Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 160 (20 januaro 2005)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. INTELEKTA LUDO PERRETE EN ESPERANTO
2. AROMA JALTO -- PRINTEMPA ARANĜO EN UKRAINIO
3. KAPEGUJA RENKONTIĜO MARTE EN KATALUNIO
4. ESPERANTO FURORAS ĈE SKOLTA TUTAMERIKA ĴAMBOREO
5. VIKIA PAĜARO PRI DEBIANO EN ESPERANTO
___________________________________________________________________________

1. INTELEKTA LUDO PERRETE EN ESPERANTO

La sabaton 2005-01-29 okazos la unua Interreta Intelekta Ludo,
dediĉita al unu el komunaj heredaĵoj de la tuta homaro - la helena
(=malnovgreka) mitologio. La ludo konsistos el serio de konkursoj, 
ĉiu el kiuj tuŝas iun parton de la mitologio: ĉu transformiĝojn 
de homoj al floroj, bestoj, konstelacioj; ĉu agojn de Heraklo, 
ĉu atributojn kaj nomojn de la Muzoj kaj Olimpaj dioj, ĉu klasikan 
helenan arton... Dezirantoj kontroli siajn sciojn kaj senti la ĝuon 
de renkontiĝo kun la bela kaj hela mondo de antikveco, 
bv. turni vin al la retpoŝtadreso: <verda2004@rambler.ru>

___________________________________________________________________________

2. AROMA JALTO -- PRINTEMPA ARANĜO EN UKRAINIO

La festivalo Aroma Jalto okazos en Krimeo, Jalto -- la plej populara 
kaj fama kuracloko de Ukrainio -- inter 2005-05-01/09 (dim/lun), sed
la alventago estas jam (sab) 2005-04-30. El la programo: seminario por 
Esperanto-instruantoj; lingvaj diversgradaj kursoj; Universitato; 
lingva prezentado; ekskursoj, piedmarŝoj; koncertoj; KGS; ludoj.
Jalto printempe estas io eksterordinara. Vekiĝanta montaro,
verdiĝanta arbaro, freŝaj herboj, aromoj de floroj kaj
senlima blua Nigra maro. La lastaj du frazoj estas citaĵo el:
<http://www.aromajalta.by.ru> -- tie vi ja trovos ĉion bezonatan
por aliĝi: la unua aliĝperiodo ja finiĝas 2005-03-01.

_____________________________________________________________________________

3. KAPEGUJA RENKONTIĜO MARTE EN KATALUNIO

Ĝi okazos semajnfine 2005-03-04/06 en Kataro', Katalunio. Inter
la celoj de la renkontiĝo apartenas lerni aŭ plibonigi lingvon
ludante, partopreni intensan kurson, pli bone ekkoni la movadon,
drinki, kanti, festumi kaj diboĉi. La informilon vi trovos ĉe
<http://www.esperanto-ct.org/material/aliĝilomataro.pdf>
kaj retan aliĝilon ĉe
<http://www.esperanto-ct.org/c/alighilomataro2004.html>

_____________________________________________________________________________

4. ESPERANTO FURORAS ĈE SKOLTA TUTAMERIKA ĴAMBOREO

Antaŭ kelkaj tagoj AEJ kaj ArgentEJO, landaj sekcioj de UEA
kaj TEJO en Argentino, informis nin pri komenciĝo de la
Skolta Tutamerika Ĵamboreo 2005 kun la partopreno de dek kvin
mil skoltoj. La Esperanto-budo, kiun helpis financi ankaŭ
TEJO/UEA kaj SEL, estas sukcesa kaj atentata ĵamboreero:
ĝi ofertas fulmajn kursojn, informojn, muzikon, spektadon de Mazi...
Oni konvinkiĝas ke la skoltaro estas vera orminejo por disvastigi 
Esperanton, ĉar la skoltaro bezonas Esperanton kiel efikan
solvon de la lingvoproblemo. Ĉe skoltoj eĉ ekzistas propra
organizo de multlingvaj "interpretistoj" por asisti ĉe
internaciaj renkontiĝoj.

_____________________________________________________________________________

5. VIKIA PAĜARO PRI DEBIANO EN ESPERANTO

Fascina estas la mondo de la Libera programaro <http://www.fsf.org>
Kiel klarigas la Ĝenerala Publika Permesilo
<http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/gpl.html> , oni rajtas
trakti kaj distribui tian programaron, nu, sufiĉe libere,
kaj aldonadi siajn plibonigaĵojn, kondiĉe ke ankaŭ ili estas
licencitaj kiel libera programaro. Libera operaciumo (komputila
mastruma sistemo) Linukso estas distribuata kune kun diversaj
utilaĵoj kaj programoj, por plene funkciigi vian komputilon,
en diversaj distribuoj, kaj Debiano estas unu el ili.
Nun vi povas ekscii pli pri ĝi en jena nova retpaĝaro
<http://www.debiano-kaj-esperanto.net>
kiu estas vikia, kio signifas, ke ĉiu uzanto povas ĝin redakti,
plibonigi kaj plilarĝigi, simile kiel pri libera programaro.
_____________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon