Informa Kanalo Abonu.Com

___________________________________________________________________________

 T E J O - A K T U A L E                        N-ro 157 (09 decembro 2004)
___________________________________________________________________________

 Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
 <http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. RAPORTU PRI VIAJ AGADOJ KONTRAŬ ŜOVINISMO KAJ POR SENPERFORTO!
2. 48-HORA BABILADO OMAĜE DE LA ZAMENHOFA TAGO
3. SENRETIKETA KONDUTADO ĜENAS RETANOJN -- PEJ SENKULPA
4. LEGU ESPERANTAJN GAZETOJN INTERRETE
5. NE SPITU NEPRAĴON -- (RE-)KOTIZU AL TEJO POR 2005!
___________________________________________________________________________

1. RAPORTU PRI VIAJ AGADOJ KONTRAŬ ŜOVINISMO KAJ POR SENPERFORTO!

La Centran Oficejon atingis du petoj pri raportoj: Fondaĵo por Kulturo
de Paco petas nin raporti pri nia agado por la kulturo de paco kaj 
senperforto, koncerne tempoperiodon 2000-2005. Cetere, UNITED kaj ĝia 
centro ICARE (Interreta Eŭropa Centro Kontraŭ Rasismo) petas nin
raporti pri nia (precipe ĉi-jara) agado kontraŭ rasismo, naciismo, 
faŝismo, ksenofobio (=fremdec-timego) kaj pri agado helpe al rifuĝintoj.
Estas grave, ke ni videbligu ĉi-specajn agadojn de esperantistoj.
Ni petas vin raporti kaj raportigi pri la agado je loka, regiona kaj
landa niveloj en tiuj ĉi kampoj. Viajn kontribuaĵojn sendu ĝis
2004-12-14 al la adreso <oficejo@tejo.org> ,kie ni kunordigos ilin. 
Centra Oficejo dankas por via kunlaboro. Referencoj (ebla inspiriĝo):
<http://www.decade-culture-of-peace.org> kaj <http://www.icare.to>
___________________________________________________________________________

2. 48-HORA BABILADO OMAĜE DE LA ZAMENHOFA TAGO

Zamenhof naskiĝis 1859-12-15. Festu ties datrevenon kun esperantistoj
ĉirkaŭ la tuta mondo! La tago 2004-12-15 komenciĝos plej frue en la
insulo Kiritimati (en Kiribato) kaj finiĝos 48 horojn poste en Havajo.
Dum la tuta tempo daŭros 48-hora reta babilado en Esperanto ĉe la 
servilo <http://gxangalo.com/babilejo> 
(ankoraŭfoje: <http://g_xangalo.com/babilejo> (forigu la substrekilon _))
en la ĉambro Tago.
La komenca kaj la fina horo de babilado laŭ la loka tempo de diversaj
horzonoj jenas (je la komenco estos en la plejmulto de la mondo
dato 2004-12-14 kaj je la fino estos 2004-12-16!):
Kiritimati 0:00, Sanfrancisko - 2:00, Novjorko - 5:00, San-Paŭlo - 8:00, 
Londono (GMT) - 10:00, Bratislavo - 11:00, Moskvo - 13:00, Pekino - 18:00, 
Sidnio 20:00, Interreta Tempo - @458
Bonvolu diskonigi kaj mem ekbabili!
___________________________________________________________________________

3. SENRETIKETA KONDUTADO ĜENAS RETANOJN -- PEJ SENKULPA

Por ke ni ne droniĝu en informoj kaj efektive povu daŭrigi nian laboron,
ekzistas certaj reguloj de dececo, nomataj ankaŭ reta etiketo. Kiu 
malobservas ĝin, ne kontribuas al glata informofluo, sed male: malhelpas 
ĝin, do eble fakte faras malon ol estis ŝ-/lia celo.
Lastatempe ni atestas tiaspecan konduton de la posedantoj de la adreso
<pej@esperanto-turismo.com> : laŭ raportoj ili spamas uzante eĉ adreslistojn
kreitajn por alia celo, ekz. Pasportan Servon, minacante ties ekziston.
La Cetra Oficejo kondamnas tian sintenadon kiel miopan kaj egoisman, ĝenan
al la komunumo; defias la Turisman Centron en Bydgoszcz ĉesi tian agadon
kaj reklami nur respektante etiketregulojn, ne sendante nepetitan retpoŝton.
Cetere ni diskonigas ke, malgraŭ la mallongigo "PEJ", la organizaĵo "Pola
Esperanta Junularo" havas nenion komunan kun tia fiagado: temas pri senhonta
misuzo de la nomo fare de la Turisma Centro en Bydgoszcz.
(Eble iu plusendu tion al ili, ĉar ili supozeble ne abonas TA-n.)
___________________________________________________________________________

4. LEGU ESPERANTAJN GAZETOJN INTERRETE

Lastatempe venis al ni La Amikeco, kies 9-a numero nin ekinteresis precipe
per stilaj bild-rakontoj legeblaj ne nur esperant- sed ankaŭ ĉin-, japan-
kaj korea-lingve. Vi trovos ĉe <http://www.la-amikeco.net>
Cetere, atingis nin La Hirundo 52 (kie estas ekzemple ĉarma rakonteto de 
O'Henry), kiun ni por vi legebligas ĉe 
<http://kato.uea.org/~tejo/gazetoj/index.html>
Agrablan legadon!
___________________________________________________________________________

5. NE SPITU NEPRAĴON -- (RE-)KOTIZU AL TEJO POR 2005!

La kialoj, kial bonas esti individua membro, tiomas ke ne estas spaco por
listigi ilin en TA. Kaj jaro estas tro longa periodo por povi ĝin travivi
sen membreco. Do anstataŭ atendi ĝis vi ial ekvolos esti membro de TEJO
kaj poste nervozi pri ju pli rapide ekmembri, faru antaŭpense jam nun
kaj vivu kun trankvila sento ke en la jaro 2005 vi anas en la plej granda
familio de junaj esperantistoj: detalojn trovu ĉe
<http://www.uea.org/alighoj/index.html>
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

 La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
 La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
 La aliĝo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
 Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red@tejo.org>.
 La teamo de TEJO-aktuale estas:
 Jevgenij GAUS kaj Martin MINICH.
 Tiun ĉi numeron redaktis Martin MINICH. 

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu
Elektu alian kodigon