| Informa Kanalo Abonu.Com |
___________________________________________________________________________ T E J O - A K T U A L E N-ro 158 (21 decembro 2004) ___________________________________________________________________________ Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo <http://www.tejo.org> ___________________________________________________________________________ 1. KONTRIBUU AL KONTAKTO: SKRIBU PRI VIAJ ORGANIZAĴOJ 2. AGU KONTRAŬ ŜOVINISMO KAJ POR SENPERFORTO! 3. NIA LANDA SEKCIO EN ARGENTINO KRESKAS 4. SUKCESA KURSO EN TAĜIKIO 5. MANĜI, TRINKI KAJ MEMBRI EN TEJO ___________________________________________________________________________ 1. KONTRIBUU AL KONTAKTO: SKRIBU PRI VIAJ ORGANIZAĴOJ Unu el la temoj de Kontakto 1:2005 estas ORGANIZAĴOJ. Interesas nin precipe organizaĵoj ne-Esperantaj, kaj ankaŭ kunlaboro de Esperantaj organizaĵoj kun ne-Esperantaj. Povas temi pri senprofitcelaj, registaraj, neregistaraj, religiaj, politikaj kaj aliaj organizaĵoj. Viaj kontribuoj EGE necesas kaj bonvenas! La limdato estas la 15a de januaro 2005. Kontaktu: <kontakto@tejo.org>, aŭ poŝte: UA-01030, Kiev-30, p/k 89, Ukrainio. ___________________________________________________________________________ 2. AGU KONTRAŬ ŜOVINISMO KAJ POR SENPERFORTO! Je nia alvoko (por raportado pri via agado kontraŭ ŝovinismo kaj por kulturo de paco kaj senperforto) venis nur unu-nura reago. Ĝi venis ne de landa sekcio aŭ regiono, sed de redakcio de tutmonda periodaĵo. Ni sincere bedaŭras tristan rezulton de tiu ĉi nia alvoko. Tamen ĉiam indas pripensadi manierojn, kiel eki kaj kreskigi kunlaboron kun ne-Esperantaj organizaĵoj por strebo al komunaj celoj: pli paca kaj harmonia mondo pere de toleremo kaj komprenemo. Estas grave, ke ni videbligu ĉi-specajn agadojn de esperantistoj. Referencoj (ebla inspiriĝo): <http://www.decade-culture-of-peace.org> kaj <http://www.icare.to> _____________________________________________________________________________ 3. NIA LANDA SEKCIO EN ARGENTINO KRESKAS Ĝi sukcesas aktiviĝi sur pluraj kampoj. En januaro 2005 ĝi partoprenos en la plej grava skolta renkontiĝo en la tuta Ameriko: La 12a Tutamerika Skolta Ĵamboreo, ĉi-foje en San Rafael, suda urbo de la provincio Mendoza, en la centrookcidento de Argentino. ArgentEJO ankaŭ laboras por reenkonduki Esperanton en argentinaj universitatoj, ekzemple en la la Nacia Universitato de Patagonio. ArgentEJO preparas ankaŭ retpaĝon pri Esperanto kaj pri Argentino. Dumnune eblas ĝiajn membrojn kontakti kaj helpi en la aktiviĝo pere de la retpoŝta diskutlisto trovebla ĉe http://ar.groups.yahoo.com/group/argentejo _____________________________________________________________________________ 4. SUKCESA KURSO EN TAĜIKIO Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio informas, ke en sia medicinista universitato li sukcesis organizi kurson de Esperanto. En tiu kurso magistro de la 3-a studjaro Saidnabi instruas al kelkaj gestudentoj kaj al profesorino Aĥrorova, kiu kelkajn jarojn antaŭe instruis al Saidnabi oftalmologion. Aktiviĝo de studenta E-movado en la eksa sovetia respubliko iĝis ebla dank' al partopreno de Saidnabi en IJK-2004, kion helpis TEJO kaj UEA. _____________________________________________________________________________ 5. MANĜI, TRINKI KAJ MEMBRI EN TEJO Tri bazaj nepraĵoj por povi ĝui la vivon. Ni provu mencii kelkajn kialojn, kial bonas esti individua membro en TEJO, kvankam ili multegas: vi estas en kontakto kun tutmonda juna E-komunumo pere de la revuo Kontakto, kiun ĉiu membro ricevadas; same ankaŭ pri TEJO Tutmonde. Vi ankaŭ povas pli favorpreze aliĝi al IJK, la plej granda renkontiĝo de junaj esperantistoj el la tuta mondo. IJK okazos 2005-07-31/2005-08-07, kaj ĉion alian vi trovos ĉe <http://www.tejo.org/ijk/> kaj ĉion pri aliĝo al TEJO ĉe <http://www.uea.org/alighoj/index.html> _____________________________________________________________________________ TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>. La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>. La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo> Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>. La teamo de TEJO-aktuale estas: Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH. Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com |
Malabonu
Elektu alian kodigon |