŬGUSTE EN KAŬNAS Por via konferencuma planado necesas ankaŭ la informo, ke la Konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) okazos sab/ven 2005-07-30/-08-05 en Kaunas (LT), do tuj post la Universala kongreso (kiu okazos samlande). Estas ĝojige, ke nun multaj junaj esperantistoj aktiviĝas en ILEI kaj ĝi havas ankaŭ bonajn kunlaborajn rilatojn kun TEJO (precipe ĝia sekcio E@I). Ĉion pri la konferenco vi povas legi en la aliĝilo http://www.ilei.info/novaĵoj/ilei-afiŝo.pdf -- vi havas ankoraŭ ŝancon trafi la 1-an aliĝperiodon! _____________________________________________________________________________ 4. LEGU, LEGU, LEGU! Multaj el vi estas membroj de TEJO kaj ricevadas Kontakton kaj TEJO-n Tutmonde. Bunto da diverstema interesa legaĵo en la unua kaj elĉerpiva informpleno en la dua --- sed al kelkaj eĉ tio ne sufiĉas! Tiukaze mi direktigas vian atenton al la nov-aperinta 10-a numero de La Amikeco, kun indaj pentraĵoj kaj priskriboj de nov-jaraj kutimoj: ankaŭ tion, kiam estas lunkalendara ĉina novjaro, legu ĉe http://www.la-amikeco.net/ Novaĵoj el la porpaca movado vi trovos en La Solidareco: http://solidareco.cafe24.com/ Lastatempe ni ankaŭ vidis en la Libera Folio interesan intervjuon kun Margareta Handzlik, deputito de Eŭropa parlamento http://www.liberafolio.org/persone/handzlikintervjuo/ _____________________________________________________________________________ 5. AZIA KONGRESO ŜOVITA AL AŬGUSTO, NEPALO RESTAS NEPALO En Nepalo, kie estas okazonta la 4-a Azia Kongreso, okazis lastatempe maltrankviligaj politikaj ŝanĝoj, kiuj negative influis la sekurecan situon en la lando. Tial la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado decidis ne okazigi la kongreson marte, kiel estis antaŭe planite, sed fiksis novajn datojn ĵaŭ/lun 2005-08-25/29: legu detale ĉe http://www.jei.or.jp/kaem/kaem-AK4prokrasto.htm Espereble ĝis tiam la situo pliboniĝos kaj Nepalo povos akcepti la kongresanojn. Se iuj ne povas nuligi siajn vojaĝplanojn kaj tamen decidas veturi al Nepalo marte, tiujn la organizanto, Nepala Esperanto-Asocio, pretas akcepti kiel privatajn turistojn. Pri la nuna sekureca situo en la lando diversaj fontoj asertas malsame. _____________________________________________________________________________ VORTOJ DE LA REDAKTANTO Karaj legantoj, mi pardonpetas pro la longeta paŭzo, dum kiu TEJO Aktuale ne aperis. Unu el la kialoj estis malgrandaj, sed ĝenaj sanecaj problemoj de ĝia redaktanto, kiu nun ĝojas re-palpi vin ĉiujn, pere de sia klavaro, kaj restas esperante ĝis baldaŭa retajpo. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com