| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________
T E J O - A K T U A L E N-ro 159 (10 januaro 2005)
___________________________________________________________________________
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________
1. PARTOPRENU STUDENTAN KONFERENCON EN ILMENAU KAJ INFORMU PRI ESPERANTO
2. KONTRIBUU AL KONTAKTO: SKRIBU PRI VIAJ ORGANIZAĴOJ
3. DANKU LA PAPON POR AGNOSKI ESPERANTON
4. PRINTEMPA ARTA FESTIVALO EN RUSIO
5. (RE-)MEMBRIĜI AL TEJO -- ĈU ESTAS JAM TRO MALFRUE?
___________________________________________________________________________
1. PARTOPRENU STUDENTAN KONFERENCON EN ILMENAU KAJ INFORMU PRI ESPERANTO
En majo 2005 okazos ISWI -- Internacia Studenta Semajno en Ilmenau (DE).
Temas pri granda (ĉ. 300 partoprenantoj) studenta festivalo. Inter
ĝiaj celoj estas "superi globalajn diferencojn pere de personaj
kontaktoj kaj reciproka kompreno". La temo estas "Unu mondo -- unu vido"
("One World -- One Vision"). La oficiala lingvo de la kongreso estas
la angla. Intencas la aranĝon partopreni jam kelkaj studentoj el
Krakovo (PL), tial indas kunordiĝi eventualan prezentadon de Esperanta
temaro kun ilia gvidanto Maria Majerczak ĉe la adreso
<mmajerczak@FORIGU.gmail.com> (forigu la vorton "FORIGU").
Informoj pri la festivalo mem estas ĉe <http://www.iswi.org>.
La limdato por aliĝi estas (sab) 2005-01-15.
_________________________________________________________________________
2. KONTRIBUU AL KONTAKTO: SKRIBU PRI VIAJ ORGANIZAĴOJ
Unu el la temoj de Kontakto 1:2005 estas ORGANIZAĴOJ. Interesas
nin precipe organizaĵoj ne-Esperantaj, kaj ankaŭ kunlaboro
de Esperantaj organizaĵoj kun ne-Esperantaj. Povas temi
pri senprofitcelaj, registaraj, neregistaraj, religiaj, politikaj
kaj aliaj organizaĵoj. Viaj kontribuoj EGE necesas kaj bonvenas!
La limdato estas la 15a de januaro 2005.
Kontaktu: <kontakto@tejo.org>, aŭ poŝte:
UA-01030, Kiev-30, p/k 89, Ukrainio.
__________________________________________________________________________
3. DANKU LA PAPON POR AGNOSKI ESPERANTON
Jam la dekan jaron la papo Johano Paŭlo la Dua, ĉefulo de la
rom-katolika eklezio, eldiras Kristnaske kaj Paske siajn benojn
Al la Urbo kaj al la Mondo ankaŭ en Esperanto. Tia agnosko
de nia lingvo fare de grandaj instancoj ankoraŭ ĉiam ne estas
tiom ofta kaj memkomprenebla. Tial indas danki al Vatikano, por ke
ĝia jam pozitiva sinteno al Esperanto ankoraŭ pliboniĝu,
kaj ke ĝi estu bona ekzemplo por la ceteraj. Direktigu viajn,
eĉ se mallongajn, dankleterojn al Lia Eminenco SODANO kard. Angelo,
Ŝtatsekretario, VA-00120 CITTA DEL VATICANO.
_________________________________________________________________________
4. PRINTEMPA ARTA FESTIVALO EN RUSIO
24-a REK -- Kongreso de Rusia Esperantista Unio kaj 17-a arta
festivalo EoLA -- Esperanto Lingvo Arta, okazos en Jekaterinburg (RU)
sinsekve en la semajno 2005-04-29/-05-05.
EoLA-17 estas ĉiujara festivalo, en kiu okazas konkursoj pri
pluraj artaj branĉoj: poezio originala kaj tradukita, deklamado,
kantoj, teatraĵetoj, humuro, dancoj ktp. La festivalon EoLA kutime
partoprenas multaj junaj esperantistoj. Temo de ĉi-jara EoLA estas
"Printempa inspiro".
Ĉiujn detalojn vidu ĉe <http://rek-eola-2005.narod.ru/>
_________________________________________________________________________
5. (RE-)MEMBRIĜI AL TEJO -- ĈU ESTAS JAM TRO MALFRUE?
Ne indas heziti pri tio: neniam estas tro malfrue por membriĝi al TEJO.
Ni akceptos eĉ membriĝojn por la jaro 2004, sendonte al vi ĉiujn
endajn eldonaĵojn. Sed nun, kompreneble, vi plej verŝajne interesiĝas
pri la membriĝo por la ĵus komenciĝinta jaro 2005. Ĉion bezonatan
por tio vi trovos ĉe <http://www.uea.org/alighoj/index.html>
TEJO: june kaj kune.
__________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |