Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============ ___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 160 (20 januaro 2005) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ___________________________________________________________________________ 1. INTELEKTA LUDO PERRETE EN ESPERANTO 2. AROMA JALTO -- PRINTEMPA ARANĜO EN UKRAINIO 3. KAPEGUJA RENKONTIĜO MARTE EN KATALUNIO 4. ESPERANTO FURORAS ĈE SKOLTA TUTAMERIKA ĴAMBOREO 5. VIKIA PAĜARO PRI DEBIANO EN ESPERANTO ___________________________________________________________________________ 1. INTELEKTA LUDO PERRETE EN ESPERANTO La sabaton 2005-01-29 okazos la unua Interreta Intelekta Ludo, dediĉita al unu el komunaj heredaĵoj de la tuta homaro - la helena (=malnovgreka) mitologio. La ludo konsistos el serio de konkursoj, ĉiu el kiuj tuŝas iun parton de la mitologio: ĉu transformiĝojn de homoj al floroj, bestoj, konstelacioj; ĉu agojn de Heraklo, ĉu atributojn kaj nomojn de la Muzoj kaj Olimpaj dioj, ĉu klasikan helenan arton... Dezirantoj kontroli siajn sciojn kaj senti la ĝuon de renkontiĝo kun la bela kaj hela mondo de antikveco, bv. turni vin al la retpoŝtadreso: ___________________________________________________________________________ 2. AROMA JALTO -- PRINTEMPA ARANĜO EN UKRAINIO La festivalo Aroma Jalto okazos en Krimeo, Jalto -- la plej populara kaj fama kuracloko de Ukrainio -- inter 2005-05-01/09 (dim/lun), sed la alventago estas jam (sab) 2005-04-30. El la programo: seminario por Esperanto-instruantoj; lingvaj diversgradaj kursoj; Universitato; lingva prezentado; ekskursoj, piedmarŝoj; koncertoj; KGS; ludoj. Jalto printempe estas io eksterordinara. Vekiĝanta montaro, verdiĝanta arbaro, freŝaj herboj, aromoj de floroj kaj senlima blua Nigra maro. La lastaj du frazoj estas citaĵo el: -- tie vi ja trovos ĉion bezonatan por aliĝi: la unua aliĝperiodo ja finiĝas 2005-03-01. _____________________________________________________________________________ 3. KAPEGUJA RENKONTIĜO MARTE EN KATALUNIO Ĝi okazos semajnfine 2005-03-04/06 en Kataro', Katalunio. Inter la celoj de la renkontiĝo apartenas lerni aŭ plibonigi lingvon ludante, partopreni intensan kurson, pli bone ekkoni la movadon, drinki, kanti, festumi kaj diboĉi. La informilon vi trovos ĉe kaj retan aliĝilon ĉe _____________________________________________________________________________ 4. ESPERANTO FURORAS ĈE SKOLTA TUTAMERIKA ĴAMBOREO Antaŭ kelkaj tagoj AEJ kaj ArgentEJO, landaj sekcioj de UEA kaj TEJO en Argentino, informis nin pri komenciĝo de la Skolta Tutamerika Ĵamboreo 2005 kun la partopreno de dek kvin mil skoltoj. La Esperanto-budo, kiun helpis financi ankaŭ TEJO/UEA kaj SEL, estas sukcesa kaj atentata ĵamboreero: ĝi ofertas fulmajn kursojn, informojn, muzikon, spektadon de Mazi... Oni konvinkiĝas ke la skoltaro estas vera orminejo por disvastigi Esperanton, ĉar la skoltaro bezonas Esperanton kiel efikan solvon de la lingvoproblemo. Ĉe skoltoj eĉ ekzistas propra organizo de multlingvaj "interpretistoj" por asisti ĉe internaciaj renkontiĝoj. _____________________________________________________________________________ 5. VIKIA PAĜARO PRI DEBIANO EN ESPERANTO Fascina estas la mondo de la Libera programaro Kiel klarigas la Ĝenerala Publika Permesilo , oni rajtas trakti kaj distribui tian programaron, nu, sufiĉe libere, kaj aldonadi siajn plibonigaĵojn, kondiĉe ke ankaŭ ili estas licencitaj kiel libera programaro. Libera operaciumo (komputila mastruma sistemo) Linukso estas distribuata kune kun diversaj utilaĵoj kaj programoj, por plene funkciigi vian komputilon, en diversaj distribuoj, kaj Debiano estas unu el ili. Nun vi povas ekscii pli pri ĝi en jena nova retpaĝaro kiu estas vikia, kio signifas, ke ĉiu uzanto povas ĝin redakti, plibonigi kaj plilarĝigi, simile kiel pri libera programaro. _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aliĝo: Informojn kaj komentojn sendu al . La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.tejo&email= Elektu alian kodigon: http://abonu.com/member/format?email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com